Czesław Miłosz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Czesław Miłosz en 1998

Czesław Miłosz [ĉesŭaf miŭoŝ] (naskiĝis la 30-an de junio 1911 en Šeteniai en Litovio, mortis la 14-an de aŭgusto 2004) estis pola poeto, Nobel-premiita en 1980, reprezentanto de la poezio de savo. Li ricevis la titolon Justulo inter la popoloj.

Order of White Eagle Poland-Order Star.jpg
Czesław Miłosz estas kavaliro de la Ordeno de Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.

La Vivo[redakti | redakti fonton]

Miłosz naskiĝis en tiu parto de Rusia Imperio, kiu nun apartenas al Litovio. Antaŭ okupado de la lando, poloj kaj litovoj estis anoj de la unueca lando — la Respubliko de Ambaŭ Nacioj (1569-1795). Miłosz tamen naskiĝinte en etne tre bunta socio de Litovio estis edukita en la spirito de toleremo. Li poste opinis, ke la idealo de Pollando estas certe tiu malnova pola jagelona diverseco de socio kaj plena toleremo. La familio de Miłosz estis de la blazono Lubicz. Dum infaneco li estis tamen atestanto de la Revolucio de 1917 en Rusio. Jaron poste li vidis kun feliĉo la sendependiĝon de Pollando.

Miłosz studis en la universitato de Stefano Bathory en Vilno unue la polan filologion kaj poste juron. Li debutis kiel literaturisto en la studanta gazeto Alma Mater Vilnensis. Li estis adepto de la poeta grupo Żagary kaj li kunfondis la gazeton kun tiu titolo. Li laboris en Vilna radio, tamen oni lin maldungis de tie akuzinte, ke li apogis la strebon de Litovio aligi Vilnon al sia ŝtato.

En la komenco de la Dua mondmilito li foriris al la sudo de Pollando. Kiam atakis Pollandon la Soveta armeo (17-an de septembro 1939) Miłosz estis en Rumanio. Sovetianoj prenis Vilnon kaj redonis ĝin al Litovio. Miłosz tial revenis al Vilno. 14-an de junio Sovetunio atakis Litovion, kaj poeto foriris al Varsovio nun okupita per nazia Germanio. Post falo de la Ribelo de Varsovio li foriris al Krakovo, kie li vivis ĝis la jaro 1945.

Post la mondmilito Miłosz konsentis kun nova reĝimo kaj fariĝis ano de komunista partio. Li iĝis diplomato, kaj oni sendis lin al Usono kaj Francio. En la jaro 1951 li neatendite foriris de la ambasado en Parizo, en kiu li laboris. Li eskapis al Usono kaj de tie li komencis redakti kontraŭ-komunisman revuon de Jerzy GiedroycKultura. Oni opinias, ke Giedroyc konvinkis Miłosz por tiu foriro tamen pove li vere antaŭe malakordis kun komunista reĝimo en Pollando. En Usono li prelegis en universitatoj en Berkeley kaj en Harvardo. En Pollando de komunistoj la reĝimo nomis lin perfidulo kaj la Asocio de Polaj Literaturistoj kondamnis lin (inter la kondamnintoj — Konstanty Ildefons Gałczyński, Jarosław Iwaszkiewicz, Antoni Słonimski kaj Marian Brandys). Dum la tuta daŭro de komunismo en Pollando cenzuro forte punadis legadon aŭ havadon de verkaĵoj de Miłosz.

En 1980 jaro Giedroyc proponis Miłosz al la Nobel-premio de literaturo. Miłosz ĝin ricevis. La situacio de lia kritiko en komunista Pollando kaj emigracia tre ŝanĝiĝis. Miłosz estiĝis la poeto de opozicio. La malpermesitaj verkoj de li estis kontrabanditaj al Pollando. En 1970 en Gdansko estis en decembro la ribelio de laboristoj kontraŭ komunisma reĝimo. En 1980 jaro ĝuste fragmenton de poemo de Miłosz oni citis sur la monumento de la debembro 1970. Post la falo de komunismo en Pollando kaj rekreado de demokratio en tiu lando, Miłosz venis al Krakovo. Li ekpartoprenis en Asocio de Polaj Verkistoj (li ricevis la legitimacion de la numero 1). Li komencis skribi al Tygodnik Powszechny kaj li ricevis literaturan Nike-premion. Li estas aŭtoro de multaj tradukaĵoj el la angla, hebrea kaj aliaj lingvoj. En 1994 li ricevis Ordenon de la Blanka Aglo (Order Orła Białego). Li mortis en Krakovo en 2004 jaro. Oni entombigis lin en la Kripto de Merituloj en Skałka (kie estis entombigitaj ankaŭ Jan Długosz, Stanisław Wyspiański, Jacek Malczewski, Karol Szymanowski kaj aliaj).

Poezio kaj aliaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Miłosz estas unu el reprezentantoj de la poezio de savo (krom li grava estas Józef Czechowicz). Li kreis poezion de sugestia metaforo. Dum la mondmilito li estis katastrofisto. Li komencis skribi poste kun tre grava agordo de historio tamen ne pri agoj mem sed sugestante. La poezio de Miłosz estis ĉiam filozofema kaj li kreis novan formon de la poema traktato (ekzemple Traktat poetycki- la kontinuanto de li hodiaŭ estas sendube Wiesław Myśliwski). En la Traktat poetycki (Poetika traktato) li priskribas la komencon de la pola maniero de literaturo. Li opinias ke la komenco ne estis tre longigita historie la ora epoko (tempo de Sigismondo la Maljuna kaj lia filo) sed la Juna Pollando- tam nasz początek (tie estas nia komenco). Miłosz kreis ankaŭ gravajn eseojn- ekzemple Rodzinna Eŭropa (Familia Eŭropo), Zniewolony Umysł (Menso malliberigita). Lia plej granda romano estas Dolina Issy (Valo de Isa). Unu el la lastaj verkoj de Miłosz estas premiita per Nike-premio libro- Piesek przydrożny (Hundeto apudvoja)- kiun laŭ formo oni ne povas difini. Oni parolas pri ĝi ke Hundeto apudvoja havas formon nek de romano nek de eseo sed de Hundeto apudvoja. Tiu libro estas kunigo, aro de etudoj, eseoj kompilitaj kiel poemo, romano aŭ traktato. La plej grava substanco de ĝi estas simple teksto.

En la fino de sia vivo li fariĝis la poeto klasika tre similigante polajn profetojn (Adam Mickiewicz, Juliusz Słowacki, Zygmunt Krasiński, Cyprian Norwid). Iosif Brodskij, Seamus Heaney kaj aliaj gravaj poetoj multfoje parolis, ke Miłosz estas la plej granda poeto de la 20-a jarcento. La eterna Miłosz kiel skribis Heaney estis laŭ li la plej grava simbolo de la nuntempa epoko ĉar la historio iradis samtempe kun la vivo de Miłosz kiun la poeto genie esprimis.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Kompozycja (1930)
  • Podróż (1930)
  • Poemat o czasie zastygłym (1933)
  • Trzy zimy (1936)
  • Obrachunki
  • Wiersze (1940)
  • Pieśń niepodległa (1942)
  • Ocalenie (1945)
  • Traktat moralny (1947)
  • Zniewolony umysł (1953)
  • Zdobycie władzy (1953)
  • Światło dzienne (1953)
  • Dolina Issy (1955)
  • Traktat poetycki (1957)
  • Rodzinna Europa (1958)
  • Kontynenty (1958)
  • Człowiek wśród skorpionów (1961)
  • Król Popiel i inne wiersze (1961)
  • Gucio zaczarowany (1965)
  • Widzenia nad zatoką San Francisco (1969)
  • Miasto bez imienia (1969)
  • Prywatne obowiązki (1972)
  • Gdzie słońce wschodzi i kędy zapada (1974)
  • Ziemia Ulro (1977)
  • Ogród nauk (1979)
  • Hymn o perle (1982)
  • Nieobjęta ziemio (1984)
  • Kroniki (1987)
  • Dalsze okolice (1991)
  • Zaczynając od moich ulic (1985)
  • Metafizyczna pauza (1989)
  • Poszukiwanie ojczyzny (1991)
  • Rok myśliwego (1991)
  • Na brzegu rzeki (1994)
  • Szukanie ojczyzny (1992)
  • Historia literatury polskiej (1993)
  • Legendy nowoczesności (1996)
  • Życie na wyspach (1997)
  • Piesek przydrożny (1997)
  • Abecadło Miłosza (1997)
  • Inne abecadło (1998)
  • Zaraz po wojnie. Korespondencja z pisarzami 1945-1950 (1998)
  • Wyprawa w dwudziestolecie (1999)
  • To (2000)
  • Orfeusz i Eurydyka (2003)
  • O podróżach w czasie (2004)
  • Spiżarnia literacka (2004)
  • Wiersze ostatnie (2006)
  • Tradukaĵoj de Biblio de Czesław Miłosz (1977-1989)

Czesław Miłosz kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]