Niĵnij Novgorod

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Niĵnij Novgorod
Blazono de la urbo
Blazono de Niĵnij Novgorod
Blazono de Niĵnij Novgorod
Regiono: Centro de Niĵnij-Novgoroda provinco
Distrikto:
Fondita en: 1221
Urbo ekde: 1221
Koordinatoj: 56°20′N 44°00′O / 56.333, 44Koordinatoj: 56°20′N 44°00′O / 56.333, 44
Loĝantaro, miloj: 941 en 1959; 1334,249 por la 1-a de julio 2003
Kodo laŭ OKATO:
Telefona prefikso: 831
Tempozono (de MSK): 0
Kremlo (antikva fortikaĵo) de Niĵnij Novgorod
Kremlo (antikva fortikaĵo) de Niĵnij Novgorod
Dosiero:Nizhny kremlin.jpg
Kremlo (antikva fortikaĵo) de Niĵnij Novgorod vintre
Ĉi tiu konstruaĵo antaŭe domis la Grandan Rusian Foiron.
Ĉi tiu konstruaĵo antaŭe domis la Grandan Rusian Foiron.

Niĵnij Novgorod (ruse Ни́жний Но́вгород), urbo en Rusio ĉe la enfluo de la rivero Oka al Volgo, centra urbo de Niĵnij-Novgoroda provinco.

La telefona kodo de urbo estas 831

La urbo estis fondita en 1221 fare de rusoj, de princo Jurij Vsevolodoviĉ , surloke de la setlaĵo de unu el mordovaj triboj. En la jaroj 1932-1991 la urbo havis la nomon Gorkij (Горький) omaĝe al Maksim Gorkij. La fervoja stacio ĝis nun nomiĝas tiel pro malfleksemo de fervojaj nomoj: do, oni vendos al vi bileton al Gorkij, se vi iros al Niĵnij Novgorod.

En la urbo estas fervoja stacio (ekde 1862, la unua linio estis al Moskvo), flughaveno kaj metroo (ekde 1985).

Areo de la urbo estas 41 mil hektaroj, (por la 1-a de julio 2003).

Estas granda aŭto- kaj maŝin-konstrua centro. (Gorjkovskij aŭtomobila uzino)

Teatroj: Opera-Baleta teatro, Pup-teatro, Komedia teatro, Drama teatro, Infana teatro Vera kaj aliaj.

Niĵnij Novgorod estas enigita de UNESCO en liston de 100 urboj de la mondo, kiuj estas ege kultur- kaj histori-valoraj

Enhavo

[redaktu] Geografio

La urbo situas ĉe la enfluo de la rivero Oka al Volgo.

Parto de la urbo, kiu situas ĉe la dekstra bordo de Oka, nomiĝas Supra partoSurmonta parto.

Parto de la urbo, kiu situas ĉe la maldekstra bordo de Oka, nomiĝas Suba parto.

Areo de la urbo estas 41 mil hektaroj.


[redaktu] Supra parto

Supra (aŭ Surmonta) parto de de la urbo Niĵnij Novgorod situas ĉe dekstra bordo de rivero Oka.

Supra parto de Niĵnij Novgorod estas ĉefe kultura kaj administra parto de la urbo. Ĝi enhavas 3 distriktojn:

  • Niĵegorodskij (Нижегородский)
  • Priokskij (Приокский)
  • Sovetskij (Советский)

[redaktu] Suba parto

Suba (aŭ Malantaŭrivera) parto de de la urbo Niĵnij Novgorod situas ĉe maldekstra bordo de rivero Oka.

Suba parto de Niĵnij Novgorod estas ĉefe industria parto de la urbo. Ĝi enhavas 5 distriktojn:

  • Avtozavodskij (Автозаводский)
  • Leninskij (Ленинский)
  • Kanavinskij (Канавинский)
  • Moskovskij (Московский)
  • Sormovskij (Сормовский)

[redaktu] Movade

Naskiĝurbo de Vladimir Varankin. En 1920 okazintus tie la 3-a Tutruslanda kongreso de esperantistoj, kiu fiaskis pro ĥaoso kaj malfacila ekonomia stato de la lando.

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al