Solidareco (Pollando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Solidareco
emblemo
laborista sindikato
Komenco septembro 1980 vd
Antaŭe Zrzeszenie Związków Zawodowych vd
Geografia situo 51° 55′ 10″ N, 19° 8′ 42″ O (mapo)51.91943819.145136Koordinatoj: 51° 55′ 10″ N, 19° 8′ 42″ O (mapo)
Lando(j) Pollando vd
Sidejo Gdańsk
Solidareco (Pollando) (Pollando)
Solidareco (Pollando) (Pollando)
DEC
Solidareco (Pollando)
Solidareco (Pollando)
Map
Solidareco (Pollando)
Fondinto(j) Lech Wałęsa vd
Ĉefestro(j) Piotr Duda • Lech Wałęsa • Janusz Śniadek • Marian Krzaklewski vd
Membro de Eŭropa Sindikata Konfederacio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Solidarność (pole Niezależny Samorządny Związek Zawodowy „Solidarność” (Sendependa Aŭtonomeca Sindikato "Solidareco"), mallongigita Solidareco) estas la pola asocio fondita 31-an de aŭgusto 1980 kiu per strikoj kaj sensangaj protestoj venkis super la komunismo kaj diktaturo en Pollando.

La flago de Solidareco

Post sangaj ribeloj de Poznań en 1956, Warszawa en 1968 Gdańsk en 1970 Radom en 1976 oni komencis multe protesti kontraŭ diktaturo, cenzuro kaj mallibereco. Jam en la Ribelo de Poznań en 1956 la protesto de laboristoj ŝanĝiĝis en la ribelo pri nacia sendependeco. La nova asocio opozicia Solidarność estis kreita en Gdańsk danke al Anna Walentynowicz kaj Lech Wałęsa. En la jaro 1980 tiuj protestantoj formigis siajn 21 kondiĉoj al la komunista diktaturo de Wojciech Jaruzelski. La intelekta kaj artista klaso kiun konsistis la Solidareco kreis la Komitaton por Defendo de Laboristoj (KOR). Pro tre granda ekfortiĝo de strikoj en Pollando la komunista registaro konsentis subskribi 21 kondiĉojn. La Strikoj de Lublin (pole: Strajki lubelskie 1980 (Lublinaj strikoj 1980), Lubelski Lipiec (Lublina Julio), Świdnicki Lipiec (Julio de Świdnik)) estis la unuaj strikoj en Lublin kaj Świdnik komencigantaj la eraon de Solidareco.

En 1981 jaro strikoj kontraŭ komunismo tiel ekfortiĝis ke en decembro Wojciech Jaruzelski enkondukis militjuron en Pollando. Post la persekutado kaj batalado de komunista registaro kun protestuloj la nacio ne ĉesis striki. Multaj homoj estis murditaj de la komunistoj, ekzemple la martiro de pola kontraŭ-komunisma movado- pastro Jerzy Popiełuszko. Danke al pola ribelistoj de Solidareco komencis striki ankaŭ aliaj nacioj de la Varsovia Kontrakto. Post senesperaj bataloj baldaŭ en Sovetunio registaro komunista kun diktaturo de Miĥail Gorbaĉov komencis organizi la perestrojkon de 1985 jaro. Inspirante de la pola Ronda Tablo oni komencis striki en Ĉeĥio, Hungario kaj aliaj landoj kreante novajn strukturojn de siaj landoj. Ĉe tiu Ronda tablo oni komencis diskuti en Pollando pri reformojn en la organiko de la ŝtato kaj ĝia registaro. Oni kreis novan konstitucion, ŝanĝis formon politikan al demokratian respublikon kaj enkondukis aliajn liberaĵojn. Tre grava al la sensanga venko de la Solidareco estis apogo de la pola papo- Johano Paŭlo la 2-a. Tre grava estis ankaŭ edukanta kaj primemoriganta agado de la grava pola-emigracia gazeto Kultura de Jerzy Giedroyc, al kiu kontribuis ekzemple Czesław Miłosz kaj Witold Gombrowicz. Tre grava ago estis ankaŭ honorigo de Lech Wałęsa per la Nobel-premio pri paco. La plej granda gazeto de strikoj kaj poste de liberaj elektoj en Pollando estis Gazeta Wyborcza. En 1989 jaro Pollando sendependigis de la komunista diktaturo kiu daŭris de 1947 jaro. Solidareco estas opiniata kiel simbolo de sensanga revolucio kaj sendependigado de komunismo en Eŭropo- inspirante per ĝi venkis ribeloj en Hungario, Germanio, Sovetunio, Ĉeĥio, Albanio, Bulgario kaj aliaj landoj. Sendependigis ankaŭ aliaj landoj kiujn konsistis antaŭe Sovetunio- Ukraino, Litovio, Bulgario, Latvio kaj Estonio. La agado de Solidareco en 1980oj estas opiniata kiel la plej grava kaŭzo de la falo de komunismo en Eŭropo.

Plej gravaj agantoj de la Solidareco:

Mesaĝo al laboristoj de Orienta Eŭropo[redakti | redakti fonton]

Laŭ iniciato de Henryk Siciński, delegito de Ostrovo al la 1-a Landa Kunveno de Delegitoj de Sendependa Aŭtonomeca Sindikato "Solidareco" oni voĉdonis la 8-an de septembro 1981 mesaĝon kun alvoko al sindikatistoj el la landoj de Orienta Bloko por komuna batalo por siaj rajtoj al libera asociiĝo. Aŭtoro de la teksto estis Bogusław Śliwa.

Leonid Breĵnev, unua sekretario de la Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio post tralego estis diranta: Danĝera kaj provoka dokumento.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]