Grozno
| Grozno | |
Blazono de la urbo![]() |
|
| Regiono: | Ĉeĉenio |
|---|---|
| Distrikto: | ĉefurbo de la respubliko |
| Fondita en: | 1818 |
| Urbo ekde: | 1870 |
| Latitudo: | 43° 20' n. |
| Longitudo: | 45° 38' or. |
| Loĝantaro, miloj: | 123,3 (2002) |
| Kodo laŭ OKATO: | 96401 |
| Telefona prefikso: | 8712 |
| Tempozono (de MSK): | 0 h. |
Grozno (alia esperantigo estas Groznij; ruse Грозный; ĉeĉene Соьлжа-ГIала) estas urbo en Norda Kaŭkazio, ĉefurbo de la Ĉeĉena Respubliko.
La urbo estas en valo de rivero Sunĵa (Сунжа) (kiu dedekstre enfluas en riveron Terek (Терек)).
Fondita en 1818 kiel rusa fortikaĵo, la urbo disfloris fine de la 19-a jarcento, kiam oni trovis en la regiono nafton. Al la loka nafto (hodiaŭ preskaŭ tute elĉerpita) en sovetia tempo oni aldonis ankaŭ la siberian, kiu estis prilaborata en naftouzinoj de Grozno.
En la urbo estas fervoja stacio.
Rezulte de la du "ĉeĉenaj militoj", miloj da groznanoj — kaj rusoj, kaj ĉeĉenoj — suferis aŭ mortis. La urbo dum tiuj du militoj estis multe damaĝita. Antaŭe ĝi famis per sia elstara moderna arkitekturo.
Dum lastaj jaroj okazas rekonstruo de la urbo. Ĉeĉenaj ribeluloj postulas ke la urbo estu nomita Ĝoĥar (Джохар) laŭ la nomo de Ĝoĥar Dudajev, kiu luktis por ĝia sendependeco
La 16-an de novembro el flughaveno de la urbo startis la unua post 15-jara interrompo internacia flugo. Pere de tiu 200 ĉeĉenaj pilgrimoj ekfaras haĝon en Medino.
Aliaj projektoj [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
Ilustrita eseo "Promenante laŭ Grozno"
Fotoj el postmilita Grozno fare de Time
Paĝaro de kazaĥia ĉeĉena diasporo pri Grozno
Priurba retejo (ruse)


