Valuto

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Valutomonunuo estas nacia formo de mono (escepte, por ekzemplo, eŭro -- tia ĉi mono estas oficiala pag-rimedo en landoj de EU). Ĉiu ajn valuto havas certajn elementojn:

  • nomo;
  • bazaj kontantaĵaj specoj;
  • nominala strukturo;
  • ekskluziveco de uzado de mono kiel laŭleĝa pag-rimedo sur certa teritorio
  • laŭleĝaj reguloj por emisio kaj protekto de valuto
  • aliaj elementoj: metodo de determinado de valutkurzo, ktp.

Rezulte de internaciaj rilatoj, valutoj de iuj landoj akiras internacian karakteron. Por ekzemplo, dolaro servas kiel internacia pag-rimedo inter iuj landoj.

ISO 4217 fiksas triliteran kodon por ĉiu valuto. Rigardu la artikolon ankaŭ por vidi liston de multaj monunuoj de diversaj landoj.


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj