Partio de la Laboranta Popolo
La Partio de la Laboranta Popolo (hispane: Partido del Pueblo Trabajador), ankaǔ konata kiel PPT, estas politika partio de Porto-Riko. La partio estis fondita la 5-am de decembro 2010 en San-Juano, ĉefurbo de la lando. La celo estas ĉefe defendi la laboristajn pretendojn. Tamen, la partio estas ankaǔ feminisma, defendas la medion, la agrikulturon kaj la pretendojn de la GLAT. La GLAT nomas la komunumon de gejoj, lesbaninoj, ambaǔseksemuloj, transgenruloj kaj transseksuloj. La ideologia inspiro estas laborista kaj popola demokratio. La sekvantoj de la Partio de la Laboranta Popolo estas nomitaj hispane pepeteros aǔ pepeteras.
Prezidanto [redakti]
La prezidentino de ĉi tiu partio estas la profesorino Anneliesse Sánchez. Aliaj gravaj gvidantoj estas Eva Ayala, Pedro Muñiz, Alvin Couto de Jesús kaj Ineabelle Colón.
Kandidatoj [redakti]
La naciaj kandidatoj estas:
- Rafael Bernabe (profesoro) - gubernataro
- Félix Córdoba Iturregui (profesoro) - reprezentanto en Vaŝingtono
- Ineabelle Colón (aktorino) - kandidatino al la Senato
- Eva Ayala (instruistino) - kandidatino al la Domo de Reprezentantoj
Aliaj kandidatoj estas:
- Tito Román - ĉefurbestro de San-Juano
- Ivette Martín Meléndez - ĉefurbestrino de Ponce
- Laylanie Ruiz - ĉefurbestrino de Barceloneta