Ribelo de Varsovio

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tiu ĉi artikolo estas pri la ribelo en 1944. Pri la ribelo en 1943 vidu la artikolon Ribelo en varsovia geto.

Ribelo de Varsovio
Konflikto: Dua mondmilito
Powstanie warszawskie patrol.jpg
La 1-an de aŭgusto, la 17-a horo. La ribelo komenciĝas - patrolo de leŭtenanto Jankowski ekiras en agadon
Daŭro: 1-a de aŭgusto - 2-a de oktobro, 1944
Loko: Varsovio, Pollando
Rezulto: Germanio venkis
Flankoj
Pollando Nazia Germanio
Komandantoj
Tadeusz Komorowski
Antoni Chruściel
Tadeusz Pełczyński
Erich von dem Bach
Rainer Stahel
Heinz Reinefarth
Bronislav Kaminski
Petro Dyachenko
Forto
47.500 25.000
Perdoj
10.000 mortintoj 10.000 mortintoj
v  d  r
Information icon.svg

La ribelo de Varsovio (pole Powstanie Warszawskie [povSTAnje varŜAVskje]) de 1944 estis provo de la Pola Enlanda Armeo (Armia Krajowa, AK) liberigi Varsovion de la germana okupado en la dua mondmilito. Ĝi komenciĝis la 1-an de aŭgusto 1944 kaj daŭris 63 tagojn, ĝis la 2-a de oktobro, kiam la germana armeo, mortigante ne nur soldatojn, sed ankaŭ masakrante 100-250 milojn de civiluloj, sukcesis disbati la ribelon.

Enhavo

Historio [redakti]

La ribelo estis parto de tutlanda ribelo, nomata "Plano Fulmotondro" aŭ "Plano Tempesto" (Plan Burza). Estro de la plano estis generalo Tadeusz Komorowski (kaŝnomo Bór). Komencon de la ribelo plirapidigis alproksimiĝado de la Ruĝa Armeo: Unuflanke la Enlanda Armeo kaj la pola ekzila registaro deziris mem liberigi Varsovion por eviti tro fortan influon de Sovetio, aliflanke ili kalkulis je helpo de la Ruĝa Armeo, kiu ligis grandan parton de la germanaj fortoj. Laŭ la plano necesis elteni nur kelkajn tagojn, ĝis forpelo de la germanoj fare de la Ruĝa Armeo.

Efektive la Ruĝa Armeo je la 16-a de septembro atingis Varsovion kaj okupis ties orientan parton (transe de Vistulo). Ĝi tamen ne intervenis en la batalo kaj permesis, ke poloj kaj germanoj mortigu sin reciproke kaj la germana armeo bruligu grandan parton de la urbo por elpeli kaŝitajn gerilanojn. Kiam la Ruĝa Armeo en je la 17-a de januaro 1945 transiris Vistulon, Varsovio estis preskaŭ komplete detruita kaj senhomigita.

Pri la kialo de la sovetia ne-interveno estis multaj disputoj; kelkaj argumentas, ke interveno ne eblis, aliaj asertas, ke Sovetio volis malsukcesigi la ribelon, ĉar ĝi estis iniciato de la pola ekzila registaro en Londono kaj direktiĝis kontraŭ la "Lublin-a Registaro" instalita de Sovetio.

Sovetio arestis la plej multajn AK-anojn, kiuj postvivis la militon. Generalo Komorowski, liberiĝinte el germana kaptiteco, decidis ne reiri al Pollando kaj ekloĝis en Britio.

Mortintoj kaj Vunditoj [redakti]

Polaj ribeluloj [redakti]

  • 10.000 mortintoj
  •  7.000 perdiĝintoj
  • 25.000 vunditoj
  • 16.000 kaptitoj

Germanaj armeo kaj polico, SS [redakti]

  • 10.000 mortintoj
  •  6.000 perdiĝintoj
  •  9.000 vunditoj

Polaj civiluloj [redakti]

  • inter 100.000 kaj 250.000 mortintoj, laŭ diversaj fontoj

Literaturo kaj Filmo [redakti]

La brita historiisto Norman Davis verkis pri la ribelo libron "Rising 44 – The Battle for Warsaw" (Ribelo 44 – la batalo pri Varsovio).

Andrzej Wajda, kiu partoprenis la ribelon (kaj en 1989 iĝis pola deputito) en 1956 reĝisoris filmon "Kanał" [kanAŬ] (la kanalo) pri la ribelo. Ĝi temas pri aro da ribeluloj, kiuj rifuĝas en subtera kanaleto.

Jarosław Marek Rymkiewicz, Kinderszenen, 2008

En 2004 Muzeo de la Varsovia Ribelo estis malfermita en Varsovio.

Vidu ankaŭ [redakti]

Aliaj projektoj [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    http://www.whatfor.prv.pl
Ekstera ligilo    http://www.cnn.com/CNN/Programs/presents/shows/warsaw.rising/interactive/timeline.warsaw/frameset.exclude.html
Ekstera ligilo    http://www.warsawuprising.com
Ekstera ligilo    www.1944.pl, muzeo de la Varsovia Ribelo (pl, de, en, fr, ru)