Moldava Respubliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Republica Moldova
Moldava Respubliko
Flago de Moldavio (detaloj) Blazono de Moldavio (detaloj)
Nacia himno: Limba noastră
Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Kiŝinevo
Oficiala(j) lingvo(j) rumana
Ĉefa(j) lingvo(j) rusa kaj ukraina
Plej ofta(j) religio(j) ortodoksismo kaj katolikismo
Areo
 % de akvo
33.846 km²
1,4%
Loĝantaro 4.128.047 (2008)
Loĝdenso 122/km²
Horzono UTC+2

UTC+3 (somere)

Interreta domajno .md
Landokodo MD
Telefona kodo 373
Politiko
Politika sistemo Evoluanta demokratio
Ŝtatestro Nicolae Timofti
Ĉefministro Iurie Leancă
Nacia tago 27-a de aŭgusto
Sendependiĝo disde Sovetunio 27-a de aŭgusto 1991
Ekonomio
Valuto leŭo (MDL)
MEP laŭ 2007
– suma $9,367 mlrd
– pokapa $ 2.962
v  d  r
Information icon.svg

Moldavio* (aŭ Moldavujo, rumane Moldova) estas nomo de lando en Orienta Eŭropo kaj ankaŭ nomo de regiono de Rumanio.

Moldavio administre dividiĝas je 32 distriktoj (raioane), kiuj ĉiuj nomatas laŭ sia ĉefurbo:

Anenii Noi, Basarabeasca, Briceni, Cahul, Cantemir, Călărași, Căușeni, Cimișlia, Criuleni, Dondușeni, Drochia, Dubășari, Edineț, Fălești, Florești, Glodeni, Hîncești, Ialoveni, Leova, Nisporeni, Ocnița, Orhei, Rezina, Rîșcani, Sîngerei, Soroca, Strășeni, Șoldănești, Ștefan Vodă , Taraclia, Telenești, Ungheni.

En 1990 vivis en Moldavio 4,4 milionoj da homoj sur teritorio de 33 846 km² (komparo: Belgio: 30 519 km²; Svislando: 41 293 km²). Loĝantaro laŭ etna disdivido: en 1979 vivis en Moldavio 63,9% moldavoj-rumanoj, 14,2% ukrainoj, 12,8% rusoj, 3,5% gagauzoj (152 000), 2% bulgaroj, 2% judoj.

En Ĉednestrio (la fakte sendependiĝinta, sed ne agnoskita de la internacia juro, parto de iama Moldava Soveta Socialisma Respubliko) vivas 39% moldavoj, dum rusoj (23%) kaj ukrainnoj (26%) kune konsistigas 49% de la loĝantaro. En 1940 ĉ. 100 mil germanoj devis forlasi Besarabion.

La historia flago de Moldavio (Besarabio) denove valida estas la trikoloro (vertikale blua-flava-ruĝa - kiel Rumanio) kun la uro. Malgraŭ lingva, historia kaj kultura proksimeco, en Moldavio kaj Rumanio multaj[mankas fonto] dubas pri la oportuneco unuigi la du naciojn ĉefe pro la kvar sekvaj kialoj:

  1. En Besarabio la loĝantoj bone memoras, ke dum la rumana tempo ili estis traktataj kiel duaklasaj homoj;[mankas fonto]
  2. La ekonomio kaj vivnivelo en Rumanio estas nuntempe malpli altaj ol en Moldavio;[mankas fonto]
  3. Multaj moldavoj opinias, ke ilia pensmaniero diferencas de tiu de la rumanoj en Rumanio;[mankas fonto]
  4. En Rumanio oni timas, ke la madjaroj en Transsilvanio volas unuiĝi kun Hungario.[mankas fonto]

Historio[redakti | redakti fonton]

En la antaŭhistoria tempo sur la teritorio de la hodiaŭa Moldavio loĝis dakoj, gotoj kaj romianoj, ekde la 6-a jarcento — slavoj. En 1359 la valaĥa militestro Bogdan fondas la Moldavan Princlandon (kiu inkluzivis Moldavion, Besarabion, Bukovinon) kun la ĉefurbo Jassy (rum. Iași).

Komence de la 16-a jarcento la princlando troviĝas sub otomana regado. En 1792 la bordo inter la riveroj Dnestro kaj Bug iĝas rusa teritorio. En 1812 post la milito inter Rusio kaj Turkio la lando inter la riveroj Dnestro kaj Prut (Besarabio) estas aneksita de Rusio (formiĝas Besaraba gubernio). En 1918 kreiĝas la Aŭtonoma Moldava Respubliko (AMR), kiu estas baldaŭ okupata de rumaniaj trupoj; kadre de la Paco de Brest-Litovsk, Sovetio devis cedi Besarabion al Rumanio. Por akcenti la sovetian pretendon pri Besarabio, Stalin fondas en 1924 sur la maldekstra bordo de Dnestro (Tiraspol, ktp.) la Moldavan Aŭtonoman Socialisman Sovetrespublikon (MASSR), kadre de Ukrainio. Ĝia ĉefurbo iĝas Kiŝinevo - kiu troviĝas en Rumanio (la efektiva ĉefurbo iĝas la urbeto Balta kaj ekde 1929 Tiraspol). La pakto inter Hitler kaj Stalin de 1940 havigas Besarabion (AMR) al Sovetio; en 1941-44 Moldava SSR estas okupata de la germanoj. Poste Stalin unuigas la rumanan AMR kaj la pli grandan parton de la MASSR en Moldavan Socialisman Sovetrespublikon (Moldavan SSR).

Pro la rusigo kaj sovetigo de la lando grandparto de la rumanlingva intelektularo fuĝas al Rumanio — ĝia resto estas likvidita en Siberio. Dum Ĉednestrio forfalas de Ukrainio, la borda regiono ĉe la Nigra Maro (Sud-Besarabio) kaj Nord-Bukovino (ĉefurbo: Cernăuți/Ĉernovcy) eniras Ukrainion.

Ekde somero 1988 en Moldavio aktiviĝis novaj politikaj fortoj. Ĉe la parlamentaj elektoj en la printempo 1990 la naciisma kristandemokrata Popola Fronto rikoltas 40% de la mandatoj (aliajn 30% ricevas reprezentantoj proksimaj al la Popola Fronto). Samjare aperas leĝo, kiu enkondukas la moldavan (= rumanan) lingvon kiel solan ŝtatan lingvon de Moldavio; la cirila alfabeto malaperas favore al la latina. En junio 1990 Moldavio deklaras sian suverenecon.

Reage al la moldav-rumana naciismo, en aŭgusto aperas en Moldavio la memproklamita respubliko de la turklingvaj, sed kristanaj gagauzoj (centro: Komrat); en septembro sekvas la fondo de la Ĉednestra Moldava Socialisma Sovetrespubliko (centro: Tiraspol) fare de rusaj kaj ukrainaj grupoj (precipe la potencaj fabrikdirektoroj rusaj, kies entreprenoj obeis al la ordonoj rekte el Moskvo, subtenis la fondon de tiu respubliko). Kiŝinevo rifuzas ambaŭ memproklamadojn argumentante, ke ili detruas la tutmoldavian respublikan koherecon. Ankaŭ la moldavaj bulgaroj (centro: Bolgrad), kvankam pli lojalaj al la reĝimo en Kiŝinevo kompare kun rusoj aŭ gagauzoj, eldonas novajn proprajn periodaĵojn en sia lingvo. En aŭgusto 1991 (post la moskva puĉo) sekvas la proklamo de la plena sendependeco de Moldavio (nun nomita Moldovo) disde Moskvo kaj la unua rifuzo kunkrei la novajn politikajn KSŜ-strukturojn (post internaj kvereloj kaj moskva premo Moldavio tamen aliĝis al KSŜ). Ĉio tio kaj la fortiĝanta moldav-rumana nacia movado pli kaj pli mobilizas la nemoldavan, do slavan loĝantaron (precipe rusoj) kontraŭ la politiko de Kiŝinevo, precipe de la Popola Fronto, kiu interalie alstrebas la unuiĝon kun Rumanio (tiu politiko estas forte pridisputata en Moldavio mem). En decembro 1991 Ĉednestrio proklamas sian plenan sendependecon disde Kiŝinevo (kun propraj parlamento kaj ŝtatestro I. Smirnov).

Politiko de Rusio rilate Moldavion[redakti | redakti fonton]

La politiko de Rusio (Jelcin/Ruckoj) rilate Moldavion estas neklara kaj kontraŭdira. Unuflanke Jelcin per subskribo de dokumentoj emfazis la gravecon konservi la teritorian tutecon de Moldavio kaj la respekton de la internaciaj homrajtaj normoj. Aliflanke, aludante al la rusa popolo vivanta en la ekssovetiaj respublikoj, la tiam influa politikisto Ruckoj diris en junio 1992, ke Rusio kaj ties armeo ĉiarimede defendus la rusajn soldatojn kaj familiojn sendepende de ilia loĝloko.

Ankaŭ la tiama ministro pri defendo de Rusio Graĉov, aldonis, ke la rusa armeo devus esti garantianto por libereco kaj sendependeco de la popolo; se la rajtoj de la rusoj en la eksa Sovetio estus ofendataj, Rusio devus konsideri adekvatajn paŝojn kontraŭ la subpremantoj. Kvankam tiuj eldiroj tute ne ĉie estis subtenitaj de agoj, reage al tiuj eldiroj, la prezidentoj de Moldovo kaj Kartvelio, Snegur kaj Ŝevardnadze, kritikis Moskvon pro «imperiisma pensmaniero». Ekzistas opinio, ke en la eksa Sovetio «ĉie estas konfliktoj, kie troviĝas la rusa armeo», la mala opinio estas, ke la rusa armeo en multaj lokoj sukcesis ĉesigi konfliktojn, kiuj alikaze brulus ĝis nun. En Ĉednestrio (Transdnistrio), plurjare fakte sendependa teritorio, estas engaĝitaj tankoj de la 14a ekssovetia rusia armeo flanke de la separatistoj.

Prezidantoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]