Castuera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Castuera [kastuEra] estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro. Ĝi havis en 2007 6,675 loĝantojn. Ĝi estas la centra urbo de la distrikto La Serena.

Situo[redakti | redakti fonton]

  • Ĝi situas je 157 km de Badajoz, la ĉefurba provinco, kaj je ĉirkaŭ 100 km de Mérida, la regiona ĉefurbo.
  • La nordo de la municipo estas okupita de la akvoj de la Akvobaraĵo de Zújar kiu kune kun la Akvobaraĵo de La Serena formas unu el la artefaritaj lakoj plej grandaj de Eŭropo.
  • La urbodomo troviĝas en la urbo Castuera, kiu konservas la kamparan karakteron.

Historio de Castuera[redakti | redakti fonton]

Gix estas unu de la 18 vilaĝoj kiuj formis parton de la Real Dehesa de La Serena (Reĝa kampo). Kaj formis parton de la teritorioj de la Ordeno de Alcántara. Inter la 13a kaj 14a jarcentoj ŝajne ĝi estis fondita kiel vilaĝo laŭ La libro de la Montería en la Distrikto de La Serena.

La origino de la nomo ricevis multajn hipotezojn, el kiuj la plej populara estas ĉirkaŭ la toponimo de "Casto" kiu signifas virtan lokon kaj eble la vilaĝo estis fondita de la reĝo Fernando kiam volis konkeri la fortikaĵon de Benquerencia. Proksime estis la gastejo de Casto, de tie Castoera kaj poste Castuera. Agúndez Fernández diras, ke ĝi devenas de "CASTRUM" (en la latina fortikaĵo), kaj Paredes Guillén diras, ke "Castruela" perdis "r" kaj devenus de castro aŭ fortikaĵoj kiuj estus sur la ĉirkaŭaj montetoj.

Pruvas ties antikvon prahistoriaj hakiloj trovitaj kaj restaĵoj de minejoj de la epoko de la Romia Imperio. Oni diras, ke en Castuera loĝis la konkeristo de Ĉilio Pedro de Valdivia komence de la 16a jarcento. En la Milito de Sendependiĝo oni forprenis de la loĝantaro la laborrajtojn pri la municipaj teroj. La reformoj de la 19a jarcento faris de Castuera ĉefurbo de jura distrikto kaj de balota distrikto dum la reĝado de Isabel la 2a kaj la Burbona Restarigo.

Castuera suferis sociajn konfliktojn dum Dua Respubliko. En la du jaroj post la puĉo de Francisco Franco, ĝi restis sub la laŭleĝa respublika kontrolo kaj iĝis la ĉefurbo de la provinco Badajoz kiam falis en la manoj de la frankisma armeo Badajoz kaj Mérida kaj Don Benito estis nur je 10 km de la frunto. La populacio plialtiĝis konsiderinde pro la alveno de granda nombro de rifuĝintoj el la zonoj okupitaj de la frankisma armeo, kaj pro la alveno de militaj fortoj kaj politikaj staboj. Tiu administra hegemonio finis la 23an de julio de 1.938 je la okupo de Castuera (kune kun granda parto de la distrikto) far de la frankisma armeo. Post 1.939, Castuera loĝigis fifaman koncentrejon (1.939-1.940). 92 domegoj el ligno kaj tegmentoj el asbestocemento[1] loĝigis el 6.000 al 7.000 prizonuloj el kiuj multaj estis kontrauleĝe mortpafitaj, enterigitaj kaj forgesigitaj. Tio daŭros ĝis marto de 1.940.

Artaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

La urbo estis posedo de la Ordeno de Alcántara dum la 15a kaj 16a jarcentoj, kiel montras ties blazono sur la pordoj de la plej grava monumento nome la Preĝejo de Santa María Magdalena, de la 18a jarcento. Ene konserviĝas baroka retablo. Estas ermitejoj de la jarcentoj 16a kaj 17a, kiel tiuj de Sankta Johano, Nia Sinjorino de Buensuceso, Sankta Benedikto kaj Sankta Ana. Elstaras ankaŭ palacoj kaj nobelaj domegos, kiel tiu de la Casa de La Serena, de baroka stilo. Meritas la penon promeni tra la tipaj stratetoj kaj placoj, ĉefe en la tipa kvartalo Cerrillo.

Festoj[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ la festo de Candelas (fajroj), pli konata kiel "la candelaria", la 2an de februaro la kastueranoj kuniĝas en kamparo kaj manĝas tipajn dolĉaĵojn nome regañas. La 15an de majo Sankta Isidro, estas akompano de la sanktulo al ties ermitejo per ĉaroj kaj oni manĝas kampare inter anzinoj. La 23a de junio kaj posta tago estas festo de Sankta Johano. Estas ankaŭ festoj fine de julio (Santiago kaj Sankta Ana) kaj ĉirkaŭ la 8a de septembro.

Gastronomio[redakti | redakti fonton]

Estas en Castuera produkto ege fama en la regiono kaj en la lando: la nugato. La nugato estas produkto tipe mediteranea tre ligita al la produktado de mielo kaj migdalo. La origino de la nugata tradicio de Castuera devenas el islama epoko. La Hispana Katalogo de Tradiciaj Produktoj inkludas la nugaton de Castuera.

Famas ankaŭ la pladojn kiuj havas kiel bazon la ŝafo kaj la porko. Lastatempe donis multe da prestiĝo kaj mono la tipa elŝafa fromaĝo de Castuera, kiu ricevis multajn premiojn en gastronomiaj foiroj. La municipo formas parton de la zono de produktado de kvar produktoj kiuj elstaras pro ties kvalito: la Queso de La Serena (fromaĝo), la Vino, la Ŝinko kaj la Olivoleo Virgen Extra (Eksterordinare virga).

Ĝemelitaj urboj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Antonio D. López Rodríguez: Cruz, bandera y caudillo. El campo de concentración de Castuera. Badajoz, CEDER-La Serena, 2006, p. 272.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]