Falsa Demetrio la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pseŭda Demetrio
Eksa monako Grigorij Otrepjev - "imperiestro" de Ruslando

Falsa Demetrio la 1-a (ruse Лжедмитрий I) konata ankaŭ kiel Lĵedmitrij (Falsa Dmitrij) la 1-aDmitrij Samozvanec (Pseŭda Demetrio) estis caro de Rusio ekde la 21-a de junio 1605 ĝis la 17-a de majo 1606, kiu reĝis sub nomo Dmitrij Ivanoviĉ (ruse Дмитрий Иванович) el Rjurik dinastio .

Origino[redakti | redakti fonton]

Ĉi-persono estas unu el plej misteraj en historio de Rusio, kvankam originon kaj biografion de Falsa Demetrio la 1-a provis versimile malkovri multaj sciencistoj. Tamen ĉiuj fontoj kaj analoj ne estas tute objektivaj, ĉar kronikistoj ĉefe ne havis propran vidpunkton kaj nur plenumis volon de siaj mastroj kaj enskribis ofte malkorektan informon.

preĝejo "Sur sango" en Ugliĉo situanta sur loko de pereo de carido Demetrio

Tial origino de Falsa Demetrio la 1-a estas malklara ĝis nun. Laŭ oficiala versio li estis juna monako de moskva Ĉudov monakejo, kiu nomiĝis Grigorij Otrepjev. Li elmigris al Pollando, kie prezentis sin kiel saviĝinta carido Dmitrij, lasta filo de caro Ivano la Terura. Kvazaŭ mortigo de vera naŭjara carido Demetrio en Ugliĉo la 15-an de majo 1591 ne okazis kaj pereis lia sozio.

Kiel pruvo li demonstris la oran, surkorpan krucon apartenintan al la carido. Ankaŭ oni povis vidi kelkajn denaskajn antaŭsignojn de la junulo: survangan verukon, nevuson sur la mano kaj malsaman longecon de ambaŭ brakoj.

Poloj (reale poloj kaj litovoj, ĉar tiam ekzistis Respubliko de Ambaŭ Nacioj) akceptis tian identecon kaj promesis lin surtronigi kun plenumo de kelkaj kondiĉoj, inkluzive katolikigon de la rusia loĝantaro.

Ekde la 19-a jarcento ekzistas alia versio de origino de Falsa Demetrio la 1-a, kiu havas multajn adeptojn. Laŭ ĝi la knabo reale ne peris en Ugliĉo kaj sukcesis saviĝi dank’ al Dio. Ja lia patrino, Marta ekvidinte lin post dek du jaroj tuj rekonis lin kiel propra filo. Tamen iuj sciencistoj dubas kaj asertas, ke ŝi faris tion laŭ sugestoj de tiama potenco.

Ĉiuokaze ĉi-persono estis laŭleĝa caro de Ruslando.

Vivo en Pollando[redakti | redakti fonton]

Demetrio ĵuras al pola reĝo Sigismondo III Vasa

Ekde 1603 en Pollando disvastiĝis onidiroj pri reapero de rusa carido Demetrio kai baldaŭ ili atingis Rusion. Ĝin tiam regis Boriso Godunov, kiun multaj oponantoj akuzis je mortigo de lasta filo de Ivano la Terura.

Fine de 1603 Demetrio konatiĝis kun princo Jurij Mniŝek (pole Jerzy Mniszech) kaj lia filino Marina.

Iom poste tiama reĝo de Pollando Sigismondo la 3-a Vasa (pole Zygmunt III Waza) en Krakovo akceptis Demetrion kiel heredinto de la rusia trono kaj donis grandan monan kontribuon por lia surtronigo. Ankaŭ li kolektis milittrupon por ataki Rusion.

Rekompence Demetrio propmesis redoni al Pollando parton de la rusia teritorio, efektivigi penetron de katolikismo en sian patrujon kaj subskribi eternan packontrakton kun Pollando. Samtempe Demetrio mem kaŝe iĝis katoliko.

Invado en Rusion[redakti | redakti fonton]

Oktobre de 1604 armeo de Falsa Demetrio invadis en Rusion kaj ofte sukcesis. Tamen januare de 1605 ĝi fiaskis kaj estis devigita iom retiriĝi.

Post subita morto de Boriso Godunov okazinta la 13-an de aprilo 1605 (laŭ unu el konataj kialoj, li veneniĝis, ĉar ne sukcesis saviĝi de permanenta turmenta penso pri mortigo de la carido) junie aperis ribelo kaj la ŝtata renverso.

Murdigo de caro Teodoro la 2-a kaj lia patrino Maria (pentraĵo de 1862)

Post longa rezisto kaj batalo deksesjara caro Teodoro la 2-a kaj lia patrino estis mortigitaj per strangolo la 11-an de junio 1605.

Ricevinte apogon kaj konfirmon de nobelaro, klerikaro kaj plebo Falsa Demetrio venis Moskvon kaj la caran rezidejon en Kremlo.

Reĝado[redakti | redakti fonton]

La 18-an de julio 1605 сarino Marta konfirmis lin kiel ŝia propra, vera filo Demetrio. La 30-an de julio li estis kronita kiel caro Dmitrij Ivanoviĉ. La unuaj agoj de la nova caro estis multaj favoroj kaj disdono de diversaj donacoj.

Laŭ liaj ukazoj oni revenigis kelkajn bojarojn kaj princojn, kiuj estis ekzilitaj dum reĝado de Boriso Godunov, kaj redonis ties bienojn. Krome Teodoro (Filareto) Romanov de tiam titoliĝis kiel mitropolito de Rostovo (li estis patro de Miĥaelo estonta caro).

Modernaj historiistoj rigardas reĝadon de Falsa Demetrio la 1-a kiel novmaniera, neordinara, ĉar li provis "eŭropigi" la ŝtaton. Estas rimarkinda lia titolo "imperiestro", kiun li subskribis erare "in perator".

Dum sia reĝado la caro ofte partoprenis kunsidojn de bojara Dumao (ĝiajn membrojn li titolis "senatanoj"), volonte akceptis petojn kaj apelaciojn de civitanoj, promenis tra Moskvo, kie konversaciis kun metiistoj, komercistoj kaj plebo. Li penis alianciĝi kun Roma Papo kaj pollanda reĝo, sed fiaskis.

Edziĝo al Marina Mniŝek[redakti | redakti fonton]

Marina Mniŝek

Marina Mniŝek (pole Maryna aŭ Marianna Mniszech, ĉ. 1588 - 1614) estis filino de pola princo Jerzy Mniszech. Ŝin amis Falsa Demetrio ekde 1603 kaj esperis edziĝi, malgraŭ tio, ke ŝi estis vera katolikino kaj ne volis esti ortodoksa kristanino.

La 24-an de aprilo 1606 ŝi mem kaj ŝia multenombra sekvantaro venis Moskvon, kie la caro eldonis grandan monon al ili.

La 8-an de majo okazis kronado de la nova carino, kiu ne rifuzis sian katolikecon, geedziĝo kun amasaj ĉeestantoj kaj abunda festeno. Dum kelkaj tagoj ebriaj poloj agadis ne kiel gastoj, sed kiel veraj invadintoj, ĉar ili ofendis eĉ rabis burĝojn, perfortis virinojn ktp.

Popola indigno kaj ribelo[redakti | redakti fonton]

Tiuj ĉi negativaj eventoj provokis la popolan indignon, kiun krome okazigis vasta malkontento pri nekutimaj manieroj de la caro, kiu razis sian barbon, vestiĝis laŭ pola modo, ne plenumis necesan ortodoksan ritaron. Opozicio, kiun ĝvidis princo Vasilij (Bazilo) Ŝujskij, baldaŭ kolektis armeon kaj atakis Kremlon.

Komploton kontraŭ Falsa Demetrio la 1-a krome provokis mortigo de caro Teodoro la 2-a kaj lia patrino Maria Godunova. Malfeliĉa stato de lia fratino Ksenia, kiu perforte iĝis odalisko de Demetrio, same estis kaŭzo de indigno kaj ribelo.

Fino de la regado kaj terura pereo[redakti | redakti fonton]

Lastaj minutoj de Falsa Demetrio la 1-a

Demetrio estis ŝatata, sed regatoj lin ne komprenis, ĉar li ne praktikis lokajn kutimojn: ne havis barbon, ne fastis, ne dormis post matenmanĝoj. Ĉirkaŭ li ĉiam estis multaj eksterlandanoj, ĉefe poloj. Pluraj fiagoj rilate al nobelaro baldaŭ kaŭzis ribelon.

Ekvidinte la atakintan milittrupon Falsa Demetrio la 1-a provis saviĝi kaj elsaltis el fenestro. Tamen li malsukcesis, elartikigis kruron kaj falis senmoviĝante. Laŭ unu versio lin oni dishakigis, laŭ la alia li estis pafmortigita. Onidire la kadavron oni post kelka tempo elterigis kaj masakris. Kune kun li pereis perfidulo Basmanov.

Poste lian kadavron oni forbruligis, la cindron miksis kun pulvo kaj elpafis el kanono enokcidenten, kvazaŭ en flankon de Pollando, de kie li venis.

Krom la caro, oni mortigis 5 mil polojn, ĉefe korteganojn de Demetrio kaj nobelojn.

Sorto de lia edzino Marina[redakti | redakti fonton]

Marina feliĉe saviĝis en turmento kaj provis reveni en sian patrujon. Tamen ŝi trafis poste kampadejon de alia aventuraĉulo – Falsa Demetrio la 2-a kaj edziniĝis al li. En li ŝi kvazaŭ ekkonis sian realan edzon Falsan Demetrion la 1-an, kiu laŭ ŝia supozo ankaŭ saviĝis dum ribelo.

Marina kaj ŝia patro en ekzilo

Post oftaj kaj longaj bataloj la 12-an de decembro 1610 Falsan Demetrion la 2-an oni mortigis kaj lia armeo baldaŭ fiaskis.

Januare de 1611 ŝi naskis filon, kiun ŝi kaj ŝiaj adeptoj nomis carido Ivano Dmitrieviĉ. Finfine restintaj militistoj rezistis en Astraĥana Kremlo, sed fiaskis kaj kapitulacis. Carino de Rusio Marina kaj ŝia trijara filo Ivano estis veturigitaj al Moskvo.

La malfeliĉa knabo estis pendumita kaj lia patrino estis ekzilita al urbo Kolomno, kie ŝi baldaŭ mortis en la loka fortreso.

Grigorij Otrepjev kaj Marina Mniŝek en belarto[redakti | redakti fonton]

Dramojn pri Falsa Demetrio la 1-a kaj Marina Mniŝek verkis Schiller, Sumarokov, Puŝkin, Ĥomjakov. Operojn pri ili komponis Musorgskij kaj Dvořák. Siajn verkojn al ili dediĉis Rainer Maria Rilke, Harold Lamb kaj ceteraj verkistoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe: Caro de la tuta Rusio Poste: Herb Moskovia-1 (Alex K).svg
Teodoro la 2-a Godunov 1605-1606 Bazilo la 4-a Ŝujskij