Vladimir Putin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vladimir Putin
Persona informo
Владимир Владимирович Путин
Naskiĝo la  7-an de oktobro 1952(nun 1952-10-07) (71‑jara)
en Leningrado
Religio ortodokseco
Etno Rusoj vd
Lingvoj rusagermanaangla vd
Loĝloko Baskov Lane 12, Mansion of Louise von Taube • Akademika Zelinskogo Street • DresdenoSankt-PeterburgoSankt-PeterburgoMoskvo vd
Ŝtataneco RusioSovetunio vd
Alma mater FSB Academy • Faculty of Law, Saint Petersburg State University • Academy of Foreign Intelligence • School 193 • School 281 • Sankt-Peterburga Mina Universitato • Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato • St. Petersburg Institute of the FSB of Russia vd
Partio Unueca Rusio
Subskribo Vladimir Putin
Familio
Dinastio family of Vladimir Putin vd
Patro Vladimir Spiridonovich Putin vd
Patrino Maria Ivanovna Shelomova vd
Edz(in)o Ludmila Putina vd
Amkunulo Alina Kabaeva vd
Infanoj Katerina Tikhonova • Maria Vorontsova • Elizaveta Rozova vd
Parencoj Roman Putin • Igor Putin • Kirill Shamalov • Jorrit Faassen vd
Profesio
Alia nomo Платов • Platov • ߔߑߟߊߕߐߝ߭ vd
Okupo Politikisto
Laborkampo politiko • spionada taksado • militaj aferoj vd
Aktiva en MoskvoSankt-PeterburgoDresdeno vd
Aktiva dum 1975– vd
Verkado
Verkoj A Plea for Caution From Russia ❦
Russia at the Turn of the Millennium ❦
Russia Muscles Up — the Challenges We Must Rise to Face ❦
Russia: The Ethnicity Issue ❦
Economic Tasks ❦
Democracy and the Quality of Government ❦
Building Justice: A Social Policy for Russia ❦
Being Strong: National Security Guarantees for Russia ❦
Time to Trust Russia: A Common Front Against Terror ❦
We Share German Priorities vd
En TTT Oficiala retejo vd
2-a kaj 4-a Prezidento de Rusio
Dum 7-a de majo 2012
Antaŭulo Dmitrij Medvedev
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vladimir Vladimiroviĉ PUTIN (ruse Владимир Владимирович Путин), (naskiĝis en Leningrado (Sankt-Peterburgo) la 7-an de oktobro 1952) estas nuna Prezidanto de Rusio, elektita la 4-an de marto 2012. La prezidantan postenon li okupis en 20002008 (reelektita en 2004) kaj okupas ekde 20122018 ĝis nun. En 20082012 li estis ĉefministro de Rusio.

Skiza biografio

Putin en KGB uniformo
Putin flugas al Grozno en Ĉeĉenio pere de jeto Su-27 kiel ĉefo de la militeskadro, la 20an de marto 2000
Dmitrij Medvedev kaj Vladimir Putin interŝanĝas inter si la prezidentecon en Rusio jam de dudek jaroj.Ekz.: Majo 2008: Dmitrij Medvedev estis elektita prezidento post la fino de la dua prezidenteco de Vladimir Putin, kiu iĝis ĉefministro. Septembro de 2011: Dmitrij Medvedev proponis al Vladimir Putin kiel kandidato por la balotado de 2012, kio komencos periodon de ses jaroj kiel Prezidento de Rusio. Marto de 2012: Vladimir Putin estis reelektita Prezidento de Rusio la trian fojon kaj en la jaro 2018 Vladimir Putin estis reelektita Prezidento de Rusio la kvaran fojon
Vladimir Putin interparolas kun Dmitrij Medvedev pri la denova reciproka interŝanĝo inter si de la postenoj de la Prezidento de Rusio kaj de la Ĉefministro de Rusio (2008)
Vladimir Putin kaj Dmitrij Medvedev interparolas la denovan reciprokan interŝanĝon de la postenoj de la Prezidento de Rusio kaj de la Ĉefministro de Rusio
Fidel Castro kaj Vladimir Putin en Kubo (2000)

En 1975 Putin finis la juran fakultaton de Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato (tiam Leningrada) kaj ekservis en KGB, t.e. la rusa siglo de Комитет государственной безопасности (Komitet gosudarstvennoj bezopasnosti, Ŝtata Sekureca Komitato), la sekreta polico kaj spionagentejo en Sovetunio.

En la jaroj 19851990 li servis kiel kolonelo de KGB kaj li estis rezidento de tiuj rusiaj militaj sekur-servoj en Dresdeno en la Germana Demokratia Respubliko.

Ekde la jaro 1990 li laboris kiel helpanto de la universitatestro en Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato, zorgis pri internaciaj rilatoj de la universitato.

Ekde junio 1991 li iĝis ĉefo de la Komitato pri eksteraj rilatoj en urbestraro de Peterburgo. Al tiu posteno en 1994 aldoniĝis la posteno de la unua vic-ĉefo de la peterburga urbestraro.

Ekde aŭgusto 1996 Putin laboris en administracio de rusia prezidento (tiam prezidento estis Boris Jelcin).

Ekde marto 1997 li estis vic-ĉefo de la administracio, la estro de la Ĉefa Kontrola Komitato ĉe Prezidento de Rusia Federacio.

En junio 1998 li reiris al reformita KGB (kiu nomiĝis jam FSB) kaj, ekde marto 1999, li iĝis ankaŭ sekretario de la Sekurec-Komitato de Rusio.

Ekde aŭgusto 1999 Putin estis ĉefministro (ĉefo de la estraro) en Rusio.

La 31-a de decembro 1999 iĝis la unua tago, kiam Putin ekplenumis prezidentajn devojn. La 26-an de marto 2000 li estis per rekta voĉdono de civitanoj elektita por la posteno de la landa prezidento. La 14-an de marto 2004 li estis reelektita por la dua kvarjara periodo.

Vladimir Putin estas doktoro de sciencoj (en ekonomiko kaj juro). Li bone parolas la germanan kaj la anglan lingvojn.

Putin estis edziĝinta dum 30 jaroj (1983 - 2013). Lia edzino, Ludmila Putina, estas filologo. La familio havas du filinojn: Marija (naskita en 1985) kaj Jekaterina (1986).

Demandoj

Ĉiujare en la dua duonjaro Putin respondas al demandoj de rusianoj (kaj ne nur) en speciala programero de tutlanda ŝtata televido kaj radio.

La 27-an de septembro 2005 Vladimir Putin respondadis al demandoj dum speciala programero de ŝtata televido. Tiu interparolo iĝis la plej longa el ĉiuj ĉiujaraj: ĝi daŭris 2 horojn kaj 55 minutojn, dum kiuj s-ro Putin respondis al ĉirkaŭ 60 demandoj de rusiaj civitanoj kaj eksterlandanoj. Interalie, li klare diris, ke ne intencas elektiĝi por la tria periodo kaj ne planas iniciati pri ŝanĝoj en rusia Konstitucio. Inter aliaj problemoj, tuŝitaj dum la interparolo: akirebleco de loĝejoj, salajroj de instruistoj kaj aliaj "buĝetaj laborantoj", impostoj kaj aŭtomobila asekuro, rilatoj kun najbaraj ŝtatoj (i. a. plifaciligo de transiro de la limo kun Ukrainio kaj ruslingva instruado en Latvio), stato de armeo, junularaj naziismaj grupoj, reaktivigo de agrikulturo kaj tiel plu. Ĉiuj demandoj kaj respondoj estas publikigitaj en teksta formo, ankaŭ en Interreto ĉe speciala paĝaro Arkivigite je 2012-03-10 per la retarkivo Wayback Machine.

Simila publika respondo al demandoj de ĉiuj interesiĝantoj okazis en 2006. Arkivo de tiu intervjuo estas atingebla ĉe speciala subpaĝaro de Yandex.ru Arkivigite je 2006-10-05 per la retarkivo Wayback Machine.

La 3-an de decembro 2009 dum la gazetara konferenco responde al la demando pri la ebleco partopreni rusian prezidantan balotadon en 2012, li diris: "Mi pripensos".[1]

Kronologio[2]

  • 31a de decembro 1999: Boris Jelcin rezignis pri prezidanteco kaj Vladimir Putin estis nomumita provizora prezidento. Lia unua dekreto garantiis senpunecon por Jelcin kaj ties familio.
  • la 26-a de marto 2000: Putin venkis en balotado per 53% de voĉdonoj.
  • Majo 2000: Putin reorganizis la federan administron kaj centriigas ĝin.
  • Aŭgusto 2000: la atomsubmarŝipo Kursk vrakis ĉe la Barenca Maro kaj ties 118 ŝipanoj mortis.
  • la 23-a de oktobro 2002: grupo de 50 ĉeĉenoj prenis centojn de ostaĝoj en teatro Dubrovka en Moskvo, el kiuj ĉirkaŭ 150 mortis dum la liberiga operaco. Ĉiuj teroristoj estis mortigitaj kaj plialtiĝis la popularecon de Putin.
  • Oktobro 2003: Miĥail Ĥodorkovskij, riĉulego kaj posedanto de la naftentrepreno Jukos, estis enprizonita kaj kondamnita. Ĝi ricevos novajn kondamnojn ĝis 2017.
  • Marto 2004: Putin estis reelektita prezidento per 71 % de voĉdonadoj.
  • Septembro 2004: Dum ostaĝado ĉe lernejo en Beslano (Nord-Osetio) fare de teroristoj, Putin ordonis liberigan operacon. Entute pereis 334 homoj (el kiuj 186 infanoj).
  • 2006: Kontraŭantaj manifestacioj; partoprenis ekzemple la eksĉampiono pri ŝako: Garri Kasparov.
  • la 7-a de oktobro 2006: Estis murdita Anna Politkovskaja, kiu estis studante la agadon de la rusaj trupoj en Ĉeĉenio.
  • la 23-a de novembro 2006: Iama alta oficiro de KGB nome Aleksander Litvinenko mortis venenita el polonio en malsanulejo de Londono. Oni akuzis la ĉirkaŭon de Putin pri tio.
  • Decembro de 2007: La partio de Putin venkis en ĝenerala balotado per 64 % de voĉdonoj. Estis akuzoj pri balot-fraŭdo.
  • Majo 2008: Dmitrij Medvedev estis elektita prezidento post la fino de la dua prezidenteco de Putin, kiu iĝis ĉefministro.
  • Septembro de 2011: Dmitrij Medvedev proponis al Putin kiel kandidato por la balotado de 2012, kio komencos periodon de ses jaroj.
  • Marto de 2012: Putin estis reelektita prezidento de Rusio la trian fojon, nun per 60 % de voĉdonadoj. Sekvantoj celebras la venkon kaj kontraŭantoj manifestacias proteste pro balot-fraŭdo. Okazis centoj da arestoj.
  • la 14-an de marto 2020 Vladimir Putin oficiale akceptis konstituciajn ŝanĝojn kiuj permesos al li denove peti la prezidantecon en 2024.
  • la 1-an de julio 2020 La tutlanda referendumo aprobis la amendojn de la konstitucio, ebligantajn al Putin kandidatiĝi kiel prezidanto en 2024 kaj 2030.
  • la 24-an de februaro 2022 : Putin komencis invadan militon en Ukrainio samtempe kun publika alparolo kun ĉefa aserto "ne temas pri milito, sed pri speciala milita operacio por sennaziigi Ukrainion kaj ĉesigi genocidon". [3]

Verko

  • Pri la Historia Unueco de Rusoj kaj Ukrainoj, (ruse Об историческом единстве русских и украинцев; ukraine Про історичну єдність росіян та українців; angle On the Historical Unity of Russians and Ukrainians) estas eseo de Vladimir Putin, publikigita la 12-an de julio 2021 en la retejo de la rusia registaro.

Bibliografio

Kalle Kniivilä, Homoj de Putin, 2014, originale eldonita en Esperanto kaj tradukita en la lingvoj sveda ('Putins folk') kaj la finna ('Putinin väkeä').

Referencoj

  1. Путин подумает об участии в выборах-2012 ruse
  2. Putin vence en las urnas y toma la calle, El País, Madrido, la 5-a de marto 2012, paĝoj 4 kaj 5.
  3. https://www.bbc.co.uk/news/world-europe-60503037 Ukraine conflict: Russian forces attack from three sides

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Antaŭe:2-a Prezidanto de RusioPoste:
Boris Jelcin2000–2008Dmitrij Medvedev
Antaŭe:Ĉefministro de RusioPoste:
Viktor Zubkov2008–2012Viktor Zubkov (provizora)
Dmitrij Medvedev
Antaŭe:4-a Prezidanto de RusioPoste:
Dmitrij Medvedev2012–nuntitulo