Uzbekujo
| Oʻzbekiston Respublikasi | |
| Respubliko Uzbekujo | |
(Detaloj) |
(Detaloj) |
| Nacia himno: Serquyosh, hur oʻlkam, elga baxt, najot | |
![]() |
|
| Bazaj informoj | |
|---|---|
| Ĉefurbo | Taŝkento |
| Oficiala(j) lingvo(j) | uzbeka |
| Plej ofta(j) religio(j) | islama, rus-ortodoksa |
| Areo % de akvo |
447 400 km² km² ? |
| Loĝantaro | 27 727 453 (1-a de Januaro 2009) |
| Loĝdenso | 61,2/km² |
| Horzono | UTC+5 |
| Interreta domajno | .uz |
| Landokodo | UZ |
| Telefona kodo | 998 |
| Politiko | |
| Politika sistemo | prezidanta respubliko |
| Ŝtatestro | Prezidanto Islom Karimov |
| Ĉefministro | Shavkat Mirziyoyev |
| Sendependiĝo disde Sovet-Unio | 1-a de Septembro 1991 |
| Ekonomio | |
| Valuto | uzbeka somo (UZS) |
| MEP | laŭ 2009[1] |
| – suma | 32,816 miliardoj da USD |
| – pokapa | 1%nbsp;176 USD |
| Esperanto-movado | |
| Landa E-asocio | Uzbeka Esperanto-Asocio |
Uzbekujo, Uzbekio aŭ Uzbekistano (uzbeke Oʻzbekiston) estas senmarborda lando en Centra Azio. La najbaraj landoj estas okcidente kaj norde Kazaĥujo, oriente Kirgizujo, sud-oriente Taĝikujo kaj Afganujo kaj sude Turkmenujo. Okcidente la lando limas la lagon Aralo. La ŝtato Uzbekujo estiĝis en 1925 kiel Uzbeka Socialisma Sovetrespubliko, do kiel parto de Sovet-Unio, kaj sendependiĝis en 1991. La nomo Uzbekujo estas bazita sur la popolo de la uzbekoj, kie nomo devenas de Uzbek Ĥan.
Enhavo |
[redakti] Historio
La unuaj historie konataj loĝantoj de la lando, la hindeŭropaj popoloj, alvenis el sia plej praa loĝtereno, probable suda Rusio, meze de la 3 jarmilo antaŭ Kristo, opinias la historiistoj. Antikve teritorio de Uzbekio estis loĝata de iranaj popoloj kaj konata kiel du landoj: Ĥorezmo kaj Sogdio. La sogda lingvo estis dumtempe grava lingvo kaj floris ĝis la 6-a jarcento p.K. kiam ĝin anstataŭis la persa kaj la tjurkaj lingvoj. La ĉefaj urboj, precipe Buĥaro restis ĝis nun loĝataj precipe de taĝikoj, kies lingvo estas fakte persa.
La tjurkaj popoloj ekloĝis en la regiono nur post la 8-a jarcento p.K. La uzbekoj mem, el kiuj la moderna ŝtato ricevas sian nomon, alvenis dum la 15-a jarcento.
[redakti] Teritoria organizado
La teritorio de Uzbekio estas dividita en 12 aŭtonomajn provincojn (Andijon Viloyati, Buxoro Viloyati, Farg‘ona Viloyati, Jizzax Viloyati, Xorazm Viloyati (Urganch), Namangan Viloyati, Navoiy Viloyati, Qashqadaryo Viloyati (Qarshi), Samarqand Viloyati, Sirdaryo Viloyati (Guliston), Surxondaryo Viloyati (Termiz) kaj Toshkent Viloyati), 1 aŭtonoma respubliko (Karakalpakstano) kaj la urbo Taŝkento.
[redakti] Demokratio
Kvankam la konstitucio garantias demokration kaj liberon, multaj internaciaj grupoj pri homaj rajtoj kritikas la nunan registaron kiel totalisman reĝimon kiu uzas teroron, torturon ktp. En majo de 2005 okazis masakro en la urbo Andiĝon (uzbeke Andijon [andiĝan]; ruse Андижан), en kiu centoj de manifestaciantoj estis mortpafitaj de registaraj soldatoj.
[redakti] Fontindikoj
|
||||||
|
||||
|
||||
