Fjodor la 1-a Ivanoviĉ (Rusio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fjodor la 1-a Ivanoviĉ
Persona informo
Naskiĝo 31-an de majo 1557 (1557-05-31)
en Pereslavl-Zalesskij
Morto 7-an de januaro 1598 (1598-01-07) (40-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Katedralo de la Ĉefanĝelo vd
Religio Rusa Ortodoksa Eklezio vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusa carlando vd
Familio
Dinastio Rurikidoj vd
Patro Ivano la Terura vd
Patrino Anastasia Romanovna vd
Gefratoj Anna Ivanovna of Russia • Tsarevich Ivan Ivanovich of Russia • Dmitry of Uglich • Dmitry Ivanovich of Russia vd
Edz(in)o Irina Godunova vd
Infanoj Feodosia Feodorovna of Russia vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Fjodor Ivanoviĉ

Fjodor Ivanoviĉ (ruse Фёдор Иванович) naskiĝis la 31-an de majo 1557 en Moskvo kaj mortis la 6-an de januaro 1598.

patro Ivano la Terura

Li estis filo de caro Ivano la Terura kaj carino Anastasia Zaĥarjina-Jurjeva. Li estis la lasta reprezentanto de dinastio Rjurik reginta en Rusio pli ol sep jarcentojn.

Laŭ la testamento mortanta caro Ivano la Terura metis sur la tronon sian filon Fjodor-on kaj samtempe ordonis al kvin ĉefaj bojaroj asisti al li.

Ekde la 19-a de marto 1584 Fjodor Ivanoviĉ iĝis caro de la tuta Rusio.

Lia edzino Irina estis fratino de bojaro Boris Fedoroviĉ Godunov, unu el kvin asistintoj. Fjodor Ivanoviĉ, kies sano ne estis sufiĉe bona, ne emis mem regi kaj baldaŭ li fakte transdonis siajn rajtojn al sia bofrato – Boriso Godunov.

Boriso Godunov

La 15-an de majo 1591 en Ugliĉ pereis naŭjara carido Demetrio, lasta filo de caro Ivano la Terura, vicfrato de nominale reganta tiutempe caro Fjodor.

Ĉar caro Fjodor Ivanoviĉ ne havis idojn, do juna carido Demetrio siatempe rajtis troni. Morto de Demetrio donis gravajn avantaĝojn al reala tiama reganto Boriso Godunov.

La unua versio supozas intencan mortigon de la carido laŭ sekreta ordono de Boriso Godunov, la dua – lian hazardan memmortigon per tranĉilo, ĉar la knabo suferis pro epilepsio.

Tiu ĉi temo estas bazo de dramo "Boriso Godunov" far Aleksandro Puŝkin kaj samnoma fame konata opero far Modesto Musorskij.

Mallonga nominala regado de caro Fjodor la Unua daŭris kvar jarojn kaj restigis en la rusa popolo bonan memoron pri la di-amanta kaj korfavora reĝo.