Atlantika Ĉarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La atlantika ĉarto estas komuna deklaro, kiun eldonis dum la dua mondmilito, la 14-an de aŭgusto de 1941 la brita ĉefministro Winston Churchill kaj usona prezidento Franklin D. Roosevelt. La deklaro okazis post kvintaga traktado, en la Norda Atlantiko, sur militŝipo.

Ili komune deklaris, ke

  1. ili volas pligrandigi siajn landojn nek teritorie nek alimetode
  2. ili ne deziras tiajn teritoriajn ŝanĝojn, kiujn kontraŭas libera deklaro de la tuŝitaj popoloj
  3. ili estimas rajtojn de popoloj por libere elekti la ŝtatformon, volas reakiron de perditaj suverenecoj pro okupado
  4. volas helpi egalan akiron al monda komerco, krudmaterialoj
  5. ili esperas antaŭhelpon de internacia kunlaborado por pli bonaj laborkondiĉoj, ekonomia evoluo kaj sociala sekureco
  6. ili volas certigi sentiman, sekuran vivon post neniigo de la nazia reĝimo
  7. ili volas liberajn marovojojn
  8. ili volas neniigon de potencialaj agresoroj


La Atlantika ĉarto iĝis baza dokumento por Ligo de Nacioj. Ĝi estis similas al la 14 punktoj de Woodrow Wilson.

Pluraj punktoj de la ĉarto estis diskutita inter Roosevelt kaj Churchill. Tiel la punktoj 3 kaj 4 minacis la britan regadon, ekskluzivan rajtojn en ties Commonwealth. Churchill akceptis la ĉarton kun aldono, ke Britio ne permesas uzon de tiu je Commonwealth. Sovetunio same neglektis la ĉarton en la okupitaj landoj kiel la venkintaj landoj la rajtojn de la enlandaj minoritatoj.

Roosevelt kaj Churchill
Roosevelt kaj Churchill dum preĝeja servo en ŝipo HMS Princo de Kimrujo.
Winston Churchill redaktis kopion de la fina malneto de la atlantika ĉarto.
Atlantika ĉarto

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]