Miĥail Lermontov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Miĥail Lermontov, rusa verkisto. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Lermontov.
Miĥail Lermontov
Miĥail Lermontov
La poeto de Kaŭkazo
Naskiĝo 15-an de oktobro 1814
en Moskvo
Morto 27-an de julio 1841
en Pjatigorsk
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Miĥail Jurijeviĉ LERMONTOV (cirile Михаил Юрьевич Лермонтов) (naskiĝis la 15-an de oktobro 1814, en Moskvo, kaj mortis la 27-an de julio 1841, en Pjatigorsk) estis grava rusa verkisto kaj poeto. Kelkfoje nomata "la poeto de Kaŭkazo", kun Aleksandr Puŝkin kaj Fjodor Tjutĉev li estas unu el la plej gravaj reprezentantoj de la romantikisma literaturo en Rusio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La nobelido alkreskis post la frua morto de sia patrino en 1817 ĉe sia avino sur bieno proksime de Penza. Ekde 1828 ĝis 1832 li studis ĉe la universitato de Moskvo. Poste li anis la kavalerilernejon en Sankt-Peterburgo kaj estis sendita en 1834 al la gvardia-husaroregimento en Carskoje Selo.

Reage al la poemo de Lermontov „La morto de la poeto“, dediĉita al la duelomorto de Puŝkino 1837, oni pune alilokis lin en regimenton en la Kaŭkazo staciitan, kiu estis metitaj en batalon kontraŭ la montaraj popoloj luktantaj por siaj sendependecoj. Surŝpure de la dragonoregimento el Niĵnij Novgorod li konatiĝis kun la tuta Kaŭkazo. En 1838 oni permesis al li la revenon al Sankt-Peterburgo. La partopreno je duelo kun la franco Ernest de Barante kaŭzis denove translokadon en la Kaŭkazon. Ĉi tie Lermontov mortis dum duelo kun Nikolaj Martinov en julio 1841.

monumento omaĝe al Lermontov en moskva Muzeon eksponejo

Esperantigitaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio de verkoj de M. J. Lermontov tradukitaj en esperanton - fonto: Kaŭkazaj Rakontoj, p. 69-70.

Prozaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fatalisto, el "Heroo de nia Epoko" (A. Filatov, "Rusaj Noveloj", eld. Muusses, Purmerend, 1937)
Princino Mary, el "Heroo de nia Epoko" (de Wahl, eld. Zamenhof, Varsovio, 1889) (2-a eld. Nürnberg, 1895)
Aŝik Kerib (Kuŝnir, eld. Nürnberg, 1895)
Kaŭkazaj rakontoj, el "Heroo de nia epoko" (1840) (tradukis D.Staritsky, Universala Esperanto-Asocio, Rotterdam, 1964)

Poemaroj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj Versaĵoj (Gusev, Bela Manto (Mirski), Lubjanovskij, Ĥoves. Kun antaŭparolo, Eld. Moskvo 1964)
Novaj versaĵoj (Bela Manto (Mirski), eld. Parizo 1912)

Versaĵoj[redakti | redakti fonton]

Al A.O.Smirnova (Seleznjov, "Český Esperantista" no. 7, 1904)
Al morto de Puŝkin (Seleznjov, "Český Esperantista" no. 6, 1904)
Amo de mortinto (Seleznjov, "Lingvo internacia" no. 2, 1902)
Anĝelo Vasilij Devjatnin, "La Esperantisto" no. 2, 1892)
La sama (Vasilij Devjatnin, Fundamenta Krestomatio p. 336, eld. 1903)
La sama (Vasilij Devjatnin], "Liro de Esperanto", Nürnberg, 1893)
Borodino, [1]
Ĉe pordo de la loko sankta (Sviridov, "Lingvo Internacia" no. 8, 1898)
La sama (Roman Frenkel, "Verdaj Fajreroj" p. 28 eld. 1908)
La sama (Kolmakova, "Poezia Kajero", Omsk, 1962)
Ĉu ci memoras en libero (S., "Revuo Internacia" no. 5, 1902)
Demono (Vasilij Devjatnin, aparta eldono, Vilno, 1894)
La sama (Vasilij Devjatnin, "Verkaro" libro 1-a, eld. Hachette, Parizo, 1906)
La sama (Kabanov, "Universo" II, 1912)
Disiĝis ni, (V. Jarmoloviĉ, "Juna Esperantisto" p. 6, Jan. 1912)
Enue, malĝoje (Zamjatin, "Ruslanda Esperantisto" no. 1, 1907)
La sama (B. Tornado, "Fajrero" n-ro 3, Moskvo, 1962)
Fantazio (Sokolov, "La E-isto" no. 9, 1892)
Ho ne, ne vin mi amas (B. Tornado, "Norda Prismo" p. 135, 1963)
La sama (Tornado, "Fajrero" n-ro 3, Moskvo, 1962)
Improviso (A. A., "Lingvo Internacia" no. 5, 1897)
Kano (Lojko V., "Rondiranto" no. 5-6, 1904)
Kazaka lulkanto (Ivan Lubjanovskij, "Suda Stelo" no. 4, p. 65, 1958)
La sama (A. Holzhaus, "North American Esperanto Review" nov-dec. p. 2, 1958)
La sama (F. V. Lorenz, "Diverskolora bukedeto", Rio de J., 1941)
Kial? (S., "Revuo Internacia", 5, 1902)
Kiel ĉiel' rigardo via (Fjodorov, "Muzika Kajero", 1910, Moskvo)
Kverka folio (Nippa, "Revuo Internacia no. 2, 1902)
Mi dankas (Sviridova, "Lingvo Internacia" no. 11, 1898)
La sama (Pikilhavskij, "Ondo de Esperanto" p. 89, Jun. 1915)
Mi eliras unu al vojeto (Janovski, "La E-isto" no. 2, 1893)
La sama (Levik, "Lingvo Internacia" no. 12, 1898)
La sama (Janovskij, "Fundamenta Krestomatio" p. 366, eld. 1903)
Mi eliras sola vojon mian [2]
Mortanta gladiatoro (Seleznjov, "L'Esperantiste" no. 5, 1902)
La sama (A. Zelenay, "Juna Esperantisto" p. 6, Jan. 1912)
La sama (Ŝtejnberg, "Paco" 1959, novembro)
La sama (Ŝtejnberg, "Fajrero" n-ro 3, Moskvo, 1962)
La morto de la poeto, [3]
Najado (V. Zamjatin, "Ondo de Esperanto" p. 197, Dec. 1913)
Nimfo (Fjodorov, "Muzika Kajero", 1910, Moskvo)
Nuboj (Seleznjov, "La E-isto" no. 8, 1893)
La sama (Sviridova, "Lingvo Internacia" no. 8, 1898)
La sama (Lojko V., "Lingvo Internacia" p. 489, 1909)
La sama (Lojko V., "Ruslanda E-isto" 1905 n-ro 5, p. 140)
La sama (B. Mirski, "Juna Esperantisto" p. 23, Feb. 1912)
La sama (Ivan Lubjanovski, "Suda Stelo" no. 1 p. 2, 1959)
La sama (Libjanovski, "Bulgara E-isto" 1958, n-ro 1-2, p. 10)
Ondoj kaj homoj (Goldberg, "Liro")
La sama (Lojko V., "Lingvo Internacia" p. 555, 1908)
La sama 'Lojko V., "Ruslanda E-isto", 1905, n-ro 5, p. 140)
Pentado (B. Tornado, "Norda Prismo" p. 142, 1963)
Poezio (Stojan, "Lingvo Internacia" no. 4, 1911)
Preĝo (Belmont, "Liro")
La sama (B. Giedra, "Violetoj", Kaunas, 1938)
La sama (F. V. Lorenz, "Diverskolora Bukedeto", Rio de J., 1941)
Profeto (Lojko I., "Liro")
La sama (Lojko I., "Fundamenta Krestomatio" p. 381, eld. 1903)
La sama (C. Rosen, "Esperanto" p. 83, 1933)
La sama (I. Ĥoves, "Norda Prismo" p. 171, 1957)
La sama (I. Lubjanovskij, "Suda Stelo" no. 4 p. 65, 1958)
La sama (Kalocsay, "Eterna Bukedo", Budapest, 1931)
Profeto [4]
Roko (Seleznjov, "Lingvo Internacia" no. 9, 1893)
La sama (Kogan, "Ondo de Esperanto" no. 5, 1911)
La sama (Kabanov, "Danubo" no. 5, 1911)
La sama (I. Olŝvanger, "Eterna sopiro" p. 22, eld. Societo Danubio, Wien, 1925)
Sonĝo (Lojko, "Ruslanda Esperantisto no. 8, 1905)
La sama (Frenkel, "Juna Esperantisto" p. 96, 1906)
La sama (Frenkel, "Verdaj Fajreroj" p. 29, eld. 1908)
La sama (Lojko V., "Lingvo Internacia" p. 251, 1909)
Spirita ŝipo (Koher, "La Esperantisto" no. 2, 1895)
La sama (Koher, "Fundamenta Krestomatio")
Ŝi kantas - sonoj fordegelas (Seleznjov, "Český Esperantista" no. 7, 1904)
Tamaro (B. Tornado, "Fajrero" n-ro 3, Moskvo, 1962)
Tiel adiaŭ (S. S., "Lingvo Internacia" no. 6-7, 1898)
Tri palmoj (Solovjev, "La E-isto" no. 6, 1893)
La sama (Nauman, "Liro")
La sama (Solovjev, "Fundamenta Krestomatio" p. 389, eld. 1903)
Velo (Sokolov, "La E-isto" no. 9, 1892)
La sama (Kofman, "Lingvo Internacia" no. 5, 1896)
La sama (Sokolov, "Fundamenta Krestomatio" p. 388, eld. 1903)
La sama (Sokolov, "Liro de Esperanto", Nürnberg, 1893)
La sama (K. Gusev, "Norda Prismo" p. 242, 1957)
La sama (Gusev, "Osnovy Esperanto", Moskvo, 1960, p. 8)
La sama ("Belga Esperantisto" no. 5 p. 82, 1960)
La sama (Tornado, "Fajrero" n-ro 3, Moskvo, 1962)
Velo [5]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Germanlingva vikipedio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]