Helmut Kohl
El Vikipedio
Helmut Josef Michael KOHL (nask. la 3-an de aprilo 1930 en Ludwigshafen am Rhein) estas germana kristandemokrata politikisto.
De 1969 ĝis 1976 li estis ministro-prezidanto de la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.
De 1982 ĝis 1998, li estis kanceliero de Federacia Respubliko Germanio. Li estas rigardata kiel patro de la Germania reunuiĝo; krome li multe engaĝigis por la Eŭropa Unuiĝo.
Helmut Kohl estas kavaliro de la Ordeno de Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.
| Antaŭe: | Federacia kanceliero | Poste: | |
|---|---|---|---|
| Helmut Schmidt | 1982–1998 | Gerhard Schröder |