Usona dolaro
| $ |
Usona dolaro estas la monunuo en Usono. La internacia normigita mallongigo (ISO 4217) estas USD. Unu dolaro estas 100 dolaraj cendoj. La dolara simbolo estas majuskla litero S kun vertikala streko: «$». Usono oficiale adoptis la dolaron en 1785.
La usona dolaro estas monde la plej grava el la multaj valutoj, kiuj nomiĝas dolaro. Ĝi estas referenca valuto por multaj aliaj valutoj kaj la sola valuto en kelkaj ekonomiaj branĉoj, ekzemple la komercado per nafto.
La usona dolaro estas la valuto ne nur de Usono, sed ankaŭ de
- Ekvadoro
- Marŝala Insularo
- Federacio de Mikronezio
- Orienta Timoro
- Panamo
- Porto-Riko
- Salvadoro
- Turkoj kaj Kajkoj
- Usonaj Virgulininsuloj
- Britaj Virgulininsuloj
- Zimbabvo
En Usono cirkulas monbiletoj de 1 al 100 dolaroj, sed biletoj pli valoraj ol 10 dolaroj estas malvolonte akceptataj (pro suspekto pri falseco). Ankaŭ du-dolaraj biletoj ne estas vere oftaj. La biletoj montras bildojn de usonaj politikistoj, plejparte prezidentoj:
- $1: George Washington
- $2: Thomas Jefferson
- $5: Abraham Lincoln
- $10: Alexander Hamilton
- $20: Andrew Jackson
- $50: Ulysses S. Grant
- $100: Benjamin Franklin
Etimologio[redakti]
La vorto dolaro origine devenas de arĝenta monero, produktita en la ĉeĥa urbeto Sankt Joachimsthal (hodiaŭ Jáchymov), komence nomata «Joachimsthaler» poste «T(h)aler» (talero).
Vidu ankaŭ[redakti]
- la dispartigan artikolon Dolaro, kiu listigas, en kiuj aliaj landoj la nacia valuto ankaŭ nomiĝas tiel, kaj
- la artikolon pri la nacia valuto de Slovenio, Tolaro, kiu havas la saman etimologion kiel la vorto dolaro kaj uziĝis de la ŝtata sendependiĝo dum la jaro 1991 ĝis la enkonduko de la eŭropa valuto Eŭro dum januaro 2007.
|
||||||||||||
- Monunuoj
- Ekonomio de Usono
- Ekonomio de Ekvadoro
- Ekonomio de la Marŝala Insularo
- Ekonomio de la Federacio de Mikronezio
- Ekonomio de Orienta Timoro
- Ekonomio de Panamo
- Ekonomio de Porto-Riko
- Ekonomio de Salvadoro
- Ekonomio de la Turkoj kaj Kajkoj
- Ekonomio de la Usonaj Virgulininsuloj
- Ekonomio de la Britaj Virgulininsuloj
- Ekonomio de Zimbabvo