Katerina la 1-a (Rusio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Katerina la 1-a
imperiestrino de Rusia Imperio
Ekaterina I.jpg
Carino Katerina la 1-a
Tempo de regado 17251727
Kronado 18-a de majo 1724 en Moskvo
Plena nomo Ekaterina Aleksejevna Miĥajlova (n. Marta Skavronskaja)
Naskiĝo 15-a de aprilo 1683
en ĝusta naskiĝloko en Livonio nekonata
Morto 17-a de majo 1727
en en Sankt Peterburgo
Sepultita Petropavlovskij katedralo de Sankt Peterburgo
Antaŭulo Petro la Granda
Sekvanto Petro la 2-a
Idoj entute sep gefiloj. Elvivis plenkreske Anna kaj Elizabeto
Dinastio Romanov
v  d  r
Information icon.svg


Katerina la 1-a (ruse: Екатерина I Алексеевна) (15-a de aprilo 168417-a de majo 1727) originas el ordinara familio Skavronski, en Livonio (latve Vidzeme). Aŭtentikaj faktoj pri ŝia infaneco ne konserviĝis. Kiam ŝi estis dekokjara fraŭlino, ŝi edziniĝis al iu sveda soldato, kiu baldaŭ pereis. Poste ŝi laboris kiel servistino de germana pastro Ernst Glück.

Dum la sieĝo de Marienburg (latve Aluksne) en 1702, ŝin ekvidis rusa marŝalo Ŝeremetev, al kiu ŝi ekplaĉis. Li veturigis ŝin en St. Peterburgon. Tie ŝin ekamis ĉefmarŝalo Aleksandro Menŝikov. Iom da tempo ili kunvivis en lia palaco.

Foje ŝin trafis Petro la Granda, caro de Rusio, al kiu ŝi ankaŭ tre plaĉis. Necesas rimarkigi, ke tiama Marta estis tre bela, gaja kaj lerta fraŭlino kun tre alloga staturo. La caro ordonis transloĝigi ŝin en malgrandan lignan domon situantan ĉe bordo de Neva rivero kaj poste regule vizitis ŝin.

Tiam familia statuso de Petro la 1-a ne estis simpla, ĉar estis viva lia unua edzino Evdokia, kiun li perforte devigis esti monakino. La geedzoj havis du filojn (la unua filo Aleksandro mortis infanece kaj kreskis la dua filo Aleksio).

Baldaŭ Petro la 1-a baptis sian amatinon Marta Skavronskaja kiel Ekaterina Aleksejevna kaj donis al ŝi sian pseŭdonomon Miĥajlov, sub kiu li kaŝis sian originan nomon Romanov dum sia vojaĝo al Eŭropo.

Dum ilia konkubeco Ekaterina naskis du filinojn ( Anna - en 1708 kaj Elizaveta - en 1709). La kunvivintoj tre amis unu la alian kaj Ekaterina lerte sukcesis mildigi kaj karesi sian faktan edzon, kiu ofte suferis pro paroksismoj de epilepsio.

Printempe de 1711 Petro la 1-a proklamis al la mondumo novan statuson de Ekaterina, kiun li ordonis titoli - lia edzino kaj carino. Tiam la caro preparis sian marŝon en Moldavion, kie lia armeo militis kontraŭ armeoj de Otomana Imperio kaj Krimea Ĥanlando. Negativa rezulto de tiu marŝo povus esti lia pereo, tial li heredigis al Ekaterina la rusian tronon. Ŝi ankaŭ partoprenis la marŝon, malgraŭ sia gravedeco. Poste Petro la Unua establis ordenon de Sankta Ekaterina por nobelaj virinoj, pro digna agado de Ekaterina en Moldavio.

Ties oficiala geedziĝo okazis la 19-an de februaro 1712 en Isako Dolmacia preĝejo en Sankt Peterburgo.

Aŭtune de 1724 Petro la Granda suspektis sian edzinon en adulto kun lia ĉambelano Mons. Lin la imperiestro baldaŭ ekzekutis kaj samtempe ĉesis siajn interrilatojn kun Ekaterina. Li eĉ ne parolis kun ŝi kaj malpermesis ŝiajn vizitojn al li.

familio de Petro la 1-a

Januare de 1725 Petro la 1-a grave malsaniĝis kaj dum teruraj liaj suferoj Ekaterina vartis kaj flegis la edzon. Li mortis sur ŝiaj brakoj.

La 18-an de majo 1724 en Uspenskij katedralo de moskva Kremlo ŝi estis kronita kiel imperiestrino de Rusia Imperio, tial rezulte de latenta batalo de kelkaj partioj en la rusia mondumo, ŝin oni surtronigis kaj ektitolis imperiestrino Katerina la 1-a. Oficiale Petro la 1-a sukcesis heredigi neniun, tial surtroniĝo de la duonklera fremdulino kun malklara origino ne estis aprobita en la tuta rusa socio.

Ekde la 8-a de februaro 1725 komenciĝis ŝia reĝado en Rusio. Realan potencon tiam havis ŝia antaŭa amito Aleksandro Menŝikov, intima amiko de Petro la 1-a. Ekde februaro de 1726 ekfunkciis Supera Sekreta Konsilio, kiun formale gvidis la carino.

Ŝia reĝado estis kurta, sed rimarkinda, ĉar tiam okazis oftaj baloj, kunsidoj, festenoj, bankedoj ktp, kvankam ŝi devis funebri. Tiu ĉi senzorga vivmaniero rezultigis ŝian malsanon kaj permanentan tusadon. Aprile de 1727 la imperiestrino enlitiĝis kaj poste jam ne sukcesis resaniĝi. La 17-an de majo 1727 ŝi mortis en meza aĝo, kiam ŝi estis nur kvardektrijara virino.