Ĉilia peso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉilia peso
leĝa valutovalutopeso
Ŝtato:  Ĉilio
Subdivido: 100 centavoj (centavos)
Kodo laŭ ISO 4217: CLP
Mallongigo: chil$
Ŝanĝokurzo 1 USD = 552,43 CLP
1 Eŭro = 788,72 CLP

(la 7-an de septembro 2009)

vdr

La ĉilia peso estas la valuto de Ĉilio. La hispana vorto peso havas la signifon "pezo". Unu peso disdividiĝas en 100 centavojn.

La nomo de la valuto en Ĉilio dum la lasta jarcento plurfoje ŝanĝiĝis. Dumtempe la ĉilianoj pagis per la valuto Condor ( = 10 pesoj), poste ree per la peso, poste per la Escudo kaj fine post la lasta valuta ŝanĝo dum la jaro 1974 oni revenis al la peso.

Historio[redakti | redakti fonton]

Epoko antaŭ 1835[redakti | redakti fonton]

Ekde la jaro 1743 la hispana kolonio Ĉilio ekhavis la rajton produkti proprajn monerojn. En la jaro 1749 enkondukiĝis la unuaj oraj kaj arĝentaj moneroj. Inter la oraj moneroj, ekzistis Escudo-monero, kiu egalvaloris al 16 Real-moneroj. Post la ŝtata sendependiĝo de Ĉilio, komence transpreniĝis la Escudo-/Real-valuto. Sur la insulo Chiloé ĝis la jaro 1826 pluproduktiĝis hispanaj moneroj.

Epoko 1835 ĝis 1960[redakti | redakti fonton]

1 peso 1875, arĝento.

En 1835 enkondukiĝis la dekuma sistemo (1 peso = 10 Décimos, 1 Décimo = 10 Centavos). En 1851 la valuto laŭ la pezo la moneroj komplete adaptiĝis al la dekuma sistemo.

En 1859 kaj 1860 la urbo Copiapó produktis proprajn pesojn kaj centavoj, ĉar la urbanoj celis separiĝi de la centra registaro. Dum la Hispana-Sudamerika Milito en 1865 refoje produktiĝis Copiapó-pesoj kaj -centavoj.

En 1880 produktiĝis la unuaj ĉiliaj monbiletoj.

En 1925 fondiĝis la ĉilia centra banko Banco Central de Chile.

La kadre de la orbazo fiksita valutoŝanĝa kurzo kompare al la ora marko de la Germana Regno en 1912 estis 1,53 markoj (M) kaj en 1932 0,53 regnaj markoj (RM).

Epoko 1960–1975[redakti | redakti fonton]

Kiam en 1955 pli kaj pli fortiĝis la inflacio, la centavoj perdis la funkcion de oficiala pagilo. Inter la jaroj 1960 kaj 1975 la registaro sub prezidento Jorge Alessandri anstataŭigis la valuton peso per la Escudo (Eº). 10 pesoj (renomitaj Milesimos) egalvaloris al 1 Centésimo kaj 100 Centésimos al 1 Escudo (Eº 1 = $ 1.000).

Tempo ekde 1975[redakti | redakti fonton]

Oktobre 1975 la registaro de Ĉilio decidiĝis reenkonduki la valuton peso. Unu peso nun egalvaloris al 1000 Escudos kaj 1 Centavo al 10 Escudos. La 1-Centavaj moneroj de 1975 pro la galopanta inflacio jam ne plu produktiĝis sekvajare, ĉar la metala valoro (eĉ ne kalkulante la produktokostojn) pluroble superis la oficialan valoron.

En 2001 la ĉilia miliardulo Andrónico Luksic investis 120 milionojn da usonaj dolaroj, por fuziigi la Bankon de Ĉilio kaj la Bankon Edwards.

Nuntempaj monbiletoj kaj moneroj[redakti | redakti fonton]

Moneroj[redakti | redakti fonton]

  • 1 peso kun bildo de Bernardo O'Higgins,
  • 5 pesoj kun bildo de Bernardo O'Higgins, kupro-aluminio-nikelo
  • 10 pesoj kun bildo de Bernardo O'Higgins, kupro-aluminio-nikelo
  • 10 pesoj kun anĝelo de libero, kupro-aluminio-nikelo
  • 50 pesoj kun bildo de Bernardo O'Higgins, kupro-aluminio-nikelo
  • 100 pesoj kun ŝtata blazono, kupro-aluminio-nikelo
  • 100 pesoj dumetala (ene 70% kupro, 15% nikelo, 15% zinko, ekstere 92% kupro, 6% aluminio, 2% nikelo) kun bildo de mapuĉa virino
  • 500 pesoj dumetala (ene 95% kupro, 5% aluminio, ekstere 70% kupro, 15% nikelo, 15% zinko) kun bildo de kardinalo Raúl Silva Henríquez

Monbiletoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Fajardo G., Miguel A.: Billetes de Chile. Chilean Paper Money 1879 – 1999. Ediciones Coleccionart, Santiago de Chile, 1999 (120 paĝoj, kolore ilustrite).
  • Galetovic M.; José kaj Benavides T., Hector R.: Billetes de Chile. Catálogo Ilustrado (kovrila titolo: El Billete Chileno Catálogo). Santiago de Chile, 1973.
  • Guzmán Schiappacasse, Fernando kaj Martínez Silva, Juan Manuel: Catálogo de Monedas Chilenas. Colecciones Numismáticas del Banco Central de Chile y Museo Histórico Nacional. Santiago de Chile, 1991 (65 paĝoj, ilustrite).
  • Jara Moreno, Carlos: El peso de Chiloe. Estudio de la Moneda Obsidional mas Importante de la Numismática Chilena. Santiago de Chile, 2000 (sen paĝonombro, ilustrite).
  • Jara Moreno, Carlos: Historia de la Casa de Moneda de Coquimbo. Lom Ediciones, Santiago de Chile, 2001 (131 paĝoj, ilustrite).
  • Jara Moreno, Carlos: Las emisiones provincials de Valdivia entre 1822 y 1844. Santiago de Chile, 2002.
  • Medina, José Toribio: Las Monedas Chilenas. Impreso y grabado en casa del autor, Santiago de Chile, 1902.
  • Medina, José Toribio: Las Monedas Obsidionales de Chile. Imprenta Elzeviriana, Santiago de Chile, 1919.
  • Medina, José Toribio: Manual Ilustrado de Numismática Chilena. La Colonia. Imprenta Elzeviriana, Santiago de Chile, 1919 (19 paĝoj kaj 10 plates).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]