Granda Malordo (Rusio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Falsdemetrio saltonta el fenestro dum la bojara ribelo. Pentraĵo de Karl Wenig (1879)

La Granda Malordo (ruse Великая смута) aŭ la Tempo de perturboj (ruse Смутное время) estas la interdinastia periodo en la Historio de Rusio, de la jaro 1587a (kiam estingiĝis la dinastio de Johano la Monsako) ĝis 1613a (kiam komenciĝis la regado de la Romanovoj). Ĝi inkluzivis la politike malstabilajn jarojn inter la morto de la lasta rusia caro de la dinastio Rjurik, Fjodor la 1-a Ivanoviĉ, en 1598, kaj la establiĝo de la dinastio de Romanovidoj en 1613. En 1601–1603, la Rusa carlando suferis je malsatego kiu mortigis proksimume trionon de la loĝantaro, pli-malpli du milionojn da homoj. Tiutempe Rusio estis okupita fare de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj de Pollando-Litovio en la pola-rusa milito 1609-1618, kaj suferis je civilaj ribeloj, uzurpistoj kaj trompistoj. Tiujn tradiciajn limdatojn difinis la malnova historiografio, flatante la rolon de la dinastio Romanovoj; alternativa, pli trafa difino komencas per la invado de la Unua Falsdemetrio (1604-10-13), kiam komenciĝis la civitana milito, kaj finas per la Deulina militpaŭzo (1618-12-18), kiam la pola interveno definitive fiaskis.

Antaŭhistorio[redakti | redakti fonton]

Minin alvokas la loĝantaron de Niĵnij Novgorod starigi volontulan armeon kontraŭ la armeo de Pollando-Litovio.

El la 5 filoj de Johano la Timinda post lia morto (1584) restis du:

  • la 27-jara Teodoro, mense debila;
  • la 17-monata bebo Demetrio.

Caro Teodoro (1557 / 1584 / 1598)[redakti | redakti fonton]

La rajtojn de Teodoro je la trono konfirmis la Tutlanda Asembleo. La landon regis speciala komitato da regantoj, kiu baldaŭ reduktiĝis al la sola «protektanto» Boriso Godunov' (Борисъ Годуновъ).

Carido Demetrio (1582 / 1591)[redakti | redakti fonton]

Je la sekva nokto post la morto de Johano la Timinda okazis ribelo en Moskvo favore al la malpli aĝa carido. La ribelo plene malsukcesis, kaj regantoj forsendis Demetrion kaj lian patrinon en lian posedaĵon, la Ugliĉan princujon.

La carido mortis je 1591-05-25, aĝante 8 jarojn. Objektive tiu morto 7 jarojn poste malfermis al la reganto Boriso Godunov' la vojon sur la tronon. Tial multaj historiistoj (ekde la samtempanoj de Boriso) lin kulpigis pri la murdo.

Tamen historie tio ne ŝajnas probabla. Teodoro estis nemaljuna, kaj principe povus havi filon (unu jaron pli malfrue, je 1592-05-19, al li naskiĝis filino Teodozia). Morale Boriso povus murdigi, sed se li planus murdon, li ĝin pli lerte aranĝus.

Boriso formis komisionon kiel eble plej aŭtoritatan, kiun estris lia plej grava oponanto Bazilo Ŝujskij (la onta caro). La komisiono konkludis, ke Demetrio, ludante per tranĉilo, sin morte vundis dum epilepsia atako.

Caro Boriso[redakti | redakti fonton]

Ekde la jaro 1585ª, do dum 13 el la 14 jaroj da carado de Teodoro, Rusion fakte regis lia bofrato Boriso Godunov', ricevinta senprecedencan titolon reganto (правитель).

Li regis prudente kaj lerte, kaj lasis la landon ripozi post la tumultoj kaj teruroj de la reĝimo de Johano la Timinda. La sukcesa milito kontraŭ Svedio ne rompis tiun ĝeneralan impreson (rezulte de tiu milito Rusio facile reakiris la eliron en la Baltan maron, perdotan dum la Granda Malordo; rezulto pri kiu Petro la Granda pene kaj sange militos 21 jarojn).

Je 1598-01-17 mortis caro Teodoro, kaj kun li estingiĝis la dinastio de Johano la Monsako (Иван Калита), reginta Moskvon dum 3 jarcentoj. Laŭ la dinastiaj konsideroj la laŭleĝa sukcedonto estus rurikido princo Bazilo Ŝujskij; sed tiuj konsideroj malmulte gravis en la tiama publika opinio de Moskvo. Pli gravis rilatoj al la mortinta caro, kaj tiajn havis lia bofrato Boriso Godunov', kaj liaj kuzoj Romanovoj.

Por sin surtronigi Boriso tre zorge plenumis ĉiujn konvenaĵojn. Dum kelkaj monatoj li lasis la bojarojn sin kvereli kaj montri sian malkapablon regi; poste li lasis la Tutlandan asembleon elekti lin caro estkiel elprovitan reganton kaj boparencon de Teodoro.

Tiuj proceduroj estis modelo por la postaj elektoj; interalie, la manifesto pri elekto de Miĥaelo Romanov estas evidenta (kaj mallerta) paŭsaĵo de la manifesto Borisa.

Sur la trono li provis daŭrigi la saman politikon, kaj la du unuaj jaroj de lia carado estis same prosperaj. Sed la jaro 1601ª alportis elementan katastrofon.

La granda malsato[redakti | redakti fonton]

Tiuepoke sur la tero estis «la malgranda glaciepoko», proksimume de la jaro 1550ª ĝis la 1850ª. La someroj estis pli mallongaj, la vintroj pli frostaj; sed la vera klimata katastrofo okazis en Rusio en la jaroj 1601ª–1603ª. Supozeble ĝin kaŭzis erupcio de la perua vulkano Vajnaputino (hispane Huaynaputina, de la keĉuaj wajna = juna kaj putina = vulkano) ekde 1600-02-12 — la plej forta erupcio en la Suda Ameriko el ĉiuj historie observitaj. Por la tuta Norda duonglobo la jaro 1601ª estis la plej malvarma el la ĉirkaŭaj 6 jarcentoj (pri la duonglobo suda datumoj mankas). En la centra Rusio la rikolton de la jaro 1601ª forlavis deksemajna pluvego, kiun jam je la Endormiĝo sekvis neĝo kaj frosto. Ankaŭ la du sekvaj jaroj estis senrikoltaj. Okazis granda malsato en la lando. Boriso entreprenis energiajn aranĝojn socipolitikajn. Vidvinoj kaj malriĉuloj ricevis monan subvencion. La ŝtataj grenejoj vendis la panon duonpreze. La ŝtato aranĝis transporton de greno el la rikoltohavaj regionoj (ekz-e tiu de Kursko) en Moskvon. Tiaj mezuroj povus helpi ĉe unujara misrikolto, sed ĉi tiu katastrofo daŭris 3 jarojn. Laŭ la opinio de la samtempanoj, dum la malsatego Rusio perdis trionon da sia loĝantaro. La rikolto de la jaro 1604ª finis la malsaton, tamen tio ne povis forviŝi la signon: la katastrofo kiel eble plej klare indikis, ke Dio malakceptas la novan dinastion. En Pollando aperis nekonato kiu sin prezentis carido Demetrio, mirinde saviĝinta de murda atenco. Jam je 1604-10-03 komenciĝis la unua Demetriado (1604–1606).

La premisoj de la krizo[redakti | redakti fonton]

Konfliktoj en la reganta elito[redakti | redakti fonton]

Johano la Timinda promociis la nobelaron en la reganta elito, kaj deŝovis la aristokrataron. Post la morto de Teodoro, Boriso (kiu estis «nova bojaro») alianciĝis kun alia malaristokrata klano, la Romanovoj — kaj kune ili retenis la akiritajn poziciojn de la nobelaro (nu, surtroniĝinte Boriso monaĥigis la ĉefon de la Romanovoj, kiu iĝis lia malamiko kaj poste, patriarko Filareto).

La bojaroj solidare kontraŭstaris la nobelojn — tamen inter si ili senĉese rivalis kaj kverelis (precipe post kiam malfortiĝis ilia komuna malamiko la nova nobelaro). Flegante tiajn kverelojn, Johano promociis inter la bojara ordumo la litvodevenan genton da gediminidoj kontraŭ la tradicia gento da rurikidoj (al kiu apartenis la reganta dinastio).

La gediminidoj konservis la rilatojn kun siaj pola-litvaj parencoj, kaj kiam komenciĝis la problemoj de la Borisa regado konsideris la eblon anstataŭigi lin per la pola reĝido Vladislavo (supozante ke la knabo pli facile ol adolto povus edukiĝi en la moroj kaj religio de la Moskva regno); sekrete ili faris koncernajn proponojn al la pola reĝo Sigismundo, la patro de Vladislavo — sed malsukcesis.

La kozakoj[redakti | redakti fonton]

Dum la granda malsato multaj homoj migris en la malpli katastrofajn regionojn, interalie en Sjeverion kaj najbarajn teritoriojn kozakajn.

Tiutempe la kozakoj estis speco de stepaj vikingoj, homoj fuĝintaj el la tradicia socio kaj vivantaj en «nenies lando». La plej fekundaj teroj de Ukrajnio estis sendefendaj kontraŭ la tataraj invadoj el la sudo. La kozakoj okupis tiun bufran zonon; ofte ili rezistadis la invadojn (kaj ricevadis helpon de la registaro por tio); sed iam ili mem aranĝis rabistajn invadojn kontraŭ siaj najbaroj — Krimeo, Pollando, Persio, eventuale ankaŭ Rusio.

Samkiel okazis pri vikingoj, la postaj epokoj prezentis romantikan bildon de la liberamaj kozakoj; en Ukrajnio la kozaka estraro formis lokan nobelaron anstataŭintan la tute poliĝintan nobelaron de la iama Kieva Regno; en la sudrusiaj regionoj la kozakoj el socia grupo transformiĝis en specifan etnon.

Tamen en la koncerna epoko la kozakaj bandoj estis kerno de la ribeloj kaj multe profitis el la landa malordo.

La polaj etnobeloj[redakti | redakti fonton]

La feŭdismaj socioj produktadis tro multe da nobelidoj, malriĉaj kavaliroj grandambiciaj kaj senrimedaj. En la 11ª jc papo Urbano la 2ª sukcesis direkti tiajn aventurulojn en la Krucmilitojn; en la koncerna periodo la polaj aventuruloj trovis similan arenon en la Demetriadoj. La etnobeloj kaj la kozakoj, sociaj antipoduloj, rolis tute simile en la Granda Malordo.

La Granda Malordo[redakti | redakti fonton]

Matene de la tago 1605-04-03 Boriso fartis bone; sed post la tagmanĝo li mortis en kelkaj horoj. Marĵereto sendetale diras, ke de apopleksio; la rusaj fontoj priskribas aliajn simptomojn, pli similajn al veneniĝo. Lia 16-jara filo Teodoro iĝis caro. Sed la subita morto de Boriso plifirmigis la opinion, ke Dio koleras kontraŭ la Godunovoj, kaj la cara armeo, militanta ĉe Kromo (Кромы) transiris al Falsdemetrio. La moskvanoj detronigis Teodoron, kaj je 1605-05-31 la bojaroj mortigis lin kaj lian patrinon.

La unua Falsdemetrio (1605–1606)[redakti | redakti fonton]

La registaro de Boriso kaj poste de Bazilo la 4ª deklaris ke li estis eksmonaĥo Gregorio Otrepjev; tion kredas pliparto da modernaj historiistoj; tamen pro liaj diversaj kapabloj, tute nekutimaj en tiama moskviano, tio ŝajnas same malprobabla, kiel la versio ke li estis la vera Demetrio.

La rusan li parolis kiel ruso, sed ne kiel moskvano; la ikonojn li honoris en maniero ŝoka por la moskvanoj (ĉu tio eblus por eksmonaĥo Gregorio?!); li facile komunikis en la pola, iomete scipovis Latinon (kvankam skribis «inperator»), lerte pafis, rajdis, dancis kaj skermis.

Ee post sia eniro en Moskvon Falsdemetrio neniom bezonis la polan helpon: li estis populara kaj lia potenco estis senkontesta. Sed li ne rompis kun la poloj kaj kun la papo, ĉar li havis pli grandajn ambiciojn: li volis esti pli ol caro de Moskvio.

Demetrion ŝatis ne nur moskvanoj, sed ankaŭ poloj, kaj iuj el ili faris projekton pri rusa-pola unio en la persono de Demetrio, anstataŭ la nepopulara Sigismundo la 3ª — interalie dum la ribelo de Zebĵidofski (rokosz Zebrzydowskiego, 1606–1607).

Ĝis sia morto Falsdemetrio restis populara en la popolo, kiu pardonis al li liajn okcidentajn veston kaj manierojn, eĉ malgraŭ la malamo kontraŭ lia pola sekvantaro. Karakterize, por penetri Kremlon la anoj de la bojara konspiro ĵetis la krion ke la poloj mortigas la bojarojn (kio malmulte impresis la popolon) kaj volas murdi la caron.

Bazilo la 4ª (1547 aŭ 1552 / 1606–1610 / 1612)[redakti | redakti fonton]

La bojaran konspiron aranĝis Bazilo Ŝujskij (Васи́лій Іѡа́нновичъ Шу́йскій), kaj li iĝis la sekva caro. Lia eminenta deveno ebligis al li suriri la tronon, sed tie li montris sin la plej mizera el la moskvaj regnestroj; eĉ la debilmensa Teodoro aspektis pli dece, danke al la prizorgo de Boriso.

La kadavron de Falsdemetrio la ribeluloj kripligis kaj, metinte sur lian vizaĝon bufonan maskon, prezentis al la publika moko. Rezulte homoj deklaris, ke ili ne rekonas en la kadavro Demetrion, kaj formiĝis la onidiro, ke li ankoraŭfoje saviĝis. La manifesto de Bazilo, evidente mensoga pri la cirkonstancoj, ankoraŭ pli pridubigis la ĉeffakton.

Falsdemetrio promesis multe kaj al ĉiuj; nun ĉiuj vidis en la bojara konspiro finon de siaj esperoj. Eĉ inter si la bojaroj rivalis kaj kverelis. La tuta lando ribeliĝis kontraŭ la bojara caro, kaj dum la 4 jaroj da sia regado Bazilo regis malmulte pli ol sian ĉefurbon.

La dua Falsdemetrio (1607 / 1610)[redakti | redakti fonton]

En la Moskva Regno ribelo sekvis ribelon, ĉiu atendis venon de mirakle saviĝinta Demetrio — sed Demetrio forestis. Intertempe en Pollando la ribelo de Zebĵidofski malvenkis, kaj la polaj etnobeloj serĉis novan okupon. Ili do trovis duan Falsdemetrion por la dua Demetriado (1607–1608).

En julio de la jaro 1608ª la trupo de la dua Falsdemetrio sin lokis en la apudmoskva urbeto Tuŝino (Тушино), kiu iĝis alternativa ĉefurbo; sekve de tio la kontraŭuloj nomis la duan Falsdemetrion la Tuŝina Latrono (Тушинский вор), kaj la moknomo algluiĝis al li en la historio.

Nemalmulte da rusaj moŝtuloj, kaptite aŭ libervole, aperas ĉe la kortego en Tuŝino; inter ili Teodoro Romanov, monaĥigita de Godunov' sub la nomo Filareto, akceptis de la Latrono la oficon de patriarko (paralele kun la moskva patriarko Hermogeno).

Sigismundo la 3ª Vaza[redakti | redakti fonton]

La Demetriadoj estis privata entrepreno de individuaj polaj nobeloj. Tamen en septembro de la jaro 1609ª la pola reĝo Sigismundo komencas sian militon. Rezultis duobla pola invado: la privata pola-kozaka Demetriado en Tuŝino, kaj la reĝa sieĝo de Smolensko. La reĝo postulis, ke la tuŝinanoj aliĝu al lia milito; tiuj postulis kompenson por salajro promesita por partopreno en la Demetriado, kaj la unuiĝo fiaskis.

La pozicio de la Latrono iĝis neeltenebla, kaj je 1610-01-05 li fuĝis el Tuŝino en Kalugon (Калуга, alia urbo apudmoskva); la kozakoj lin sekvis, la bojaroj restis kun la poloj, kaj estrate de «patriarko» Filareto (Romanov) ili revenis al la ideo inviti reĝidon Vladislavon cari en Moskvo. Ĉe Smolensko Sigismundo akceptis iliajn sufiĉe liberalajn kondiĉojn por sia filo Vladislavo.

La Sepbojara regado[redakti | redakti fonton]

Bazilo provis helpi Smolenskon, tamen la de li senditan trupon disbatis la pola militestro Ĵulkefski (Żółkiewski), kiu kun negranda taĉmento venis apud Moskvon. Samtempe en Moskvo popola ribelo detronigis Bazilon (1610-07-29), kiun la ribeluloj perforte monaĥigis; la bojara partio formis provizoran Sepbojaran regadon (Семибоярщина), dum la popola partio de Zaĥaro Lapunov (Ляпуновъ) preparis eniron en Moskvon por la dua Falsdemetrio kaj liaj kozakoj.

Timante la kozakojn, la Sepbojara komitato transdonis la urbon al Ĵulkefski, kondiĉe ke tiu ĝin defendos kontraŭ la Latrono.

Ĵulkefski tre lerte kondukis la interparolojn surbaze de la kondiĉoj por elekto de reĝido Vladislavo ellaboritaj de la Tuŝinaj bojaroj kaj aprobitaj de Sigismundo. La moskvaj bojaroj faris nur kelkajn malliberalajn ŝanĝetojn; ili kunvenigis kelkajn troveblajn en Moskvo deputitojn de la Tutlanda Asembleo, kiuj do aprobis la elekton; Filareto, kiu reprenis sian antaŭan rangon de metropolito, kun kelkaj bojaroj iris al la sieĝata Smolensko por prezenti al Sigismundo la diplomon pri elekto de Vladislavo. Multaj urboj ĵuris fidelon al la caro Vladislavo Sigismudido (Владиславъ Жигимонтовичъ).

Kaj en Moskvo, kaj poste, Ĵulkefski sin montris homo tre simpatia kaj taktoplena. Eĉ kun la maljuna patriarko Hermogeno, ortodoksa fundamentisto, restaĵo el la epoko de Johano la Timinda, li sukcesis amikiĝi kaj atingi reciprokan respekton. Ŝajnis ke sian nekredeble malfacilan mision li kondukis al feliĉa fino — sed lia tuta konstruaĵo estis bazita sur trompo. Meze de la intertraktado pri la kondiĉoj, dum kunsido de la Tutlanda Asembleo, li ricevis novan instrukcion de sia reĝo. Sigismundo ŝanĝis sian decidon, li rifuzis sendi la reĝidon, li decidis simple aneksi Rusion kaj regi ĝin ne kiel prizorganto de sia filo la elektita caro, sed kiel konkerinto.

Ĵulkefski klare vidis nerealigeblon de tiu freneza plano, kaj silente ignoris la instrukcion; supozeble li esperis, ke la plenumitaj faktoj devigos la kontraktantojn respekti la realon.

Sekve de tio Sigismundo baldaŭ revokis Ĵulkefskion. La moskvanoj sincere bedaŭris tion. Sigismundo akceptis la hetmanon kolere, li malŝate forĵetis la prezentitan de tiu kontrakton, kaj diris: «Mi ne lasos mian filon esti moskva caro».

Sigismundo postulis senkondiĉan obeon de Filareto kaj aliaj moskvaj senditoj; tiuj rifuzis, kaj li arestis ilin kiel ribelulojn.

La novaj estroj de la pola garnizono en Moskvo estis pli obeemaj ol Ĵulkefski, kaj adoptis la konduton de konkerintoj; tio nature sekvigis ribelon; la pola garnizono incendiis la lignan urbegon, kaj profitante la konfuzon, kune kun la bojaroj sin ŝlosis en la moskvaj fortikaĵoj. Ŝlosite kun la poloj, patriarko Hermogeno tamen diskonigis al la regnanoj, ke li liberigas ilin je la ĵuro al Vladislavo.

La milito daŭris, sed Sigismundo restis implikita ĉe Smolensko, kaj neniam sukcesis malbloki la moskvan garnizonon.

La volontulaj armeoj[redakti | redakti fonton]

Kosmo Minido (dekstre) kaj Demetrio Poĵarskij. Pentraĵo de Miĥaelo Scotti (1870)

Intertempe je 1610-12-21 la duan Falsdemetrion mortigis lia tatara gvardiano (estis privata venĝo); tiu hazarda incidento iel resobrigis la socion, kiu ne plu cedis al la ĉarmo de la nomo (la tria Falsdemetrio estis tute malgrava epizodo). La civitanoj komencis ariĝi en volontulajn armeojn (ополчения) por rezisti la prirabon fare la kozakoj, poloj, dungosoldatoj, svedoj, krimeanoj; por kunvenigi vere reprezentan Tutlandan Asembleon kaj elekti novan caron.

Decidan rolon ludis la Dua volontula popolarmeo, organizita de Niĵegoroda negocisto Kosmo Minido (Кузьма Мининъ, poste Козьма Миничъ) kaj princo Demetrio Poĵarskij (Пожарский). La iniciato estis de Kosmo, ankaŭ la invito de la princo estis lia ideo; Poĵarskij lasis sin persvadi, kondiĉe ke la organizajn kaj la financajn aferojn prizorgos Kosmo Minido, kiu ricevis mirindan titolon «De la tuta lando elektita homo» ( Выборный всею землёю человек). La kunlaboro de la du homoj, tiom malegalaj ordume, estis tre ŝoka por la aristokratoj, tamen tre sukcesa.

La plej grava batalo okazis je la 1ª kaj 2ª de septembro de la jaro 1612ª, kontraŭ la trupoj de hetmano Ĥodkeviĉ (Jan Chodkiewicz), kiun Sigismundo estis sendinta por malbloki la polan garnizonon, kaj kiun la hetmano malgajnis. Perdinte la esperon ricevi helpon, la garnizono kapitulacis du monatojn pli malfrue, do post 19-monata sieĝo.

Konkludo[redakti | redakti fonton]

La Grandan Malordon kaŭzis koincido de pluraj katastrofoj, eksteraj kaj internaj: la estingiĝo de la dinastio; la klimata katastrofo; la malstabilo kaŭzita de la reformoj kaj teroro de Johano la Timinda; sed precipe la egoismaj kvereloj en la reganta elito.

La lando estis grave vundita: eĉ 50 jarojn poste pluraj okcidentaj regionoj nombris nur duonon de sia antaŭ loĝantaro kaj ankoraŭ malpli grandan onon da plugita kamparo. La Moskva regno perdis plurajn gravajn teritoriojn okcidente, inter ili la eliron al la Balta maro.

Fine de la Granda Malordo la lando faris la saman elekton, kiel ĉe ties komenco: ĝi elektis same malaristokratan caron kiel Boriso, Miĥaelon Romanovon. La Romanovoj apartenis al la sama ŝtupo de la orduma hierarkio, la sola diferenco estis, ke ili estis malpli kapablaj intelekte. La terura krizo havis nenian rezulton — krom eble tiun, ke la bojaroj definitive perdis sian antaŭan rolon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]