Romanovoj (dinastio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Blazono de Ruslando
La unua reprezentanto de dinastio Romanov - caro Miĥaelo la 1-a

La Romanovoj (ruse Романовы) estis la dua (post la Rurikidoj) kaj lasta monarka dinastio de Ruslando. Ĝi regis en Rusio pli ol tri jarcentojn (1613-1917).

Apero de la dinastio[redakti | redakti fonton]

Proklamo de la nova caro - Miĥaelo la 1-a

Dum la Granda Malordo (1598-1613) Rusio spertis multajn negativajn eventojn, kiujn okazigis ĉefe la pola influo kaj eĉ okupado de la lando. Tiam estis profunda ekonomia, spirita, socia kaj dinastia krizo aperinta post morto de la lasta rusia caro Teodoro Ivanoviĉ el dinastio Rjurik en 1598. Li kaj lia edzino Irina ne havis gefilojn. Tiam fakte regis lia bofrato, frato de Irina, Boriso Godunov.

Tiun ĉi malfeliĉan periodon iuj historiistoj rigardas kiel la unuan civilan militon en Rusio.

Ekde 1611 en Rusio pliiĝis patriotaj deziroj, plioftiĝis apelacioj ĉesigi malpacon, restarigi unuecon de la nacio. Ĉefaj iniciatintoj de tiu movado estis patriarko Hermogeno kaj princo Trubeckoj.

Aŭguste de 1612 la popola milicio, kiun gvidis metiisto Minin kaj princo Poĵarskij post longa batalo la 26-an de oktobro venkis la polan armeon kaj liberigis Moskvon, ĉefurbon de Rusio.

La 16-an de februaro 1613 en Tutlanda konsilio Miĥaelo Romanov estis elektita kiel caro de Ruslando, kiu tiam atingis nur 16-jaran aĝon. La 11-an de julio tiujara li estis kronita en Uspenskij katedralo de moskva Kremlo.

Origino de caro Miĥaelo la Unua[redakti | redakti fonton]

Lia patro Teodoro (kiel kleriko kaj patriarko li alinomiĝis Filareto) Romanov en 1619 estis liberigita el la pola kapto, revenis la landon kaj komencis reale regi Rusion.

Lia patrino nomiĝis Marta. Inter ceteraj liaj prauloj estis Anastasia Romanova, la unua edzino de caro Ivano la Terura.

Liaj komencaj jaroj de reĝado kaj morto[redakti | redakti fonton]

Ivano Susanin kaj polaj konkerintoj

Vintre de 1613 pola reĝo Sigismundo la 3-a (pole Zygmunt III Waza) provis reataki Rusion kaj rekapti Moskvon. Caro Miĥaelo la 1-a tiam troviĝis en vilaĝo Domnino, Kostroma provinco. Por atingi la vilaĝon en malfavoraj, vintraj kondiĉoj, la pola milittrupo prenis lokan ĉiĉeronon, maljunulon Ivano Susanin. Tiu ne volis malkovri situon de la cara rezidejo kaj direktis la konkerintojn en netraireblan arbaron. Li reale savis la junan caron, sed turmente pereis tie. Lia nomo restis poreterne en sino de la rusa popolo.

Miĥaelo la 1-a mortis la 13-an de julio 1645 kaj heredigis la rusian tronon al sia pliaĝa filo - Aleksio.


Petro la 2-a - la lasta dinastiano laŭ vira linio[redakti | redakti fonton]

Petro la 2-a imperiestro de Ruslando en 1727-1730

Petro Alekseeviĉ la 2-a estis nepo de Petro la Granda imperiestro de Ruslando. Liaj gepatroj estis carido Aleksio Petroviĉ, filo de Petro la 1-a kaj Charlotte Christine princino de Brunsvigo-Wolfenbüttel. Post morto de lia avino, imperiestrino Katerina la 1-a okazinta la 17-an de majo 1727 li estis proklamita kiel imperiestro de Ruslando. Li tiam ankoraŭ ne atingis 12 jarojn.

Li reale ne konis sian patron, ĉar tiu estis ekzekutita laŭ ordono de Petro la 1-a. La 19-an de novembro 1729 Petro la 2-a deklaris sian deziron edziĝi al princino Anna Dolgorukova, kiu estis pliaĝa ol li mem (ŝi - 17j kaj li - 14j).

Oni atendis la geedziĝon, sed ĝi ne okazis, ĉar la imperiestro subite mortis pro variolo.

Iuj historiistoj asertas, ke tiam ĉesis monarka dinastio Romanov, ja evidente, ke la caro-adolesko generis neniujn idojn. Tamen postaj eventoj kaj specialaj ŝanĝoj de la leĝoj pri tronoheredo daŭrigis la dinastion ĝis 1917, ankoraŭ dum du jarcentoj.

Lasta imperiestro de Ruslando - Nikolao la Dua[redakti | redakti fonton]

Nikolao la 2-a
Gefamilianoj de Nikolao la Dua, lasta imperiestro de Ruslando

Nikolao la 2-a, lasta imperiestro de Ruslando naskiĝis en la cara rezidejo nomata Carskoje Selo (Cara vilaĝo) la 19-an de majo 1868. Liaj gepatroj estis imperiestro Aleksandro la 3-a kaj Marie Sophie Frederica Dagmar princino de Danio (filino de Kristiano la 9-a), kiu post aliĝo al Rusa Ortodoksa Eklezio nomiĝis Maria Teodorovna.

Nikolao la 2-a (li tiam estis carido, heredonto de la rusia trono) la 18-an de novembro 1894 edziĝis al Victoria Aliks Helena Louise Beatrice von Hessen und bei Rhein el Hesio-Darmstadt, kiu en Rusio nomiĝis laŭ la ortodoksa ritaro - Aleksandra Teodorovna. Ŝi kromalie estis nepino de brita reĝino Victoria.

La geedzoj havis kvin gefilojn: kvar filinojn (Olga, Tatiana, Maria kaj Anastasia) kaj unu filon Aleksion naskitan la 12-an de aŭgusto 1904.

Kronado de Nikolao la 2-a okazis en Moskvo la 26-an de majo 1896. Ĉi-tago restis en kronikoj ne sole pro tiu ĉi rimarkinda evento, sed bedaŭrinde pro multaj viktimoj pereintaj en Ĥodinka kampo, kie oni proponis kaj disdonis donacojn de la cara nomo. La vizitintoj amasiĝis kaj neatendite rompis barierojn. Okazis paniko kaj tumulto. Oni tretis ĉiujn falintojn.

Dum la Unua mondmilito la imperiestro estis ĉefkomandanto kaj ne sufiĉe bone gvidis la rusan armeon. Aperis vasta malkontento en la socio, kiu rezultigis lian abdikon de la rusia trono la 2-an de marto 1917.

De marto 1917 ĝis julio 1918 li mem kaj liaj gefamilianoj estis arestitaj. Lastajn tagojn ili troviĝis en Jekaterinburgo situanta apud Ural montaro.

Tiam jam potencis Sovetioj, kvankam daŭris la Civila milito en multaj regionoj de la lando, inkluzive ĉirkaŭaĵojn de Jekaterinburgo. La loka sovetia potenco timis liberigon de la imperiestra familio kaj laŭ konsento de Lenina registaro decidis pafmortigi ĝin.

La tragedio okazis nokte la 17-an de julio 1918. La kadavrojn oni kaŝe elveturigis kaj enterigis aliloke. Post longaj serĉoj iujn restaĵojn oni malkovris kaj nur en 2008 pruvis per kelkaj ekspertizoj ties apartenon al la imperiestra familio.

En 2000 la tutan familion (sep personojn) Rusa Ortodoksa Eklezio proklamis kiel gesanktuloj.

Virtualaj heredintoj de la dinastio[redakti | redakti fonton]

Ĝis nun daŭras aperado de multenombraj "heredantoj" de la rusia trono kaj dinastio Romanov. En diversaj lokoj kaj landoj aperis multaj personoj, kiuj nomis sin Anastasia (unu el carinoj) aŭ Aleksio (carido), kiuj kvazaŭ elvivis post la ekzekuto.

Memkompreneble tiujn aferaĉistojn motivas krome granda mono apartenanta al Nikolao la 2-a kaj liaj gefamilianoj. Ĝi troviĝas en kelkaj eksterlandaj bankoj kaj ne havas oficialan posedanton.

Ekde 1992 en Rusio oni ekkonis nomon de Maria Vladimirovna Romanova (naskiĝis en Madrido, Hispanio la 23-an de decembro 1953), kiu titolas sin "Granda princino de Rusio". Ŝi estas pranepino de Vladimiro Aleksandroviĉ, malpliaĝa frato de Nikolao la 2-a.

Laŭ la geedziĝa kontrakto kun Franz Wilhelm von Prusio ŝi mem kaj ties filo Georgo (naskiĝis en 1981) apartenas al Rusa Ortodoksa Eklezio kaj rajtas surtroniĝi en Rusio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]