Oktobro
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 24 Sep. 2012.
10 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
| Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
| oktobro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
| oktobro | ||||||
| lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |
| 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 |
| 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 |
| 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 |
| 28 | 29 | 30 | 31 | |||
| aranĝo de 2013 tagoj |
||||||
Oktobro (latine: October) estas la deka monato de la Gregoria kalendaro. Ĝi enhavas 31 tagojn. Ĝia nomo devenas de la fakto, ke ĝi estis la oka monato de la romia kalendaro, dum marto estis la unua, antaŭ la aldono de januaro kaj februaro.
Oktobro estas monato de la aŭtuno en la Norda hemisfero kaj de la printempo en la Suda hemisfero. La signoj de la Zodiako en oktobro estas Pesilo kaj Skorpio.
Oktobro venas post septembro kaj antaŭ novembro.
Oktobro komenciĝas per la sama semajntago kiel januaro, krom en superjaro.

