Ivano la 6-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por la teatraĵo de Geraldo Mattos, vidu Ivan la Sesa (teatraĵo).

Ivano la 6-a
imperiestro de la Rusia Imperio
Persona informo
Naskiĝo 12-an de aŭgusto 1740 (1740-08-12)
en Sankt-Peterburgo
Morto 5-an de julio 1764 (1764-07-05) (23-jaraĝa)
en Ŝlisselburg
Mortis pro hommortigo vd
Tombo Fortreso Oreŝek vd
Religio ortodoksismo vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Familio
Dinastio Brunsvigo-Bevern vd
Patro Antono Ulriko, duko de Brunsvigo-Wolfenbüttel vd
Patrino Anna Leopoldovna vd
Gefratoj Elizabeth Antonovna of Brunswick • Catherine Antonovna of Brunswick • Alexei Antonovich of Brunswick • Peter Antonovich of Brunswick vd
Edz(in)o
Infanoj
Parencoj Frederiko Vilhelmo la 2-aKarlo Vilhelmo Ferdinando de Brunsvigo-Wolfenbüttel • Frederiko de Danio • Francisko de Saksio-Koburgo-Saalfeld • Anna Amalia de Saksio-Vajmaro-Eisenach • Vilhelmino de Prusio vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
plej juna reĝo de Rusio - Ivano la 6-a
Ivano la 6-a kune kun sia patrino Anna

Ivano la 6-a (ruse Иван VI (Иоанн Антонович)) naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1740 en Sankt Peterburgo kaj pereis la 16-an de julio 1764 en Ŝliselburgo. Li estis imperiestro de la Rusia Imperio ekde novembro 1740 ĝis decembro 1741.

Origino[redakti | redakti fonton]

Ivano la 6-a apartenis al tiu branĉo de monarka dinastio Romanov, kiu originis de Ivano la 5-a, filo de caro Aleksej Miĥajloviĉ kaj carino Maria Iljiniĉna. Lia praavo Ivano la 5-a tiam regis kune kun Petro la 1-a.

Lia praonklino, imperiestrino Anna Ivanovna havis neniujn idojn, tial ŝi heredigis la rusian tronon al li, ĉar ŝi tute ne volis surtronigi idojn de la alia branĉo de dinastio Romanov , kiu originis de Petro la 1-a.

duko Anton Ulrich - patro

Liaj gepatroj estis Anna Leopoldovna, princino de Mecklenburg-Schwerin kaj duko Anton Ulrich de Braunschweig-Wolfenbüttel.

Surtroniĝo[redakti | redakti fonton]

Dum reĝado (1730-1740) de imperiestrino Anna Ivanovna (1693-1740) realan potencon havis regento Ernst Johann von Biron, kiu adultis kun ŝi kaj ŝajne havis kunan idon.

Post morto de la imperiestrino okazinta la 28-an de oktobro 1740 li baldaŭ estis arestita kaj regentino iĝis Anna, patrino de dumonata bebo Ivano.

Virtuala reĝado[redakti | redakti fonton]

En la rusia historio estis kelkaj sufiĉe junaj reĝoj, kiuj reale estis infanoj aŭ almenaŭ adoleskoj: Mikaelo la 1-a (17 j), Aleksio la 1-a (16 j), Teodoro la 3-a (15 j), Ivano la 5-a (16 j), Petro la 1-a (10 j), Petro la 2-a (12 j). Tamen trimonata Ivano la 6-a restis en kronikoj kiel plej juna reĝo de Ruslando.

Tamen oni povus mencii du pli-malpli gravajn eventojn okazintajn dum lia virtuala reĝado: komencis en 1741 la rusia-svedia milito kaj efektiviĝis plibonigo de interrilatoj kun Otomana imperio (nun Turkio).

Ŝtata renverso[redakti | redakti fonton]

Tiama partio de Elizabeta Petrovna, filino de Petro la Unua, estis tre malkontenta pri regado de fremduloj, ĉefe venintaj el germanaj princlandoj. Tial ŝi (kiu, origine estis duongermanino) apelaciis al la gvardio, kiu okazigis la 6-an de decembro 1741 ŝtatan renverson kaj arestis tutan regentaron, inkluzive imperiestron Ivanon la 6-an kaj lian patrinon Anna, regentinon de Ruslando.

Izolado[redakti | redakti fonton]

Komence Elizabeta Petrovna ekzilis tutan malamindan “Braunschweig”-an familion eksterlanden, sed poste ŝi ŝanĝis sian decidon kaj ordonis malliberigi ĉiujn. La malliberejo situis en fora vilaĝo Ĥolmogori, Arĥangelska provinco. Tie suĉinfanon Ivanon oni plene separis de liaj gepatroj. Malfavora norda klimato malbonigis sanon de Anna, kiu mortis en 1746.

Ŝliselburgo[redakti | redakti fonton]

Imperiestrino de Rusio Elizaveta Petrovna ne estis formala edzino kaj do havis neniun idon. Tial ŝi tre timis novan renverson, kiu povus redoni potencon al Ivano la 6-a. En 1756 ŝi ordonis kvazaŭ proksimigi la arestiton al sia rezidejo en St.Peterburgo kaj translokigi lin en Ŝliselburgon situantan ĉe la suda bordo de Ladoga lago, kie estis granda fortreso.

En ĝi la gardintaro ne konis lian realan nomon kaj sciis nur tion, ke li estas "grava persono". La adolesko, laŭ speciala ukazo de la imperiestrino, vidis neniun ĝis sia morto. Tamen li supozis sian caran originon, scipovis alfabeton kaj revis pri monaka vivo. Laŭ iuj informoj ekde 1759 oni komencis rimarki simptomojn de lia frenezo.

Pereo[redakti | redakti fonton]

Mortigita imperiestro de Rusio -Ivano la 6-a

Dum lia aresto okazis kelkaj provoj de lia liberigo kaj resurtronigo. En 1764, kiam reĝis Katerina la 2-a subleŭtenanto Miroviĉ kune kun parto de ŝliselburga garnizono provis lin liberigi, sed fiaskis. Gardintoj laŭ instrukcio tuj buĉis per bajoneto la malfeliĉan malliberulon. Li tiam ne atingis ankoraŭ 24 jarojn.

Miroviĉ estis baldaŭ arestita kaj poste senkapigita.

Iuj fontoj informas deziron de la imperiestrino mem pri mortigo de Ivano la 6-a tiamaniere.

Lia korpo ŝajne estis enterigita en la fortreso, tamen neniu aŭtentika dokumento pri tio ĉi konserviĝis.

Arĝenta rublo de 1741

Arĝenta rublo de Ivano la 6-a de 1741[redakti | redakti fonton]

Dum virtuala reĝado de imperiestro Ivano la 6-a oni emisiis arĝentan rublon de 1741 kun lia aspekto sur averso. Ĉiu monero pezis 25,94 gramojn. Poste Katerina la 2-a ordonis kolekti ĉiujn monerojn kaj refandi tiujn. Ĝis nun ĝi estas rara kaj multekosta numismatikaĵo.

Ivano la 6-a en arto[redakti | redakti fonton]

"Ivan la Sesa" estas kvinakta historia esperantlingva teatraĵo de Geraldo Mattos.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]