Egipta pundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pundo
Lando: Egiptio
Subdivido: 100 piastroj
ISO-4217-Code: EGP
valuta kurso:
(31-a de marto 2005)
1 EUR = 7,5 EGP

La egipta pundo estas la oficiala monunuo en Egiptio. Unu pundo egalas al 100 piastroj. La ISO 4217-kodo estas EGP.

La araba nomo estas elparolata جنيه (ĝunaih, kaj egipte-arabe ginēh).

  • monbiletoj: 100, 50, 20, 10, 5, 1 pundoj, 5, 10 piastroj
  • moneroj (piastroj): 25, 10, 5, 2, 1 piastroj, (miliemo)

Ĉiu egipta banknoto estas dulingva kun arabaj kaj anglaj surskriboj.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1834 aperis arĝentaj kaj oraj moneroj, en 1836 oni eldonis la unuajn banknotojn. La pundon eldonas ekde 1899 la Nacia Banko de Egiptio.