Aleksej Miĥajloviĉ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Caro de Ruslando - Aleksio Miĥajloviĉ Romanov

Aleksio Miĥajloviĉ, konata ankaŭ kiel Pacema, ( ruse Алексей Михайлович Тишайший), naskiĝis la 19-an de marto 1629 en Moskvo kaj mortis la 29-an de januaro 1676. Li estis caro de Rusio dum 1645-1676 kaj la dua reprezentanto de dinastio Romanov sur la rusia trono.

Origino[redakti | redakti fonton]

Lia patro Miĥail Fedoroviĉ (1596-1645) estis fondinto de dinastio Romanov. Li estis dufoje edzo. Lia unua edzino Maria Dolgorukova mortis dum nasko de ties bebo. La dua edzino Eŭdokia Lukjanovna Streŝneva (1608-1645) sukcese haskis sep filinojn kaj tri filojn, inkluzive la estontan caron Aleksion.

Surtroniĝo[redakti | redakti fonton]

En 1643 oni vaste heroldis lin kiel formala heredinto de la rusia trono. Post morto en 1645 liaj ambaŭ gepatroj li restis plena orfo kaj komencis sian regadon en sufiĉa juna (16 jaroj) aĝo ekde la 14-a de julio 1645.

Reĝado[redakti | redakti fonton]

Elekto de fianĉino

Komence de lia reĝado gravan influon havis lia edukisto, bojaro Boriso Morozov. Ĉi-persono eĉ sukcesis malkonsili elekton de nova carino, kiun faris Aleksio Miĥajloviĉ mem, kaj protektis malsaman bojaridinon Maria Miloslavskaja, ĉar li mem edziĝis al ŝia fratino Anna.

Sala ribelo[redakti | redakti fonton]

Li kune kun ilia komuna bopatro Ilja Miloslavskij ankaŭ sugestis al la caro pliigi doganon pri salo, kiu rezulte estiĝis pli multekosta ol salo mem. Laŭ iliaj konsiloj en caran kutiman vivon penetris fremdaj, okcidenteŭropaj moroj, ritoj, vestoj ktp. Tio ĉi tre ne plaĉis al la rusa popolo kaj la 25-an de majo 1648 oni postulis eldoni malamindan Borison Morozov por ekzekuto. Tamen la caro savis lin kaj kaŝis en unu manakejo. Por kvietigi la ribelon li eldonis iujn malpli gravajn personojn. La nova sala dogano estis likvidita ĉi-jare.

Interrilato kun patriarko Nikono[redakti | redakti fonton]

Caro Aleksio kaj patriarko Nikono ĉe ĉerko de St.Filipo

Dum multaj jaroj kaj eĉ jarcentoj en Rusio, samkiel en iuj ceteraj landoj, okazis kaŝita, latenta konkurado inter civila kaj klerika potencoj pro ĉefa influo ene de la lando.

Dum reĝado de Aleksio Miĥajloviĉ patriarko de Rusio estis Nikono, kiu postulis indiferentecon de la caro pri aferoj de Rusa Ortodoksa Eklezio. Post ricevo de ties konsento, la patriarko okazigis iujn gravajn reformojn, inkluzive trifingran memkruciĝon (anstataŭ dufingra).

Iom post iom, precipe dum longa foresto de la caro, Nikono fakte regis la landon, kio malplaĉis al multaj bojaroj kaj eĉ klerikoj.

Finfine la patriako falis en malfavoron, estis detronigita kaj ekzilita en la foran monakejon. Tamen liaj reformoj restigis tre gravan spuron en la rusan, kristanan socion, ĉar de tempo de reĝado de Aleksio Miĥajloviĉ en Rusio funkcias samtempe du malsamaj, sendependaj ortodoksaj Eklezioj. Adeptoj de la malnova ritaro nomas sin "staroobrjadci", t.e. malnovritanoj.

Milito kontraŭ Pollando[redakti | redakti fonton]

Dum kelkaj jaroj kozaka hetmano Bohdan Ĥmelnickij kune kun siaj partizanoj batalis en Ukrainio kontraŭ pola okupado. Fine de 1653 liaj fortoj reale elĉerpiĝis kaj li insiste petegis helpon kaj apogon de la caro de Rusio.

Dum la koncilio okazinta la 1-an de oktobro 1653 oni donis ŝtatenecon kaj protekton al kozakoj. Samtempe oni proklamis militon kontraŭ Pollando (tiam - Respubliko de Ambaŭ Nacioj).

La 18-an de majo 1654 la caro mem ekgvidis la militiron. Dum posta kelkjara milito (1654-1667), kiun ankaŭ partoprenis Svedio kontraŭ Pollando, estis multaj venkoj kaj fiaskoj. Rezulte teritorio de Rusio grave vastiĝis pro Smolenska areo kaj t.n. Maldekstraborda Ukrainio, inkluzive Kievon.

Enlandaj insurekcioj[redakti | redakti fonton]

patriarko Nikono revizias klerikajn librojn

Gravajn reformojn de patriarko Nikono oni efektivigis ĉefe en preĝejoj, sed klerikaj libroj restis malnovaj, nekorektitaj, kio motivis vastan indignon kaj kelkajn insurekciojn en la lando. Plej rimarkinda rezisto estis en Solovki monakejo, kiun caraj militistoj sieĝis ok jarojn, ekde 1668.

Dum kelkaj jaroj batalis kontraŭ cara armeo partizanoj de Stepan Razin, kiuj rabis riĉulojn kaj fakte regis vastan regionon laŭlonge de rivero Volgo. Razin estis kaptita kaj ekzekutita la 16-an de junio de 1671 en Moskvo.

Ĉefa resumo[redakti | redakti fonton]

Resume de reĝado de Aleksio Miĥajloviĉ en Rusio okazis gravaj ŝanĝoj, kiuj eĥas ĝis nun. Krom multaj eventoj, jam menciitaj en la artikolo, necesas aldoni informon pri Siberio, kiun penetris tiam kelkaj pioniroj laŭ ordono de la caro. Ili kromalie fondis iujn novajn urbojn tie: Nerĉinsko (1658), Irkutsko (1659), Selenginsko (1666) k.a.

Lastaj jaroj de vivo kaj morto[redakti | redakti fonton]

Post morto de Maria Iljiniĉna, la unua edzino de Aleksio Miĥajloviĉ, gravan rolon en la caraj aferoj ludis bojaro Artamono Matvejev. Li konatigis la caron kun sia nevino Natalia Nariŝkina, kiu la 4-an de marto 1669 fariĝis lia dua edzino kaj carino.

Post geedziĝo ŝi naskis tri infanojn, inkluzive Petron (la 9-an de junio 1672), estontan imperiestron de RusioPetron la Unua.

La 1-an de septembro 1674 la caro proklamis sian filon Fedor Aleksejeviĉ, kiel heredinto de la rusia trono.

Aleksio Miĥajloviĉ mortis la 29-an de januaro 1676 kaj estis entobigita en la cara kripto de Arĥangelskij katedralo de moskva Kremlo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]