Siria pundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Siria pundo
Ŝtato: Sirio
Subdivido: 100 piastroj (arabe قرش, kirŝ plurale قروش, koruŝ)
Kodo laŭ ISO 4217: SYP
Mallongigo:
Ŝanĝokurzo:
(la 3-an de novembro 2010)
1 usona dolaro = 46,1650 SYP

1 eŭro = 64,8473 SYP

v  d  r
Information icon.svg

La siria pundo - arabe الليرة السورية, latinliterigite al-līra as-sūrijja, france livre syrienne, angle Syrian pound - estas la nacia valuto de Sirio. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas SYP.

Unu pundo estas dividita je cent piastroj (arabe قرش, kirŝ plurale قروش, koruŝ; piastro laŭ la franca kaj angla formo "piastre"). Antaŭ 1947, la vorto kirŝ estis literumita kun la komenca araba karaktro غ (memoru ke necesas legi de dekstre maldekstren), kaj post tio la vorto komenciĝis per la karaktro ق. Ĝis la jaro 1958, monbiletoj estis eldonitaj kun araba skribaĵo sur la antaŭa kaj franca sur la dorsa flanko. Ekde 1958, anglalingva skribaĵo estas uzata sur la dorsa flanko, tial la tri diverslingvaj nomoj por la valuto. Moneroj uzis kaj araban kaj francan skribaĵon ĝis la ŝtata sendependiĝo de Sirio, ekde tiam nur araban skribaĵon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


monbileto de 200 pundoj