Finnoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Finnoj (finne suomalaiset, svede finnar) estas finn-ugra popolo en Finnlando kaj najbaraj landoj (Svedio, Rusio - aparte Ingrio kaj Karelio - kaj Norvegio). Finnoj loĝas ankaŭ en Usono, Kanado, Aŭstralio kaj aliaj landoj kiel elmigrintoj. (En la finna lingvo finnoj nomas sin suomalaiset kaj pro tio en Esperanto estas foje uzata la formo suomoj. Tiu uzo tamen estas relative malofta kaj finnaj esperantistoj mem kutime preferas nomi sin finnoj en Esperanto.) Finnoj parolas la finnan lingvon kaj ilia religio estas tradicie luterana.

En Esperanto tre kutima estas la uzo, kiun tamen iuj opinias evitinda, de la vorto "finno" por "finnlandano" (svede finländare, civitano aŭ loĝanto de Finnlando), sendepende de etno. Laŭ la nuna (sveda kaj finna) lingva kutimo de la lando mem, oni klare distingas inter la konceptoj "finnlandano", "finno" kaj "svedlingva finnlandano", kaj la svedlingvaj finnlandanoj ĝenerale rigardas sin kiel finnlandanoj sed ne kiel (etnaj) finnoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]