GLAT
El Vikipedio
GLAT (ankaŭ anglalingvaj LGBT, GLBT kaj LGTB) estas akronimo, kiu nomas la komunumon de gejoj, lesbaninoj, ambaŭseksemuloj kaj transgenruloj (kun transseksuloj). En universala difino oni uzas tiun ĉi terminon por homoj, kiuj ne estas aliseksemaj kaj por homoj malkonformaj al sia biologia seksa propreco (transgenruloj kaj transseksuloj).
La termino ekestis en Usono ne longe post la interbatiĝoj de Stonewall en Greenwich Village.
[redakti] Aldonaj literoj
La akronimon oni povas renkonti ankaŭ en varianto kun aldona litero:
- Q (angle plej ofte LGBTQ kaj GLBTQ), kiu temas pri queer (esperante kviro) - kio signifas la tuton de ne-aliseksemaj personoj aŭ questioning - kio signifas personoj ne certantaj pri sia seksemeco aŭ serĉantaj,
- I (angle LGBTI) pro la unua litero de vorto intersekseco.
Foje ankaŭ oni skribas ankaŭ LGBTQF kaj LGBTQA, kie F (el angla friends) signifas amikoj de ĉi tiuj personoj kaj A (el angla allies) aliancano en la batalo kontraŭ la gejfobio aŭ aseksemuloj.
Oni povas uzi akronimon ankaŭ sen litero T (angle LGB) - tiam nur por homoj ambaŭ- kaj samseksemaj.
[redakti] Vidu ankaŭ
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri GLAT |

