Guánica (Porto-Riko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉemara promenejo de Guánica (El Malecón)

Guánica estas municipo de sudokcidenta Porto-Riko situa en suda marbordo, borde de Kariba Maro, sude de Sabana Grande, oriente de Lajas, kaj okcidente de Yauco. Ĝi estas parto de la Metropolita Statistika Areo de Yauco.

Guánica estas ankaŭ la nomo de la ĉefa urbo de la municipo. Ties populacio en 2000 estis 9,247 personoj kun 3,808 domoj en areo de 6.45 km². La urbo situas ĉe tre mallarĝa haveno de sama nomo. La haveno similas al tropika fjordo, mallarĝa kaj bordata de ruĝecaj omntetoj, ĉirkaŭ kvaronon de mejlo larĝa, sed ĉirkaŭ du mejlojn (3 km) el buŝo al urbo. La urbo estas ĉirkaŭ 160 km kaj je ĉirkaŭ du horojn el veturdistanco el San Juan, la ĉefurbo de la insulo kaj de la lando, kaj je ĉirkaŭ 30 km okcidente de Ponce, alia grava urbo de la insulo.