Dmitrij Poĵarskij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
gravuraĵon faris G.Afanasiev en 1824
monumento en Moskvo

Dmitrij Miĥajloviĉ POĴARSKIJ (ruse Дми́трий Миха́йлович Пожа́рский) estas la nacia heroo de Rusio, kiu kune kun metiisto Kuzma Minin estris la rusan popolan milicion batalintan kaj venkintan la polajn okupintojn komence de la 17-a jarcento. Li naskiĝis la 30-an de oktobro 1577 n.s., mortis la 3-an de majo 1642.

Princo Poĵarskij (radiko de lia familia nomo "poĵar" ruse signifas 'incendio") apartenis al Rjurikidoj reprezentantoj de la unua rusia monarka dinastio. Liaj prauloj kaj li mem regis feŭdon en Suzdal princlando, kie ties rezidejo estis en urbo Starodub-ĉe-Klazjma. La familio neniam estis eminenta kaj do la frua kariero de Poĵarskij ne estas dokumentita, krom lia partopreno en la Tutrusia kunveno elektinta Boris Godunov al la trono en 1598. Kvar jarojn poste, li estis atestita kiel stolnik.

Kiam t.n. Malklara Tempo (1598 - 1613) aperis en Rusio, li multe militis pro interesoj de tiamaj caroj Boris Godunov, lia filo Teodoro kaj Bazilo la 4-a kontraŭ la fortoj de Falsa Demetrio la 1-a kaj ceteraj pretendintoj por la rusia trono.

Aŭtune de 1611 Dmitrij Poĵarskij resaniĝadis en urbo Niĵnij Novgorod, kie tiam la civitanoj preparis sin al batalo kontraŭ la polaj okupintoj kaptintaj Moskvon - la ĉefurbon de Rusio. IIlia delegacio proponis al li gvidi la armeon de mallertaj volontuloj. La vundita princo konsentis sub kondiĉo, se Kuzma Minin, reprezentanto de la komercistoj de Niĵnij Novgorod apogos lin.

Aŭguste de 1612 la rusa milicio proksimiĝis al Moskvo kaj transdonis la kapitulacan ultimaton al hetmano Chodkiewicz, kiu kune kun la pola garnizono barikadiĝis ene de la moskva Kremlo. Post nelonga sieĝo kaj kelkaj bataloj la polaj okupintoj kapitulacis. Ĉi-evento okazis la 4-an de novembro 1612 kaj ekde 2005 ĝi estas la ŝtata festo - Tago de Rusia Unueco.

La nova caro Mikaelo Romanov benis la princon kaj donis al Poĵarskij la enviindajn postenojn en la moskva administracio. Inter aliaj pozicioj, li estris la Transportan oficon en 1619, la Polican oficon en 1621 - 1628 kaj la Juĝan oficon ekde 1637 ĝis 1642. Lia bieno troviĝis en Medvedkovo, kiu nun estas norda distrikto de Moskvo. Tie li konstruis la belegan preĝejon. Antaŭ morto Dmitrij Miĥajloviĉ Poĵarskij monaĥiĝis kaj estis sepultita en la familia kripto de la suzdala Spaso-Evfimievskij klostro.

Familio[redakti | redakti fonton]

Liaj gepatroj nomiĝis Miĥail Teodoroviĉ Poĵarskij (? - 1587) kaj Maria (Efrosinia) Teodorovna Berseneva-Beklemiŝeva (? - 1607). Ili havis kvar gefilojn: Daria, Dmitrij, Jurij kaj Vasilij.

Dmitrij Poĵarskij estis edzo dufoje. Lia unua edzino Praskovia Varfolomeevna naskis tri filojn: Petro, Teodoro, Ivan kaj tri filinojn: Ksenia, Anastasia, Elena. Ŝi mortis en 1634. Lia dua edzino estis princino Teodora Andrejevna Golicina naskinta neniun. Ŝi mortis en 1651.

Memoro[redakti | redakti fonton]

Omaĝe al grandaj meritoj de Dmitrij Poĵarskij la dankema rusa popolo establis la monumenton al li kaj al Kuzma Minin encentre de la Ruĝa Placo en Moskvo en 1818 (skulptisto Ivan Martos).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]