Rusoj

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rusoj
Suma populacio

137 milionoj
Flago de Rusio Rusio: 115,889,000[1]

Ŝtatoj kun signifa populacio
Flago de Ukrainio Ukrainio 8,334,000[2]
Flago de Kazaĥio Kazaĥio 4,480,000[3]
Flago de Belarusio Belorusio 1,142,000[4]
Flago de Usono Usono 750,000[5]
Flago de Uzbekio Uzbekio 700,000[6]
Flago de Kirgizio Kirgizio 604,000[7]
Flago de Latvio Latvio 556,422[8]
Flago de Moldavio Moldavio 500,000[9]
Flago de Estonio Estonio 345,000[10]
Flago de Litovio Litovio 220,000[11]
Flago de Germanio Germanio 178,600[12]
Flago de Azerbajĝano Azerbajĝano 144,000[13]
Flago de Turkmenio Turkmenio 142,000[14]
Flago de Francio Francio 115,000
Flago de Britio Unuiĝinta Reĝlando 100,000[15]
Flago de Argentino Argentino 100,000
Flago de Kanado Kanado 98,245[16]
Flago de Taĝikio Taĝikio 68,200[17]
Flag of Georgia.svg Kartvelio 67,671[18]
Flago de Aŭstralio Aŭstralio 60,200[19]
Flago de Paragvajo Paragvajo 55,000[20]
Flago de Kubo Kubo 50,200[21]
Flago de Hispanio Hispanio 42,585[22]
Flago de Finnlando Finnlando 33,401[23]
Flago de Rumanio Rumanio 30,000[24]
Flago de Ĉeĥio Ĉeĥio 24,549[25]
Flago de Italio Italio 20,459[26]
Flago de Ĉinio Ĉinio 15,600[27]
Flago de Bulgario Bulgario 15,595[28]
Flago de Armenio Armenio 14,660[29]
Flago de Svedio Svedio 8,900[30]
Lingvo(j)
Rusa lingvo, multaj ankoraŭ parolas per iaj aliaj lingvoj de Rusio
Religio
Rusa Ortodoksa Eklezio, malgranda parto de rusoj estas protestantoj
v  d  r
Information icon.svg
Rusaj junulinoj en kampara regiono ĉe rivero Ŝeksna, foto fare de Prokudin-Gorskij. Komenco de la 20-a jc.
Tri generacioj de rusoj en unu foto. Videblas, ke pli junaj personoj estas vestitaj pli okcidentece. Uralo, komenco de la 20-a jc.

Rusoj estas orient-slava etno, ĉefloĝantoj de Rusio (120 mln, ĉ. 80%). Loĝas ankaŭ en la teritorio de la eksa Rusia Imperio: Ukrainio (11,35 mln), Kazaĥio (6,23 mln), Uzbekio (1,65 mln), Belorusio (1,34 mln), Kirgizio (0,91 mln), Latvio (0,90 mln), Moldavio (0,56 mln), Estonio (0,47 mln), Azerbajĝano (0,14 mln), Taĝikio (0,38 mln), Uzbekio; krom tio ankaŭ en Usono (1,2 mln), Kanado, Mongolio, Turkmenio, Ĉinio kaj aliloke.

Antropologie rusoj reprezentas diversajn tipojn de la granda eŭropida raso. Ili parolas en la rusa lingvo, ilin kunligas komuna historio kaj kulturo. La plej disvastiĝinta religio estas orienta ortodoksismo, multaj estas ateistoj.

  • Memnomo: русские [ruskije];
  • Totala kvanto: 146,5 mln (1992).

Plejparto de rusoj loĝas en la centra, suda kaj nord-okcidenta parto de eŭropa Rusio kaj en Uralo. Laŭ datumoj de la jaro 2002, inter la subjektoj de Rusia Federacio la plej altan rilatumon de rusoj havas Vologda provinco (96,56%). La rilatumo de rusoj superas 90% en 30 subjektoj de la federacio: ĉefe estas regionoj de Centra kaj Nord-Okcidenta federaciaj distriktoj kaj en la suda Siberio. La malplej granda rilatumo de rusoj (malpli ol 5%) estas en Ĉeĉenio, Dagestano kaj Inguŝio.

Laŭ specialecoj de la lingvaĵo kaj ĉiutaga vivo oni distingas du aŭ tri grandajn etnografiajn subgrupojn de rusoj:

  • la norda odira (vidu odiro);
  • la suda adira (vidu adiro);
  • kaj la meza, kiu kunigas trajtojn de la du listigitaj.

La limo inter la norda kaj la suda subgrupoj trairas proksimume laŭ la linio PskovTverMoskvoNiĵnij Novgorod.

Kelkaj esplorantoj (D. N. Uŝakov, D. K. Zelenin ka.) nomis tiujn subgrupojn apartaj etnoj kun koincidanta memidentigo rusoj, inter kiuj aperis la tria, surbaze de kiu procezas la unuiĝo de la lingvo kaj de la tuta rusa kulturo.

Dum la lastaj jardekoj pro interna migrado kaj ankaŭ pro la disvastiĝo de radio, televido kaj mezlerneja edukado la diferencoj inter la etnaj subgrupoj kaj iliaj dialektoj preskaŭ malaperis, temas pri malgravaj prononcaj diferencoj ks.

Pri specialaj etnaj subgrupoj de rusoj vidu ankaŭ: kozakoj, molokanoj ka.

Referencoj [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    http://service.china.org.cn/link/wcm/Show_Text?info_id=139526&p_qry=russians
Ekstera ligilo    http://www.perepis2002.ru/ct/html/TOM_14_24.htm
Ekstera ligilo    http://www.rustrana.ru/article.php?nid=2720&sq=19,23,118,531&crypt=