Samaĉablo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Samaĉablo (kartvele სამაჩაბლო) estas neoficiala kartvela nomo de la eksa Sud-Osetia aŭtonoma provinco, la nuna Sud-Osetio. La vorto ekuziĝis per iniciato de la unua prezidento de moderna Kartvelio Zviad Gamsaĥurdia.

La vorto formiĝis de la familinomo de kartvelaj princoj Maĉabeli, kiuj antaŭ la socialisma revolucio posedis grandajn terpecojn (ankaŭ kun etne oseta loĝantaro) en la regiono.

Ekde enposteniĝo de Miĥeil Saakaŝvili oficiala Tbiliso ne plu uzas la vorton, preferante pli neŭtralan Cĥinvala regiono.