Masaĉuseco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Masaĉuseco
Ŝtato
FlagoBlazono
subŝtato de Usono [+]

LandoUsono

Supermara alteco150 m [+]
Koordinatoj42° N, 72° U (mapo)42.3-71.8Koordinatoj: 42° N, 72° U (mapo)
ĈefurboBostono
- koordinatoj42° N, 72° U (mapo)42.3-71.8Koordinatoj: 42° N, 72° U (mapo) [+]
Plej alta punktoMount Greylock [+]
Plej malalta punktoAtlantiko [+]
Areo27 336 km² (2 733 600 ha) [+]

Loĝantaro7 029 917 [+] (1-a de aprilo 2020)
Denseco257,17 loĝ./km² [+] [+]

GuberniestroMaura Healey

Horzonoorienta horzono de Nordameriko (UTC-5), Ameriko/Nov-Jorko [+]
ISO 3166-2US-MA

Masaĉuseco (Tero)
Masaĉuseco (Tero)

Masaĉuseco (Masaĉuseco)
Masaĉuseco (Masaĉuseco)
DEC

Map
Masaĉuseco

Vikimedia Komunejo:  Massachusetts [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Masaĉuseco (angle Massachusetts) estas usona ŝtato respektive subŝtato. Ĝi estas parto de la regiono Nov-Anglio.

Ekde 1620 alvenis regule la britaj ŝipoj. Masaĉuseco estis unu el la 13 pra-usonaj kolonioj, kiuj ribelis kontraŭ la brita rego en la Usona Revolucio. Masaĉuseco estis la 6a ŝtato eniranta la Union, la 6-an de februaro 1788. Bostono estas la ĉefurbo, ekde la fondiĝo de la kolonio en 1630.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj nombroj el la censo 2010

Blankuloj: 80.4%
Nigruloj: 6.6%
Azidevenuloj: 5.3%
Indianoj kaj alaskaj Indiĝenoj: 0.3%
Aliaj rasoj: 4.7%
Du aŭ pli rasoj: 2.6%

Urboj[redakti | redakti fonton]

Ĉefurboj kaj loĝantaroj:

  1. Bostono: 645,966
  2. Worcester: 181,045
  3. Springfield: 153,060
  4. Lowell: 108,861
  5. Kembriĝo: 105,162

Aliaj urboj: Amherst, Maldeno, Somerville, Waltham, Arlington

Geografiaj elementoj[redakti | redakti fonton]

Registaro[redakti | redakti fonton]

Estas ses konstituciaj funkciuloj elektitaj por kvar jaroj: Ŝtatestro, Vic-ŝtatestro, Sekretario de la Regno, Prokuroro, Trezoristo kaj Sindiko Ĝenerala, Revizoro

Parlamento: Senato: 40 membroj elektitaj ĉiun duan jaron. Ĉambro de Reprezentantoj: 160 membroj elektitaj ĉiun duan jaron.

Ĉefa Kortumo: Supera Juĝa Kortumo: Ĉefa Juĝisto kaj kvin Adjunktaj Juĝistoj. Ĉiuj asignitaj de la ŝtatestro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kun sendependeco venis postmilitaj problemoj de registara, socia, kaj ekonomia progreso sen, por la unua fojo, la gvidado de la brita parlamento. Post kelkaj jaroj da malakordo sub malkontentiga Ekzekutiva Konsilio, kiu ne reprezentis la homojn, Konstitucia Kongreso verkis konstitucion (plejparte el la laboro de John Adams) kaj la homoj ratifikis ĝin la 15an de junio 1780.
La ideo de Konstitucia Kongreso originis de Masaĉuseco, kiu insistis, ke estu aparte ratifikita de la homoj ĉiu originala artikolo de la konstitucio kaj ĉiu posta amendo. La Konstitucio de Masaĉuseco estas la plej aĝa ankoraŭ valida konstitucio en la mondo.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]