Puerto-Riko

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Dosiero:Truite arc-en-ciel.jpg|Ĉielarka truto

</gallery>

La flago de Puerto-Riko
La flago de Puerto-Riko

Puerto Rico (laŭ la hispanlingva nomo Riĉa haveno), esperantigita kiel Puerto-Riko, PortorikoPorto-Riko (tiu ĉi lasta estas la PIV-a nomo) estas dependa teritorio de Usono en Kariba Maro. Ĝi apartenas al la Grandaj Antiloj kaj situas oriente de Hispanjolo.

Al Puerto-Riko ankaŭ apartenas la du loĝataj insuletoj Culebra kaj Vieques.

Enhavo

[redaktu] Ĝeneralaj informoj

Situo de Pŭerto-Riko
  • Landkodo: PR
  • Nacia nomo: Estado Libre Asociado de Puerto Rico / Commonwealth of Puerto Rico
  • Areo: 9.104 kv.km.
  • Loĝantaro: 3.927.000
  • Loĝdenseco: 434 / km2
  • Adm. centro: San-Juano
  • Lingvoj: hispana
  • Leĝa statuso: Libera ŝtato, asociita al Usono

[redaktu] Historio

La insulo estis loĝata antaŭ la 15-a jarcento de la tainoj.

Ĝi estis unue vizitata fare de eŭropanoj dum la dua vojaĝo de Kristoforo Kolumbo en 1493. De tiam, ĝi restis kolonio de la hispana monarkio.

Dum la 19-a jarcento, kune kun Kubo, kaj kontraŭe al la ceteraj iberamerikaj landoj, ĝi restas ligita al Hispanio, sed fine de la jarcento komenciĝas sendependista movado. En 1898, okaze de la hispana-usona milito, Porto-Riko estas aligita al Usono.

En 1945, Luis Muñoz Marín venkas en la unuaj demokrataj balotoj, kaj en 1952 estas organizita aŭtonoma regado.

[redaktu] Administra statuso

La puerto-rikanoj dekjare faras voĉdonon, en kiu ili elektas inter 3 eblecoj:

  1. Resti kun Usono, kiel "libera asociata ŝtato" (hispane, "Estado Libre Asociado"). Ĝis nun, ĉiam ili elektis ĉi-tion.
  2. Tranĉi sin de Usono kaj iĝi tutsendependa regno. Dum la lastaj voĉdonoj ci-tiu eblo ricevis cirkaŭ kvin procenton de la voĉdonoj.
  3. Iĝi plia (la kvindek-unua) usona ŝtato.

Puerto-Riko sendas sian propran teamon al la Olimpiaj ludoj. La puertorikanoj estas liberaj de la impostoj de la usona registaro (sed pagas impostojn al sia registaro).

La puertorikanoj ne rajtas elekti la prezidenton de Usono. Ili elektas reprezentanto al la Kongreso de Usono, sed ili ne havas rajton voĉdoni.

[redaktu] Ekonomio

La ekonomio de Puerto-Riko plejparte baziĝis sur usonaj industrioj, kiuj profitis en la pasinto je favora fiska kondiĉo. Ankaŭ la turismo estas sufiĉe grava.

Grava parto de la enspezoj de la insulo venas el la elmigrintoj en la kontinentan parton de Usono.

[redaktu] Urboj

  • San Juan: 433 412 loĝantoj (est. 2003), kaj 1,2 milionoj por la aglomeraĵo
  • Bayamón 236 688 loĝantoj (est. 1999)
  • Ponce 193 640 loĝantoj (est. 1999)
  • Mayaguez 100 463 loĝantoj (est. 1999)
  • Arecibo 100 131 loĝantoj (est. 2000)
  • Yabucoa 43 140 loĝantoj (est. 2006)
  • Fajardo 40 712 loĝantoj (est. 2000)

[redaktu] Turismo

La insulo estas tre vizitata, ne nur de usonanoj.

Gravaj vidindaĵoj estas:

[redaktu] Eksteraj ligoj


Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al