Moskva Kremlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kremlo)
Saltu al: navigado, serĉo
Monda heredaĵo de UNESKO
Kremlo (Moskvo)
DEC
Kremlo
Kremlo
Kremlo sur la mapo de Moskvo

La vorto „kremlo“ (kun minusklo „k“) markas en malnova Rusio urban burgonfortikaĵon. Tial ekzistis centoj da kremloj. En la jaro 1547, en sia deksesjaraĝo, surtroniĝis en Moskvo sur rusan tronon caro Ivano la 4-a. Kronado okazis en tiea fortikaĵo, kiun la caro iom post iom pliriĉigis je pluaj preĝejoj kaj palacoj kaj karekterize li tiel plifortigis ties fortikaĵon. Tiu ĉi la plej signifa rusa Kremlo havas jam majusklon „K“.

Caro Ivano famiĝis kiel kapabla reganto, kiu disvastigis kaj firmigis la rusan imperion, samtempe kiel konfliktoplena viro, senkompata al siaj kontraŭuloj kaj al sia ĉirkaŭaĵo. Malgraŭ ke li trifoje edziĝis kaj li havis eĉ pluajn (de eklezio nebenitaj) ligojn, li ne nur ne trovis familian feliĉon, sed lia abrupta karaktero kaŭzis en la jaro 1581 tragedion, kiam kverelante li morte vundis sian filon. Caro Ivano estas en Eŭropo konata kun kromnomo „La Terura“, kion li kaŭzis pro sia tiranismo. En ties fino li mem, sub premo de konscienco li kunkalkulis siajn viktimojn kaj li ĝiskalkulis ĝis sumo tri cent. Sed al tiamaj rusaj interrilatoj tiu ĉi numero ne signifas tiel multon, la longa regado de caro Ivano estas de rusoj taksita kiel sukcesa, precipe kompare kun ĥaosoj sekvantaj post morto de la caro.

Kremlo en Moskvo[redakti | redakti fonton]

La Moskva Kremlo, vidata de trans rivero Moskva.

Kremlo en Moskvo en la paso de jarcentoj evoluis al impoza fortikaĵ-areo. Ĝiaj eksteraj muroj el bakitaj brikoj estas 5 ĝis 17 m altaj, longaj pli ol du kilometroj kaj plifortikigitaj per dudek turoj. Interne troviĝas la plej signifaj rusaj preĝejoj, ekz. „Uspenskij sobor“ el la 15-a jarcento, en kiu estis kronitaj rusaj caroj, „Blagoveŝĉenskij sobor“ kun orizitaj kupoloj kaj „Arĥangelskij sobor“ kun kriptoj de caroj. Krom tiuj (kaj pluaj) preĝejoj estas en Kremlo ankaŭ signifaj palacoj, ekz. „Bolŝij Kremlovskij Dvorec“, finita en la jaro 1849 kaj „Terjemskij Dvorec“ kun privataj ĉambroj de caroj. En kelkaj palacoj estas ekspoziciataj artaj trezoroj de la rusa imperio, amasigita en la paso de la tutaj jarcentoj.

Ĉefan enirejon en Kremlon gardas „Spaskaja baŝnja“ (Turo de Savanto), alta 81 m, finita ĉirkaŭ la jaro 1600. Kontraŭe situas la konata Ruĝa Placo, la loko de solenaj armeaj defiloj. Sur ties fino staras belega templo de Vasilij Feliĉega, finita en la jaro 1559, la brila arkitektona memorigaĵo kaj unu el la plej konataj simboloj de la tuta Rusio.

Aliaj gravaj vidindaĵoj:

Kremlomuro[redakti | redakti fonton]

Nekropolo ĉe kaj en la Moskva Kremlomuro

Ĉe la Kremlomuro flanke de la Ruĝa Placo troviĝas nekropolo (honora tombejo) kun la tomboj de Josif Stalin kaj Leonid Breĵnev kaj aliaj. En la muro mem troviĝas la urnoj de - interalie - :

Monda Heredaĵo[redakti | redakti fonton]

En 1999 UNESKO distingis la Kremlo-ensemblon kaj la Ruĝan Placon kiel Monda Kulturheredaĵo.

La Moskva Kremlo en Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el suda kaj centra Eŭropo kaj la venonta ĉiĉerono estas Maria Sklodovska, kiu montros al Utnoa la mirindaĵojn de centra kaj orienta Eŭropo. Jen kiel ŝi prezentas Moskvon kun kvin grandaj vidindaĵoj nome la Kremlo, la Ĉielporto, la Facetita Palaco, la Placo Ruĝa kaj la Katedralo de Sankta Bazilo:

-Jen Katedraloj bulbaj sur ora holmo ĉe Kremlo,
tiu de l'Ĉielporto kun kupolaro majesta.
Ene de la muregoj, la Facetita Palaco
kun inkrustaĵoj gemaj kaj diamante rebrilaj,
kaj en la Placo Ruĝa, la Katedralo de Sankta
Bazilo, buntkupola, kun fantazia dekoro.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 120.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]