Sud-Osetio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Respubliko Suda Osetio
Республикæ Хуссар Ирыстон
სამხრეთ ოსეთის რესპუბლიკა Республика Южная Осетия
Mapo de Kartvelio montranta Sud-Osetio (viola) kaj Abĥazio (verda).
Oficiala lingvo: Oseta lingvo,Kartvela lingvo, ankaŭ la rusa estas uzata
Ĉefurbo Cĥinvalo
Prezidento Leonid Tibilovi
Ĉefministro Jurij Morozov
Areo 3.900 km²
loĝantaro:
 - Totalo (2004)
loĝantar-denseco

70.000 (pr.)
18/km²
Ĉefe etnaj osetoj, sed ankaŭ kartveloj, rusoj ka.
Sendependeco
 - Proklamita
 - Rekonita
(De Kartvelio)
 - 1992
 - Rusio (2008) kaj kelkaj neagnoskitaj ŝtatoj (pli frue)
valuto rusia rublo
Horzono UTC+3

Sud-Osetio (aŭ Respubliko Suda Osetio; osete Республикæ Хуссар Ирыстон [respublika ĥussar iriston], kartvele სამხრეთ ოსეთის რესპუბლიკა) estas memdeklarita ŝtato en Kaŭkazio, ne agnoskita de plejmulto de ŝtatoj. Iam aŭtonoma provinco de la Kartvela Soveta Socialisma Respubliko, post disfalo de Sovetunio ĝi proklamis propran sendependecon la 20-an de septembro 1990 (la tiam funkcianta sovetia leĝo ebligis tion al aŭtonomioj de forlasanta la union respubliko). La ekstremisma reĝimo de kartvelia prezidento Gamsaĥurdia ne akceptis sendependiĝon de Sud-Osetio kaj nuligis ĝian aŭtonomion, kio kaŭzis kruelan militon en la regiono (1990-1992) kun postaj armitaj kunpuŝiĝoj ĉiujare ĝis 2008.

Kvankam dum pli ol 20 jaroj Sud-Osetio estas memregata, ĝia internacia statuso ĝis nun restas neklara. La antaŭa prezidento de Sud-Osetio s-ro Kokojti strebis al internacia agnosko de lia landeto kun la sola celo: reunuigi la sudan parton de Osetio kun ĝia pli granda norda parto ene de Rusia Federacio. En Sud-Osetio oni kredas, ke por tio ekzistas eĉ leĝa bazo: Sud-Osetio ne forlasis Sovetunion, kiam Kartvelio faris tion; laŭ sovetia leĝaro la malgranda respubliko rajtis fari propran decidon pri tio. Tia decido estis farita en 1990 kaj poste konfirmita de du referendumoj en 1992 kaj 2006. Ekde la disfalo de Sovetunio tbilisa registaro neniam kontrolis plejparton de la sud-osetia teritorio. Sud-Osetia flanko ankaŭ insiste nomas la eventojn de 1920-aj, 1990-aj kaj 2008 „genocido kontraŭ la osetoj“, emfazante tion kiel kialon de sia maldeziro reveni en Kartvelion.

La kartvela registaro ĝis 2005 neniel agnoskis Sud-Osetion, nomante ĝin jen Samaĉablo, jen Cĥinvala regiono (ცხინვალის რეგიონი), sed komence de la jaro 2005 elpaŝis kun propono de vasta aŭtonomio por Sud-Osetio. En Cĥinvalo tiun proponon oni tamen akceptis sen entuziasmo: tieaj loĝantoj ne fidas kartvelian regadon, ĉar jam dufoje (1919 kaj 1991) okazis pro ĝi grandaj problemoj kun pereo de multaj homoj. En 2006 la propono de la vasta aŭtonomio ne estas ripetata; en la oficiala administracia mapo de Kartvelio la iama aŭtonomio plu aspektas kiel tereno disdividita inter la najbaraj distriktoj sen ajna speciala statuso.

La 26-an de aŭgusto 2008 per ukazo de prezidento Rusia Federacio oficiale agnoskis sendependiĝon de Sud-Osetio[1]. Rusio iĝis la unua ŝtato — membro de UN, kiu agnoskis Sud-Osetion kiel memstaran ŝtaton. Laŭ internacia juro la statuso de la respubliko estas kontestata, same kiel tiu de la Kosovo. Pro tio nur malmultaj ŝtatoj (Nikaragvo kaj kelkaj aliaj) aliĝis al la rusia decido aŭ subtenas ĝin oficiale. La 10-an de septembro 2009 venezuela prezidento Hugo Chavez proklamis agnoskon de Sud-Osetio dum sia oficiala vizito en Moskvon.

Jam de 1990-aj jaroj Sud-Osetio multe dependas de Rusio: nelaste pro tio, ke Kartvelio blokis liveron de natura gaso kaj elektro en la ribelan regionon. Interesojn de Sud-Osetio en Rusio lobias nord-osetiaj politikistoj, kiuj foje faris decidojn subtenajn al la suferinta regiono preter la centra registaro, interalie pri liverado de elektro kaj organizo de poŝta servo.

Historio de la konflikto[redakti | redakti fonton]

1989[redakti | redakti fonton]

Flago de Sud-Osetio kiel sendependa memdeklarita ŝtato

10-a de novembro 1989: parlamento ("soveto de popolaj deputitoj") de Sud-Osetia Aŭtonomia Provinco decidis altigi nivelon de aŭtonomio ĝis "Aŭtonomia Respubliko".

La Supera Soveto de la Kartvelia SSR konsideris tiun decidon kontraŭkonstitucia, post kio trupoj de kartveliaj naciistoj blokis Cĥinvalon. La blokado daŭris 4 monatojn, sed la armita kontraŭstaro tiam ne okazis.

1990[redakti | redakti fonton]

20-a de septembro 1990: Sud-Osetia parlamento proklamis suverenecon de Respubliko Sud-Osetio.

10-a de decembro 1990: la Supera Soveto de Kartvelia SSR decidis nuligi aŭtonomion de osetoj.

11-a de decembro 1990: en Cĥinvalo pereis tri personoj dum interetna konflikto.

1991[redakti | redakti fonton]

Nokte de la 5-a al la 6-a de januaro 1991 al Cĥinvalo venis nacia gvardio de Kartvelio. Post tri semajnoj kartveliaj trupoj devis forlasi la urbon, renkontinte kontraŭstaron de lokanoj.

Distriktoj de Sud-Osetio: 1. Dzaŭa, 2. Znaura, 3. Cĥinvala, 4. Leningora. La ruĝa makulo estas urbo Cĥinvalo. La griza teritorio estas Nord-Osetio

En la daŭro de la jaro 1991 okazis pliaj armitaj kontraŭstaroj. El Sud-Osetio al Nord-Osetio kaj aliaj rusiaj teritorioj ekfluis rifuĝintoj. Dekoj da osetaj vilaĝoj en kartvelia teritorio ekster Sud-Osetio estis bruligitaj de kartvelaj ekstremistoj, la loĝantoj (ĉ. 30 mil personoj) fuĝis.

1992[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1992 estis subskribita interkonsento inter Rusio kaj Kartvelio, post kiu la bataloj finiĝis. Situacion en la regiono kontrolas kvarflankaj pacgardaj trupoj de Kartvelio, Rusio, Nord-Osetio kaj Sud-Osetio. La konflikto restas grandparte politika, ĉar lokanoj (osetoj kaj kartveloj) jam dum jaroj bone kunlaboras, komercumas kune ktp.

Dum la armita konflikto pereis laŭ diversaj pritaksoj de 2 ĝis 4 mil personoj, inter ili multaj pacaj loĝantoj. Dekmiloj da homoj estis delokitaj (kartveloj de Cĥinvalo kaj osetoj de dekoj da osetaj vilaĝoj interne de Kartvelio). Malsimile al Abĥazio, kartveloj plu loĝis en teritorio de Sud-Osetio ĝis 2008: i. a. en multaj vilaĝoj norde de Cĥinvalo, laŭlonge de la vojo Cĥinvalo—Dzaŭ—Nord-Osetio (Transkaŭkaza magistralo). En 2008 sud-osetiaj kartveloj estis parte evakuitaj, aliaj fuĝis dum la konflikto, kelkaj, speciale en la orientaj distriktoj, daŭre loĝas tie.

2005[redakti | redakti fonton]

Fine de majo situacio ĉirkaŭ Sud-Osetio akriĝis post kiam en kartvela vilaĝo Tamaraŝeni norde de Cĥinval okazis interpafiĝo kun mortigitaj policanoj de ambaŭ flankoj. La kontraŭstarantoj akuzas pri la okazinto unu la alian.

2006[redakti | redakti fonton]

La 27-an de majo polico de Kartvelio ostaĝigis 42 loĝantojn en diversaj loĝlokoj de Suda Osetio, la ostaĝoj estis translokitaj al urbo Gori. Post pridemando preskaŭ ĉiuj ostaĝoj, etnaj osetoj, estis liberigitaj. Kelkaj el ili poste rakontis, ke demandintoj batis ilin.

En junio Rusio unuafoje dum la tuta historio de la konflikto klare vortigis sian subtenon de Sud-Osetio. Reprezentanto de la rusia ministerio pri eksteraj aferoj diris, ke „tuteco de Kartvelio gravas, sed ankaŭ gravas la rajto de Sud-Osetio je memdecido“.

Septembre de 2006 la interna situacio en Kartvelio akriĝas pro spiona skandalo kaj persekutoj kontraŭ opozicianoj. Tio influas ankaŭ la memdeklaritajn ŝtatojn Abĥazion kaj Sud-Osetion, kies loĝantoj pretigas sin al milito, kiu estas tre ebla, laŭ ilia takso. Militistaj preparoj de Kartvelio kredigas, ke la milito povas komenciĝi ajnmomente.

Oktobre en intervjuo al germana gazeto Vladimir Putin emfazis la tradicie fortikajn kaj amikajn rilatojn inter la kartvela kaj la rusia popoloj, li ankaŭ menciis la grandan kontribuon de kartveloj en disvolviĝo de Rusio. Parolante pri la problemoj de la kaŭkazia regiono, li klarigis: "La osetoj opinias, ke dufoje en la nova historio Osetio estis submetita al etna purigado. En la 1920-aj kaj fine de la 1980-aj jaroj. Ili nomas tion genocido flanke de Kartvelio. Jen tio estas la ĉefa problemo". Li ankaŭ komparis la disdividon de la oseta etno post la disfalo de Sovetunio kun disdivido de Germanio post la Dua mondmilito[2]. Putin eldiris sian pretecon helpi reunuigon de Kartvelio, tamen aldonis, ke politika procezo devas konsideri ankaŭ la deziron de la osetoj mem.

En osetaj retaj forumoj oni akceptis tiun komenton kun entuziasmo. "Finfine oni ekinteresiĝis pri la deziroj de la oseta popolo", - komentis Liza Valijeva, redaktoro de oseta portalo Ossetia.ru.

La 12-an de novembro 2006 okazis en Sud-Osetio jam la dua referendumo pri la statuso de la regiono. La unua okazis en januaro de la jaro 1992, kiam 98% de la loĝantoj voĉdonis por sendependeco de la memproklamita ŝtato.

Dum la nova referendumo voĉdonantoj respondis al la demando: "Ĉu vi konsentas, ke Respubliko Sud-Osetio konservu sian nunan statuson de sendependa ŝtato kaj estu agnoskita de la internacia medio?" La nuna registaro de la regiono celas agnoskon de sendependiĝo por posta reunuigo de la oseta popolo kadre de Rusia Federacio.

Samtempe kun la referendumo okazis prezidentaj elektoj inter kvar kandidatoj (Eduard Kokojti, Leonil Tibilov, Ilim Puĥajev kaj Oleg Gabodze).

Oficiala Tbiliso jam plurfoje anoncis, ke neniukaze agnoskos la rezultojn de la voĉdonoj.

En la supra ĉambro de rusia parlamento, Konsilio de Federacio, oni opinias, ke Rusio devas agnoski la rezultojn de la referendumo, - tion aŭdigis al ĵurnalisto de Interfaks prezidanto de komitato pri la aferoj de KSŜ Vadim Gustov[3].

Pri la ebleco agnoski sendependecon de Sud-Osetio diris ankaŭ la reprezentanto de venezuela parlamento, Luis Tascon, kiu estis inter la eksterlandaj kontrolantoj de la referendumo.

Milito en aŭgusto 2008[redakti | redakti fonton]

La 8-an de aŭgusto 2008 tuj post meznokto Kartvelio komencis atakon kontraŭ Sud-Osetio post kiam, laŭ la kartvelaj fontoj, pli frue interkonsentita militpaŭzo estis rompita. Kartvelaj trupoj, post intensa bombado, eniris la ĉefurbon Cĥinvalo. Multaj civiluloj estis mortigitaj en Cĥinvalo kaj aliaj osetaj loĝlokoj, 33358 rifuĝintoj venis en Nordan Osetion kaj ĉ. 3 mil en aliajn regionojn de suda Rusio.

Rusio reagis post kelkaj horoj per sendo de pli ol 100 tankoj kaj aviadiloj, kiuj jam la 8-an de aŭgusto regajnis la teritorion. Rusiaj aviadiloj ankaŭ atakis armeajn objektojn en Kartvelio, interalie milististajn flughavenojn, uzinon por riparado de militistaj aviadiloj, kelkajn militistajn bazojn; dum tiuj atakoj estis damaĝitaj ankaŭ civilaj objektoj kiel loĝdomoj en Gori[4].

La 22-an de aŭgusto, sekve de intertraktado inter Kartvelio kaj Rusio, komence kun perado de la franca prezidento Sarkozy, Rusio retiris siajn trupojn al Rusio kaj Sud-Osetio, postlasante armeajn kontingentojn en diversaj regionoj kiel observejoj kaj sekurecpostenoj.

La aŭgusta milito, laŭ pluraj opinioj, estis misprezentita en multaj landoj, interalie pro la fakto, ke ĝis la fino de la milito en Cĥinvalo laboris nur rusiaj kaj ukrainiaj ĵurnalistoj[5].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]