La Konga franko estas la nacia valuto de Kongo Kinŝasa. Unu franko estas dividita je cent centimoj. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas CDF. La valuto en sia nuna formo estis enkondukita en 1997.
Jam la kolonio "belga Kongo" inter la jaroj 1887 kaj 1967 havis valuton nomata "konga franko", kiun oni provizore ankoraŭ uzis kelkajn jarojn post la ŝtata sendependiĝo en 1960. En 1967 enkondukiĝis la valuto "zairo" (france Zaïre), kiu pro alta inflacio tre perdis je valoro kaj en 1993 anstataŭiĝis per la "nova zairo" (france Nouveau Zaïre), kiu estis interŝanĝata en rilato 1 nova kontraŭ 3 000 000 da malnovaj zairoj. En 1997 do enkondukiĝis la nuna "konga franko", kiu estis interŝanĝata en rilato 1 franko kontraŭ 100 000 da novaj zairoj.
Eksteraj ligiloj[redakti]
|
Valutoj de Afriko |
| Norda |
alĝeria dinaro • eŭro (Ceŭto, Mello, Ĉafarinoj kaj aliaj malgrandaj afrikaj teritorioj de Hispanio) • egipta pundo • libia dinaro • maŭritania uguijao • maroka dirhamo • sudana pundo • tunizia dinaro |
 |
| Centra |
angola kvanzo • burunda franko • ekvatorafrika franko (Kameruno, Centr-Afrika Respubliko, Ĉado, Kongo Brazavila , Ekvatora Gvineo kaj Gabono) • konga franko • ruanda franko |
| Okcidenta |
kaboverda eskudo • eŭro (Kanarioj, Madejro) • gambia dalasio • ganaa cedio • gvinea franko • liberia dolaro • niĝeria najro • saotomea dobro • sieraleona leono • okcidentafrika franko (Benino, Burkino, Ebur-Bordo, Gvineo Bisaŭa, Malio, Niĝero, Senegalo kaj Togo) |
| Orienta |
komora franko • ĝibutia franko • eritrea nakfo • etiopa birro • kenja ŝilingo • sejŝela rupio • somalia ŝilingo • tanzania ŝilingo • uganda ŝilingo |
| Suda |
bocvana pulao (ankaŭ en Zimbabvo) • brita pundo (Sankta Heleno, Zimbabvo) • Eŭro (Francaj Sudaj kaj Antarktaj Teritorioj, Majoto, Reunio, Zimbabvo) • lesota lotio • malavia kvaĉo • malagasa ariaro • maŭricia rupio • mozambika metikalo • namibia dolaro • sankthelena pundo • sudafrika rando (ankaŭ en Lesoto, Namibio, Svazilando kaj Zimbabvo) • svazilanda lilangenio • usona dolaro (Zimbabvo) • zambia kvaĉo • zimbabva dolaro |
|