Kazaĥa tengo
El Vikipedio
| Kazaĥa tengo | |
|---|---|
| Ŝtato: | Kazaĥio |
| Subdivido: | 100 tijinoj (тиын) |
| Kodo laŭ ISO 4217: | KZT |
| Mallongigo: | |
| Ŝanĝokurzo: (la 6-an de novembro 2010) |
1 usona dolaro = 147,550 KZT 1 eŭro = 207,030 KZT |
La kazaĥa tengo - kazaĥe Қазақстан теңгесі, ruse Казахстанский тенге - estas la nacia valuto de Kazaĥio. Unu tengo estas dividita je cent tijinoj (тиын). La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas KZT. Valuta simbolo estas la signo
, majuskla litero T kun horizontala superstreko. Post la disfalo de Sovetunio, la valuto ekcirkulis la 15-an de novembro 1993. En 1995, dua serio de moneroj ekuziĝis, kies plej malgranda unuo estis monero de 1 tengo. Ekde tiam, la valuta subdivido je 100 tijinoj estas nur teoria.