Pedro de Valdivia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Pedro de Valdivia (CastueraVillanueva de la Serena, (Badajoz), 17-a de aprilo 1497[1]Tucapel, Ĉilio, 24-a de decembro 1553) fama hispana militisto kaj konkeristo devena de regiono Ekstremaduro.

Pedro de Valdivia

Vivo[redakti | redakti fonton]

En 1520 li ekmilitistas por la imperiestro Karolo la 1a, partoprenante la batalon de Pavia kaj la militojn en Flandrio kaj Italio. En 1525 li geedziĝas kun doña Marina Ortiz de Gaete, nobelulino de Salamanca en Zalamea de la Serena. Sed en 1535 li veturis al Ameriko, forlasante en Hispanio la edzinon, kiun neniam revidos. Li partoprenis la konkerojn de Venezuelo, Santo Domingo kaj Peruo. Tie li estis sub Francisco Pizarro en la intercivitana milito kontraŭ sekvantoj de Diego de Almagro, pro kio li ricevis riĉan rekompecon. En 1538 li ekkonis sian najbarinon Inés de Suárez kun kiu li amikiĝis kaj poste enamiĝis. Spite lian fortunon li decidis aventuri al Ĉilio.

Al Ĉilio[redakti | redakti fonton]

Pizarro permesis al Valdivia klopodi la konkeron de Ĉilio sed nevole permesis, ke akompanos lin Inés de Suárez, kio estos permesita nur kiel servistino. Alia malfacilaĵo estis ekonomia, kio devis solvi per helpo de partneroj kiel sia estonta rivalo Pero Sánchez de la Hoz. Januare de 1540 eliris tiu trupo el Cuzco kun nur 11 hispanoj, la vidvino Inés de Suárez kaj ĉirkaŭ milon da janakonaj indiĝenoj. Survoje ĝis Tarapacá ĝis pli da cento da hispanoj eniris la ekspedicion. En Atakama Valdivia malhelpis la mortigan intencon de sia partnero Hoz kaj sukcesis, ke tiu rezignu pri siaj rajtoj. Tiele en Copiapó li solene posedisla landon nome de la hispana reĝo kaj laŭ pranomo de Nueva Extremadura (Nova Ekstremaduro), laŭ sia naskiĝtero.

La 12an de februaro oni fondis la tiaman urbon Santiago del Nuevo Extremo antaŭ la Cerro Santa Lucía (Monteto Sankta Lucio, Huelén en lingvo Mapudungun) kaj ĉirkaŭita de rivero Mapuchuco (Mapocho nune). La urbo estis desegnita kiel kvadratoj por unuaj loĝantoj kiuj formis skabenaron. Je la unuaj novaĵoj, ke Pizarro estis mortigita en Peruo, Valdivia akceptis nomumon kiel reganta kaj milita guberniestro. La lano ne estis konsiderata tiom riĉa kiom Peruo. La komencoj estis malfacilaj, la domoj estis malriĉaj kaj la posta urbo estis nur eta domaro. Ili bezomis maran kontakton kun Peruo, do Valdivia decidis konstruigi ŝipon en marborda Concón de 20 hispanoj, janakonoj kaj la unua nigrulo en Ĉilio, nome, Juan Valiente. Kiam li revenis en Santiago pro nova konspiro de Hoz indiĝenaj ĉiliaj kacikoj mortigis ĉiun peruajn indiĝenojn kaj hispanojn escepte Gonzalo de los Ríos y Juan Valiente kiuj skapis plengalope. La ŝipo estis detruita kaj Valdivia venĝe mortigis indiĝenojn. Milito ekis.

Milito kaj malriĉo en Santiago[redakti | redakti fonton]

La kaciko Michimalonco kun 8.000 indiĝenoj matene de la 11a de septembro de 1541, atakis la ekurbon; eĉ la prizonulo Hoz kuraĝe defendis sin. Dum la atako okazis polemiko ĉu mortigi aŭ ne enprizonigitajn kacikojn; tiam Inés de Suárez, tute armestile decidis kaj eĉ fakte elkapigis unu aŭ du el la kacikoj, kies kapoj estis forlanĉitaj antaŭ la atakantoj kiuj malkuraĝigitaj estis malvenkitaj. Tamen la ekurbo estis detruita kaj oni vivis malriĉegan epokon.

Valdivia sendis Monroy por helpo al Peruo; tiu alvenis al Cuzco la 23an de januaro de 1542 kaj revenis perŝipe al Santiago la 20an de decembro de 1543 kun helpo por la malsateguloj. Ŝajne Inés de Suárez ege helpis brutbredadon dum tiuj malfacilaj tagoj. Poste Valdivia alianciĝis kun Michimalonco kaj pacio kaj komerco ekis inter indiĝenoj kaj novuloj.

Araŭka milito[redakti | redakti fonton]

Februare de 1544 Valdivia ekekspediciis suden ĝis rivero Bío-Bío. Tie li ekkontaktis kun "mapuches" [maPUĉes] aŭ "araucanos", araŭkanoj. En Quilacura KilaKUra okazis nokta atako kie araŭkanoj montris sian fieran kuraĝon eĉ kontraŭ terurigaj nekonata besto (ĉevalo kaj homo) kaj pafiloj. Tiele ekis tiu araŭka milito kiu daŭros tri jarcentoj kaj estos respegulata de Alonso de Ercilla en ties verko "La Araucana" (1576).

En 1546 proksime de rivero Bío-Bío kaj de la posta urbo Concepción li melliberigis indiĝenajn "mapuches" kiel ostaĝoj kaj igi ilin "yanaconas", inter ili junulo Leftrarú, poste konata kiel Laŭtaro, filo de kaciko Curiñancu. Revene en Santiago li trafis novajn insurekciojn de hispanoj.

Militoj inter hispanoj[redakti | redakti fonton]

Valdivia revenis al Peruo por helpo kaj politika klarigo. Li alportis ŝtele ĉies riĉon kaj kvankam lia subulo Francisco de Villagra ricevis ordonon pagi tion multaj ribeliĝis kontraŭ Valdivia nomumnate denove Hoz, sed Villagra ekzekutis la ribelulestrojn Hernán Monroy kaj Juan Romero. Tamen la ribeluloj sendis informojn al Peruo. Valdivia alvenis al Peruo kaj estis konfirmita de nova guberniestro Gasca kiu ĵus venkis en intercivitana milito kontraŭ Gonzalo Pizarro, eĉ per helpo de Valdivia. Kiam Valdivia estis revenante al Ĉilio kun ŝipoj kaj tra tero, alvenis informoj al Gasca kaj Valdivia devis reveni el Arequipa por juĝado; ankaŭ liaj sekvantoj venis el Santiago apogi lin. Gasca liberigis Valdivia, sed kiel eklezia homo devigis lin edzinigi Inés de Suárez kun iu viro. Krome Valdivia revenis malsana.

Denove en Ĉilio[redakti | redakti fonton]

Li revenis al Ĉilio kun 200 soldatoj en januaro de 1549 kaj trovis detruita la urbon La Serena kaj la hispanoj mortigitaj de indiĝenoj. En Santiago laŭ ricevitaj ordonoj li ordonas edzinigon de lia amantino Inés de Suárez kun kapitano Rodrigo de Quiroga. En januaro de 1550 Valdivia kvankam malsana denove ekekspediciis suden ĝis rivero Andalién, kie denove nokte ĉirkaŭ 10.000 araŭkanoj atakis sed ne venkis kaj post naŭ tagoj alifoje, nome kie poste konstruiĝos urbo Concepción. Mortiĝis ĉirkaŭ 900 indiĝenoj kaj al pretervivantoj Valdivia tranĉigis dekstran manon kaj nason, por ke liberigitaj terurigus aliajn. Tia milito iros poste kontraŭ hispanoj.

En februaro de 1551 Valdivia kun Pedro de Villagra ekspedicias ekde Concepción kun 170 soldatoj kaj multaj janakonoj ĝis rivero Cautín kie en 1552 oni fondos kvaran urbon, nome La Imperial, pro trovita dukapa aglobildo kaj poste urbon Villarica (Riĉa vilaĝo) en arĝenta minejo. Valdivia alvenis ĝis vido de insulo Chiloé, plej suden.

En 1553 ekis nova araŭka insurekcio kie nun estris Laŭtaro antaŭe aliancita kun hispanoj kaj konanto de ties taktikoj. Valdivia persone eliris de Concepción la 23an de decembro de 1553 helpe de fortikaĵo Tucapel, kie li alvenis por ekkoni ties detruon. Novan batalon estris Laŭtaro kiu konis hispanan armean teknikon: ĉevaloj estis malhelpataj de indiĝenaj armiloj kaj hispanoj malvenkis. Nur Valdivia kaj pastro Pozo plengalope forfuĝis sed falis en marŝejo kaj estis kaptitaj. Ŝajne indiĝenoj torturis Valdivia per fortranĉado de brakoj kaj kruroj por ties manxgado antaŭ li; poste oni manĝis lian koron kaj oni uzis la kranion por drinkadi ĝis kiam kaciko Pelantarú redonis ĝin al hispanoj en 1608.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Roa y Ursúa, Luis de (1945). El Reyno de Chile 1535-1810 : Estudio historico, genealogico y biografico (en español). Valladolid: Talleres Tipográficas Cuesta.