Franklin D. Roosevelt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Franklin Delano Roosevelt
Franklin D. Roosevelt

Franklin D. Roosevelt en 1933


En funkcio:
4-a de marto 1933 – 12-a de aprilo 1945
Vicprezidento John N. Garner (1933–1941),
Henry A. Wallace (1941–1945),
Harry S. Truman (1945)
Antaŭulo Herbert Hoover
Sekvanto Harry S. Truman

En funkcio:
1-a de januaro 1929 – 31-a de decembro 1932
Antaŭulo Alfred E. Smith
Sekvanto Herbert H. Lehman

En funkcio:
1913 – 1920
Prezidento Woodrow Wilson

En funkcio:
1-a de januaro 1911 – 17-a de marto 1913
Balota distrikto Dutchess County

Naskiĝo 30-an de januaro 1882
en Flago de Usono Hyde Park, New York, Usono
Morto 12-an de aprilo 1945
en Flago de Usono Warm Springs, Georgia, Usono
Nacieco usonano
Politika partio Demokrata
Edzo/ino Eleanor Roosevelt
Alma mater Universitato Harvard
Religio Usona episkopa eklezio
Subskribo Franklin D. Roosevelt, subskribo
v  d  r
Information icon.svg

Franklin Delano ROOSEVELT [ˈfɹæŋklɪn ˈdɛlənoʊ ˈɹoʊzvɛlt] (naskiĝis la 30-an de januaro 1882, mortis la 12-an de aprilo 1945), ofte konata per la mallongigo FDR, estis usona politikisto kaj la tridek-dua Prezidento de Usono. Li estis centra figuro de la 20-a jarcento dum tempo de mondvasta ekonomia krizo kaj monda milito. Voĉdonita kvaroble kiel prezidento, li servis ekde Marto de 1933 ĝis sia morto en Aprilo de 1945 kaj estas la nura usona prezidento kiu servis pli ol du oficperiodojn. Franklin D. Roosevelt kaj Theodore Roosevelt estis kvinaj kuzoj, sed ankaŭ amikoj. Franklin edziĝis al Eleanor Roosevelt en 1905, kiu estis la orfa nevino de Theodore.

Dum la Granda Depresio de la 1930-aj jaroj, Roosevelt kiel ĉefa estro de la Demokrata Partio kreis la "New Deal" ("Nova Interkonsento") por rekonstrui la usonan politikon post 1932 kiel bazo por la usona liberalismo de la centra triono de la 20a jarcento, provizi helpon por senlaboruloj, plibonigi la ekonomion, kaj reformi la ekonomian kaj bankajn sistemojn. Sub sia administrado, li starigis plurajn agentejojn kiuj ankoraŭ havas profundajn efikojn en usona komerco hodiaŭ, inkluzivante Federal Deposit Insurance Corporation (FDIC, "Federala Depona Asekura Korporacio"), Tennessee Valley Authority (TVA, Tenesia Valo-Aŭtoritato), Securities and Exchange Commission (SEC, Komisio por Garantiaĵoj kaj Interŝanĝaĵoj), kaj la usonan sistemon de sociala sekureco.

Dum Britio batalis kontraŭ la Akso-landoj, Roosevelt provizis asiston Lend-Lease ("prunti-lui") al Winston Churchill antaŭ Usono formale eniris en la Duan Mondmiliton en decembro 1941. En Usono, li starigis prez-reguladojn kaj porciolimigadon. Post la atako kontraŭ Pearl Harbor fare de la aerarmeo de Japanio, kaj post la deklaro de milito kontraŭ Usono fare de Nazi-Germanio kaj Itala reĝlando, Roosevelt ordonis enprizonigadon de usonanoj devenaj el Japanio, Germanio, kaj Italio.

Roosevelt estris Usonon kiam ĝi iĝis la "Arsenalon de Demokratio". Roosevelt, laboranta apude kun sia peranto Harry Hopkins, helpis ke Usono estu la ĉefa provizanto de armiloj kaj mono de la Aliancanoj. Usono havis plivastigadon de industrio, la atingo de plena laborado, kaj novaj labor-eblecoj por afrik-usonanoj kaj virinoj. Dum la Aliancanoj atingis venkon, Roosevelt grave rolis formante la postmilitan mondon, ĉefe pro la Jalta konferenco kaj kreado de la Unuiĝintaj Nacioj. Poste, la Aliancanoj, kune kun Usono, venkis kontraŭ Germanio, Italio, kaj Japanio.

Roosevelt naskiĝis en Hyde Park, Nov-Jorkio. Li estis tre populara prezidento dum la granda depresio kaj la Dua mondmilito. Li estis 185 cm alta kaj pezis 82 kg. Ekde 1921 li suferis pro poliomjelito. Li uzis la radion por dissendi siajn mesaĝojn. Lia edzino estis Anna Eleanor Roosevelt, kaj la paro havis kvin gefilojn. Roosevelt estis episkopano.

Roosevelt mortis en 1945, 63-jaraĝa, en Warm Springs, Georgio, dum sia kvara administrado.

Dum lia administrado (1933-1945) okazis jeno:

  • 1933 La Banka Krizo - 5000 bankoj fiaskis, Roosevelt diris, "Nur timinda estas timsento mem."
  • 1933 Forlaso de la Ora Normo
  • 1933-1935 La Nova Konsento - leĝoj por rekonstrui la usonan ekonomion
  • 1933 Revoko de la Prohibicio
  • 1936 La Bona-Najbara Politiko - nova politiko kun Latin-Ameriko
  • 1939 Leĝo de Hatch
  • 1941, la 7-an de decembro - Atako de Japanio je Pearl Harbor, Havajo - Usono envenis en la Duan Mondmiliton.
  • 1945, la 11-an de februaro - la Konferenco kun Churchill kaj Stalino en Jalto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Komenca vivo kaj edukado[redakti | redakti fonton]

Unu el la plej malnovaj familioj en Novjorkio, la familio Roosevelt[1] karakteriziĝis sin en lokoj krom politiko. Unu prapatro, Isaac Roosevelt, deĵoris kun la novjorka milico dum la Usona Revolucio.[2] Roosevelt partoprenis la okazaĵojn de la Novjorka asocio Sons of the American Revolution (Filoj de la Usona Revolucio), kaj aliĝis al la organizo dum li estis prezidanto. Dum lia patra familio fariĝis prospera frue en novjorka lokposedado kaj komerco, multe de la riĉaĵo de lia tuja familio estis konstruita fare de la patrinflanka avo de FDR, nome Warren Delano, Jr., en la Ĉinia komerco, inkluzive de opio kaj teo.[3]

Roosevelt in 1884.

Roosevelt estis naskita la 30-an de januaro 1882, en la urbo de la Valo de Hudsono nome Hyde Park (Novjorkio) al komercisto James Roosevelt la 1-a (1828-1900) kaj Sara Ann Delano (1854-1941). Liaj gepatroj estis sesaj kuzoj[4] kaj ambaŭ estis de riĉaj malnovaj novjorkaj familioj. Ili estis de plejparte angla deveno; la patrolinia praavo de Roosevelt, Jacobus Roosevelt la 3-a, estis de nederlanda deveno, kaj la naskonomo de lia patrino, Delano, povus esti heredo de la franca hugenota enmigrinta prapatro de la 17-a jarcento.[5][6] Ilia sola infano[7] devis esti nomita Warren, sed la bebnevo de Sara de tiu nomo ĵus mortis.[8] Ilia filo estis nomumita laŭ la onklo de Sara nome Franklin Hughes Delano.[5]

Roosevelt kreskis en atmosfero de privilegio (laŭdire, kiam James Roosevelt prenis sian junan filon por viziti prezidanton Grover Cleveland en la Blanka Domo, la okupata prezidanto rakontis al Franklin, "mi havas unu deziron por vi, hometo, ke vi neniam estu Prezidanto de Usono."[9]) Sara estis posedema patrino; Jakobo, 54jaraĝa kiam Franklin estis naskita, estis konsiderita per iuj malproksima patro, kvankam biografiisto James MacGregor Burns indikas ke Jakobo interagis kun sia filo pli ol estis tipa tiutempe.[10] Sara estis la domina influo en la fruaj jaroj de Franklin;[11] ŝi siatempe deklaris, "mia filo Franklin estas Delano, ne Roosevelt entute."[12] Oftaj ekskursetoj al Eŭropo - li faris sian unuan en la aĝo de du, kaj iris kun siaj gepatroj ĉiun jaron de la aĝoj de sep al 15[13] - helpis Roosevelt iĝi sperta en la germana kaj la franca;[14] esti arestita kun sia tutoro fare de polico kvar fojojn en unu tago en Nigra Arbaro por negravaj deliktoj eble influis la opinion de la estonta prezidento pri germana karaktero.[15] Li lernis rajdi, pafi, remi, kaj ludi poloon kaj tenison. Roosevelt ankaŭ praktikis golfon en siaj adoleskaj jaroj, iĝante sperta allonga frapisto.[16] Li lernis veli, kaj lia patro donis al li velboaton en la aĝo de 16 kiujn li nomis "New Moon", "Novlunon".[17]

Roosevelt eniris en Lernejo Groton, nome episkopan loĝlernejon en Masaĉuseco; 90% de la studentoj estis de familioj en la elita socia registro. Li estis forte influita fare de ĝia lernejestro, Endicott Peabody, kiu predikis la devon de kristanoj por helpi al la malpli bonŝanculoj kaj instigis liajn studentojn por membriĝi en publikan servon. Kvardek jarojn pli poste Roosevelt diris pri Peabody, "Estis beno en mia vivo la privilegio havi [lian] gvidantan manon",[18] kaj la lernejestro restis forta influo dum lia vivo, plenumante ĉe lia geedziĝo kaj alvojaĝanta vizite al Roosevelt kiel prezidanto.[19] Peabody memoris Roosevelt kiel "trankvila, kontentiga knabo de pli ol ordinara inteligenteco, prenante bonan pozicion en lia formo sed ne brila",[20] dum samklasano priskribis Roosevelt kiel "simpatia, sed tute senkolora"; meza studento, kiun li nur elstaris ĉar estis la nura demokrata studento, daŭrigante la politikan tradicion de sia flanko de la Roosevelt-familio.[21] Roosevelt restis kohera en sia politiko; tuj post lia kvara elekto al la prezidanteco, li difinis sian enlandan politikon kiel "malgranda maldekstro de centro".[22][23]

Kiel ĉiuj krom du el liaj 21 Groton-samklasanoj, Roosevelt iris al Harvard College,[24] kie li vivis en ĉambro kiu nun estas parto de Adams House, en la "Gold Coast" areo loĝita fare de riĉaj studentoj. Denove meza studento akademie,[25] Roosevelt poste deklaris, "mi prenis ekonomikajn kursojn en kolegio dum kvar jaroj, kaj ĉio kion mi estis instruita estis malĝusta."[26] Li estis membro de la Alfa Delta Fi samideanaro[27] kaj la Muŝa Klubo.[28] Dum pluestante ordinara kiel studento aŭ atleto, li iĝis ĉefredaktisto de The Harvard Crimson ĉiutaga gazeto,[29] pozicio kiuj postulis grandan ambicion, energion, kaj kapablon administri aliajn.[30] Dum li estis ĉe Harvard, lia kvina kuzo Theodore "T. R." Roosevelt, Jr. (1858-1919) iĝis Prezidanto de Usono; lia forta gvidstilo kaj reformanta fervoro igis lin la rolmodelo kaj heroo de Franklin.[31] La pli juna Roosevelt restis demokrato, kampanjante por la kontraŭulo de Theodore William Jennings Bryan.[32] En mezo de 1902, Franklin estis formale prezentita al sia estonta edzino Anna Eleanor Roosevelt, la nevino de Theodore, sur trajno al Tivoli, Novjorko, (1884-1962) kvankam ili renkontis nelonge kiel infanoj.[33] Eleanor kaj Franklin estis kvinaj kuzoj.[34] Ŝi estis la filino de Elliott Bulloch Roosevelt (1860-94) kaj Anna Rebecca Hall (1863-92) de la Livingston-familio. Dum ilia engaĝiĝo, Roosevelt estis dudek du kaj Eleanor dek naŭ.[35] Roosevelt studentiĝis ĉe Harvard en 1903 kun A.B. en historio. Li poste ricevis honoran LL.D. de Harvard en 1929.[36]

Roosevelt eniris en la Columbia Law School (Jura Altlernejo) en 1904, elfalante en 1907 post pasigado de la New York State Bar-ekzameno.[37] Li poste ricevis postmortan juran doktorigon de Columbia Law School.[38] En 1908, li prenis postenon kun la prestiĝa Wall Street-firmao de Carter Ledyard & Milburn,[39] traktante plejparte entreprenan juron. Li unue estis iniciatita en la Independent Order of Odd Fellows (Sendependa Ordo de Strangaj Uloj) kaj estis iniciita pri framasonismo la 11-an de oktobro 1911, en Holland Lodge No. 8, Novjorko.[40][41]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Roosevelt estas angligita formo de la nederlanda familinomo 'Van Rosevelt' aŭ 'Van Rosenvelt', signife 'el rozkampo.', "Roosevelt – Surname Meaning, Origin for the Surname Roosevelt Genealogy". The New York Times. Konsultita la 23an de Novembro, 2007.
  2. Burns 1956, p. 7.
  3. Burns 1956, p. 7.
  4. Burns 1956, p. 7.
  5. 5,0 5,1 Roosevelt Genealogy. arkivita el la originalo je 20a de Decembro, 2012. Alirita 6a de Marto, 2014.
  6. Person, The Peerage, p. 13944, http://thepeerage.com/p13944.htm#i139433 
  7. Roosevelt Facts and Figures. Alirita 20a de Decembro, 2012.
  8. Gunther 1950, pp. 158–59.
  9. Gunther 1950, p. 168.
  10. Burns 1956, p. 4.
  11. Lash 1971, p. 111.
  12. Burns 1956, p. 7.
  13. Gunther 1950, p. 169.
  14. Smith 2007, p. 20.
  15. Gunther 1950, p. 170.
  16. Smith 2007, p. 110.
  17. Black 2005, p. 21.
  18. Burns 1956, p. 16.
  19. Gunther 1950, p. 174.
  20. Smith 2007, p. 28.
  21. Gunther 1950, pp. 172–73, 202.
  22. Gunther 1950, p. 351.
  23. (2005) The Great Depression. Eyewitness History. Facts on File. ISBN 978-0-8160-5709-2. 
  24. Gunther 1950, p. 172.
  25. Smith 2007, p. 30.
  26. Burns 1956, pp. 18, 20.
  27. "Family of Wealth Gave Advantages, The New York Times, 15a de Aprilo, 1945. Kontrolita 20a de Decembro, 2012.
  28. Gunther 1950, p. 176.
  29. Smith 2007, pp. 31–32.
  30. Gunther 1950, p. 175.
  31. Burns (1956), p. 24.
  32. Gunther 1950, p. 177.
  33. 1884–1920: Becoming a Roosevelt. The Eleanor Roosevelt Papers Project. arkivita el la originalo je 24a de Novembro, 2012. Alirita 24a de Novembro, 2012.
  34. Question: How was ER related to FDR?. The Eleanor Roosevelt Papers. Alirita 25a de Marto, 2011.
  35. Burns 1956, p. 26.
  36. "Obama joins list of seven presidents with Harvard degrees", Harvard Gazette, Nov 2008, http://news.harvard.edu/gazette/story/2008/11/obama-joins-list-of-seven-presidents-with-harvard-degrees/ 
  37. Presidents Roosevelt Awarded Posthumous JDs, Columbia, Sep 2008, http://www.law.columbia.edu/media_inquiries/news_events/2008/september2008/roosevelt_jds 
  38. Presidents Roosevelt Awarded Posthumous JDs, Columbia, Sep 2008, http://www.law.columbia.edu/media_inquiries/news_events/2008/september2008/roosevelt_jds 
  39. "Masonic Presidents". Grand Lodge of Pennsylvania. Retrieved May 6, 2009.
  40. Masonic Presidents. Alirita 6a de Majo, 2009.
  41. "History", Holland Lodge, http://www.hollandlodgeno8.org/ 

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Black, Conrad (2005) [2003], Franklin Delano Roosevelt: Champion of Freedom (interpretive detailed biography), ISBN 978-1-58648-282-4.
  • Brands, HW (2009), Traitor to His Class: The Privileged Life and Radical Presidency of Franklin Delano Roosevelt, ISBN 978-0-385-51958-8: despite the title, a highly favorable biography by scholar. Plus Author Webcast Interview at the Pritzker Military Library on January 22, 2009
  • Burns, James MacGregor (1956). Roosevelt 1. Easton Press. ISBN 978-0-15-678870-0.
  • ——— (1970). Roosevelt: the soldier of freedom 2. Harcourt Brace Jovanovich. ISBN 978-0-15-678870-0..
  • Cook, Blanche Wiesen (1992). Eleanor Roosevelt 1. Penguin. ISBN 0-14-009460-1.
  • Davis, Kenneth S (1972), FDR: The Beckoning of Destiny, 1882–1928 (popular biography), ISBN 978-0-399-10998-0.
  • Freidel, Frank (1952–73), Franklin D. Roosevelt (4 vol), OCLC 459748221: the most detailed scholarly biography; ends in 1934.
  • ——— (1990), Franklin D. Roosevelt: A Rendezvous with Destiny (one volume) (scholarly biography), ISBN 978-0-316-29260-3; covers entire life.
  • Goodwin, Doris Kearns (1995), No Ordinary Time: Franklin and Eleanor Roosevelt: The Home Front in World War II, ISBN 978-0-684-80448-4; popular joint biography
  • Gunther, John (1950), Roosevelt in Retrospect, Harper & Brothers
  • Hawley, Ellis (1995). The New Deal and the Problem of Monopoly. Fordham University Press. ISBN 0-8232-1609-8.
  • Jenkins, Roy (2003), Franklin Delano Roosevelt (short bio from British perspective), ISBN 978-0-8050-6959-4.
  • Lash, Joseph P (1971), Eleanor and Franklin: The Story of Their Relationship Based on Eleanor Roosevelt's Private Papers (history of a marriage), ISBN 978-0-393-07459-8.
  • Morgan, Ted (1985), FDR: A biography (popular biography), ISBN 978-0-671-45495-1.
  • Pederson, William D (2011), A Companion to Franklin D. Roosevelt, Companions to American History, Blackwell; 35 essays by scholars.
  • Rowley, Hazel (2010). Franklin and Eleanor: An Extraordinary Marriage. Farrar, Straus & Giroŭ. ISBN 978-0-374-15857-6.
  • Siracusa, Joseph M.; Coleman, David G. (2002). Depression to Cold War: a history of America from Herbert Hoover to Ronald Reagan. Greenwood Publishing. ISBN 978-0-275-97555-5.
  • Smith, Jean Edward (2007). FDR. New York: Random House. ISBN 978-1-4000-6121-1.
  • Tully, Grace (2005). Franklin Delano Roosevelt, My Boss. Kessinger Publishing. ISBN 978-1-4179-8926-3.
  • Ward, Geoffrey C (1985), Before The Trumpet: Young Franklin Roosevelt, 1882–1905, ISBN 978-0-06-015451-6
  • ——— (1992), A First-Class Temperament: The Emergence of Franklin Roosevelt (populara biografio), ISBN 978-0-06-016066-1: covers 1905–32.
  • Winkler, Allan M. (2006). Franklin D. Roosevelt and the Making of Modern America. Longman. ISBN 0-321-41285-0.
Seal of the President of the United States.svg   Prezidentoj de Usono    Flag of the United States.svg
George Washington (F)John Adams (F)Thomas Jefferson (SR)James Madison (SR)James Monroe (SR)John Quincy Adams (SR)Andrew Jackson (D)Martin Van Buren (D)William Henry Harrison † (W)John Tyler (W,senp.)James Knox Polk (D)Zachary Taylor † (W)Millard Fillmore (W)Franklin Pierce (D)James Buchanan (D)Abraham Lincoln † (R)Andrew Johnson (U)Ulysses Simpson Grant (R)Rutherford Birchard Hayes (R)James Abram Garfield † (R)Chester Alan Arthur (R)Grover Cleveland (D)Benjamin Harrison (R)Grover Cleveland (D)William McKinley † (R)Theodore Roosevelt (R)William Howard Taft (R)Woodrow Wilson (D)Warren Gamaliel Harding † (R)Calvin Coolidge (R)Herbert Clark Hoover (R)Franklin Delano Roosevelt † (D)Harry S. Truman (D)Dwight D. Eisenhower (R)John Fitzgerald Kennedy † (D)Lyndon Baines Johnson (D)Richard Milhous Nixon (R)Gerald R. Ford (R)Jimmy Carter (D)Ronald Wilson Reagan (R)George Herbert Walker Bush (R)William Jefferson Clinton (D)George Walker Bush, jr. (R)Barack Hussein Obama (D)
Klarigoj:  (F) - federalisto  (SR) - „malnovrespublikano“   (W) - whig   (D) - demokrato   (R) - respublikano   (U) - unionisto   (senp.) - senpartia   † - mortis oficante