Petro la 3-a (Rusio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Petro la 3-a, imperiestro de Ruslando en 1762
Kijla kastelo - naskiĝloko de Petro la 3-a

Petro la 3-a (ruse Пётр III Фёдорович) naskiĝis la 21-an de februaro 1728 en Kijlo, Ŝlesvigo-Holstinio (Kiel, Schleswig-Holstein) kaj mortis (probable pereis) la 17-an de julio 1762 en sia rezidejo Ropŝa. Li estis imperiestro de Rusia Imperio en 1762. Longeco de lia reĝado dum 186 tagoj estis plej kurta en la rusia historio. Li apartenis al la rusa monarka dinastio Romanov.

Origino[redakti | redakti fonton]

Karl Peter Ulrich von Schleswig-Holstein-Gottorf estis filo de gedukoj Karl Friedrich von Schleswig-Holstein-Gottorf kaj Anna Petrovna (filino de rusia imperiestro Petro la Granda). Li naskiĝis la 21-an de februaro 1728 en la kijla kastelo, kien liaj gepatroj revenis en 1727 post longa devigita elmigrado.

Baldaŭ lia patrino Anna mortis pro malvarmumo. En 1739 mortis lia patro Karolo kaj ekde dekunujara aĝo Petro iĝis plena orfo.

Infaneco[redakti | redakti fonton]

Petro estis nepo de fratino de sveda reĝo Karolo la 12-a, tial lin deinfanece oni edukis kaj preparis kiel heredonto de la svedia trono.

Post surtroniĝo en 1741 rusia imperiestrino Elizaveta Petrovna ordonis alveturigi sian nevon dukidon Petron en Rusion, kiel ŝia heredonto.

Heredonto de la rusia trono[redakti | redakti fonton]

juna Petro

En 1742 Petro venis la tute nakonatan Rusion laŭ invito de sia onklino, imperiestrino Elizaveta Petrovna, kiu estis nenies edzino kaj do havis neniun idaron. Ŝi tre deziris iel ajn daŭrigi la branĉon de sia patro Petro la Granda de la rusa monarka dinastio Romanov.

Tamen debila staturo, malbonaj kapabloj kaj karaktero de la nevo tre seniluziigis ŝin. Lin oni baptis en Rusa Ortodoksa Eklezio kaj de tiam li nomiĝis granda princo Petro Teodoroviĉ.

Li lernis la rusan lingvon, katekismon kaj ceterajn sciencojn, sed sukcesis praktike neniel. Rusion li ne ekamis kaj ĉiam timis ĝin. Li tre ŝatis Prusion mem, ĝian reĝon Frederikon la 2-an kaj entute ĉion prusan.

Edziĝo[redakti | redakti fonton]

Katerina en 1745

Junece tiama granda princino Elizaveta estis fianĉino de Karolo, princo de Holstinio, kiu mortis ĝis ties geedziĝo. Tial ŝi restis kvazaŭ neoficiala parencino de multaj reĝaj germanaj familioj. En 1744 ŝi elektis Sofia Frederika Augusta, princinon de Anhalt-Zerbst kiel fianĉino de sia nevo Petro Teodoroviĉ, heredonto de la rusia trono.

La 9-an de julio 1744 Sofia estis baptita laŭ la ortodoksa ritaro kaj ricevis la rusan nomon Ekaterina Alekseevna. Aŭguste de 1745 okazis geedziĝo de la junuloj, kiuj reale ne amis unu la alian.

Ambaŭ junuloj reale estis nur adoleskoj, ĉar ŝi tiam atingis dekses jarojn kaj li – deksep jarojn. Ŝajne pro tio dum unuaj jaroj de ilia kuna vivo ne okazis ties intima koito. Imperiestrino Elizaveta Petrovna eldiris sian malkontentecon pri foresto de ties idoj.

Finfine post du malsukcesaj gravedecoj Ekaterina naskis filon la 1-an de oktobro 1754. Lin oni baptis kiel Paŭlo kaj deprenis de la patrino por varti lin ekstere. Ŝi rajtis nur malofte viziti lin.

Surtroniĝo[redakti | redakti fonton]

Petro la 3-a en 1761

Januare de 1762, post morto de Elizaveta Petrovna, granda princo Petro Teodoroviĉ iĝis imperiestro de Ruslando sub nomo Petro la 3-a. Li tiam estis tridekkvarjara matura viro. Kutima kronado de la nova rusia reĝo ne okazis.

Reĝado[redakti | redakti fonton]

Post sia surtroniĝo Petro la 3-a okazigis kelkajn agojn, kiuj rezultigis negativan akcepton de rusaj generaloj kaj oficiroj. Li ĉesis militon kontraŭ Prusio, dum kiu Ruslando havis multajn viktimojn kaj jam okupis ĝian ĉefurbon Berlinon. Li redonis tutan areon de Orienta Prusio al ĝia reĝo Frederiko la 2-a, kvankam ĝi estis aneksita parto de Rusia Imperio.

Li ankaŭ:

  • deklaris "Manifeston pri libereco de la rusia nobelaro", per kiu grave pliigis ties rajtojn;
  • ĉesis persekutojn de la malnovritanoj;
  • sekularigis terpecojn, kiujn posedis la Eklezio; krom tio li planis reformon de Rusa Ortodoksa Eklezio;
  • zorgis pri la rusiaj arbaroj kaj en sia leĝo pri komerco ordonis gardi arbarojn kiel grava riĉaĵo de la lando;
  • nomis mortigon de servutuloj "tirana torturo" kaj pro ĝi punis per dumviva ekzilo;

Tamen multaj nobeloj estis malkontentaj pri agoj de Petro la 3-a, kiu ne kapablis korekte regi tian grandan landon, kiel Rusio. Ili rigardis lian edzinon, kiel plej taŭgan personon por regado.

Ŝtata renverso[redakti | redakti fonton]

Katerina forlasas Peterhofon

Frumatene la 9-an de julio 1762, kiam Petro la 3-a estis en Oranienbaumo, Katerina el Peterhofo venis Sankt Peterburgon, kie al ŝi ĵuris kaj apogis kelkaj militaj regimentoj.

Petro la 3-a komprenis senesperecon de ia rezisto kaj sekvonttage abdikis la tronon. Poste li estis arestita kaj la 17-an de julio pereis en sia rezidejo Ropŝa, probable estis murdita.

Farso de la postmorta kronado[redakti | redakti fonton]

Paŭlo I

Petro la 3-a estis sepultita kiel ordinara civitano, sen reĝaj omaĝoj, en tombejo de Aleksandro-Nevskaja Laŭro de Sankt Peterburgo kaj troviĝis tie tridek kvar jarojn.

Post morto de lia edzino Katerina la 2-a en 1796 kaj surtroniĝo de lia filo Paŭlo la 1-a okazis ekzotika farso.

La nova imperiestro metis sian kronon sur kranion de la elterigita kadavro kaj kvazaŭ kronis sian patron, eksan imperiestron Petron la 3-an. Li ankaŭ ordonis resepulti lin kune kun ĵus mortinta edzino Katerina la 2-a en Petropavlovskij katedralo de Sankt Peterburgo. Eventualaj murdistoj grafo Orlov kaj princo Barjatinskij kun turmento kaj teruro pasis en avangardo de la funebra procesio kaj tenis enmane la kronon. Tio ĉi estis originala menĝo de la filo pro murdo de lia patro.

Ĉetombaj tabuloj montras saman mortdaton de ambaŭ geimperiestroj kaj geedzoj, kiuj reale diferencas je 34 jaroj.

Kvardek falsistoj[redakti | redakti fonton]

Pugaĉjov

Post morto de la imperiestro en diversaj lokoj de la lando aperis onidiroj pri lia saviĝo. Kvardek falsistoj sendepende unu de la alia prezentis sin kiel Petro la 3-a kaj provis potenci en iuj provincoj de Rusio.

Plej famiĝis kozako Emeljano Pugaĉjov (1742-1775), kiu organizis kaj estris sufiĉe multenombran kamparanan armeon sub nomo de la "saviĝinta" caro Petro la 3-a ekde 1772 (t.e. post dek jaroj de lia reala morto en 1762). La aperinta milito de kozakoj kaj kelkaj etnoj loĝintaj en Urala regiono kontraŭ la ŝtata potenco daŭris ĉ. tri jarojn. Rezulte de perfido de liaj asistantoj Emeljano Pugaĉjov estis arestita kaj ekzekutita en Moskvo la 21-an de januaro 1775.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Sergio Pokrovskij: 250 jarojn antaŭe (Pri la jaro 1762ª; aperis en LOdE, n-ro 213, 2012:7, p. 16–18)
  • [1] verkisto Radzinski rakontas historion de Rusio. Senpaga filmo ruse