Latvoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
etna mapo de la eŭropa Rusia Imperio antaŭ la Unua Mondmilito (1898)

La latvoj (latve latvieši) - estas etno kies tradicia vivteritorio situas en Latvio, ŝtato en la nordoriento de Eŭropo, kaj kies anoj parolas la latvan lingvon, lingvon el la balta lingvofamilio, kiu apartenas al la hindeŭropa lingvaro. En Latvio 62,1 procentaĵoj de la ŝtata civitanaro estas latvoj. Kulture la latvoj konsideras sin proksimaj al la litovoj, kiuj ankaŭ parolas lingvon el la balta lingvaro, kaj al la estonoj, kiuj parolas lingvon el la finn-ugra lingvaro: La koncernaj tri landoj kune nomiĝas Baltio, kaj la tri etnoj kune kun la baltaj germanoj ofte komune nomatas baltoj (kvankam ja la estona kaj germana ne estas lingvoj de la balta lingvaro). Du trionoj de la latvoj estas luteranoj kaj iom pli ol kvarono katolikoj.

Per la procentaĵo de 62,1 laŭ la stato de 2011 la latvoj konsistigas la absolutan plimulton inter la latvianoj, do la ŝtatanoj de Latvio, sed pli ol triono de la ŝtatanoj sekve ne estas latvoj (precipe rusoj, vivantaj en la latvia ĉefurbo Rigo, kaj translokiĝintaj tien dum la sovetunia okupo de Latvio).

Historio[redakti | redakti fonton]

La balta triboj de latgaloj, zemgaloj, selonoj kaj kuronoj estis la praloĝantoj de la nuna Latvio. Aldoniĝas la livonoj, parolantoj de la finn-ugra livona lingvo, kiuj loĝis marborde de la golfo de Rigo.

Albert von Bŭhoeveden, katedrala episkopo de Bremeno kaj pli poste episkopo de Livonio, en 1139 helpe de la Glavofrata Ordeno, pli poste Livonia Ordeno kaj la armeaj unuoj de la alianciĝintaj latvoj kaj livonoj komencis konkeri la nekristanajn loĝantojn de Latgalio, Zemgalio, Kuronio, Selonio kaj Livonio, kaj koloniigi la teritorion.[1]. Post la konkero, la selonoj, zemgaloj, kuronoj kaj parte la livonoj iom post iom unuiĝis al nova etno de latvoj. Georg Mancelius, profesoro pri teologio en la tiutempe germanlingva Universitato Dorpat (nun Tartu en Estonio), en 1638 verkis la unuan germanan-latvian leksikonon "Lettus".

La nocion "latva etno" unuafoje uzis la germanlingva luterana pastro Paul Einhorn en siaj latinlingvaj verkaĵoj "Reformatio gentis Letticae en Ducatu Curlandiae" ("reformacio de la latva gento en la Duklando Kurlando", el 1636) kaj "Historia Lettica" ("historio de Latvio", 1649). La decidan rolon por evoluo de la latva literatura lingvaĵo havis la pastro Gotthard Friedrich Stender (1714–1796) [2]. Ĝis la 19-a jarcento la latvoj kutime estis neurbaj farmejaj laboristoj sub rego de germanbaltaj kavaliraj sinjoroj. La urbojn de Latvio dominis la germanaj baltoj, kies prapatroj fondis tiujn urbojn.

Nur per la iom-post-ioma liberigo de la farmejaj laboristoj per agrikulturaj reformoj kaj vendoj de kamparaj teritorioj ekde la mezo de la 19-a jarcento ŝanĝiĝis la situacio. Ekestis malgranda socia tavolo de latvaj farmbienestroj. Per la industriigo kreskis la marhavenaj urboj Rigo kaj Liepāja, kaj la latvoj nun ankaŭ en la urboj konsistigis la plimulton. Ekestis latva laborista klaso, latva meza socia tavolo kaj mallarĝa supera tavolo de latvaj edukitaj burĝoj - el la lasta tavolo fontis la unuaj signoj de "nacia vekiĝo". Sub la caro Aleksandro la 3-a de Rusio ekde la jaro 1881 preme la baltaj provincoj estis ruslingvigitaj. Kontraŭ la duobla kultura premo de germanaj baltoj unuflanke kaj de rusoj aliflanke la latvoj ribelis en 1905. Fine de la jaro la farmbienestroj kaj rusiaj armeanoj estis preskaŭ komplete forpelitaj el la lando. La "latva revolucio" celis la administran unuiĝon de la latvaj teritorioj, enkondukon de la latva lingvo kiel administra kaj lerneja lingvoj, kaj kulturan aŭtonomion. Per la forigo de la rusia caro en 1917 tiuj postuloj denove laŭte esprimiĝis. Unua sukceso estis la agnosko de demokratie elektita "landa konsilio" pere de la provizora rusia registaro. Tamen la regiono Kurlando, de germanaj naciistoj pro la antaŭaj germanaj regantoj konsiderata "germanlingva", jam en 1915 estis okupita fare de la armeo de la Germana Regno. En 1918 "latva popola konsilio" elvokis la sendependan respublikon Latvio, kaj ties subtenantoj en pezaj bataloj fine povis venki la anojn de unua latva soveta respubliko. En 1920 interkonsentiĝis le "pactraktato de Rigo" inter Latvio, Sovetunio kaj la Germana Regno. En 1934 ekregis faŝisma registaro, kiu sub la slogano "Latvion al la latvoj" precipe kontraŭis la judan malplimulton, kiu en 1935 konsistigis 4,8 procentaĵojn de la loĝantaro, kaj la malplimulton de baltaj germanoj, kiu en 1935 konsistigis 3,2 procentaĵojn de la loĝantaro.


Sed jam en 1940 la litovoj iĝis viktimoj de la Pakto Ribbentrop-Molotov kaj en junio 1940 la lando estis konkerita fare de la Ruĝa Armeo de Sovetunio. Multaj latvoj nur en 1941 de la sovetuniaj okupantoj estis perforte translokigitaj al Siberio, pliaj ekde la jaro 1944, tiel ke fine pli ol 150 000 latvoj estis perforte translokigitaj. Parto de ili mortis pro la mizeraj cirkonstancoj, parto post la morto de Josif Stalin rajtis reveni al Latvio, plia parto devis resti en Siberio. Post la disfalo de Sovetunio en 1990/1991 sukcesis restarigi sendependan respublikon Litovio. En la maltrankvila periodo inter majo 1990 kaj aŭgusto 1991, kiam ne klaris ĉu la sovetuniaj regantoj toleros la malaliĝon de Latvio el la sovetunia ŝtato, tamen multaj pliaj latvoj translokiĝis al okcidenta Eŭropo kaj Norda Ameriko, post kiam jam en pluraj antaŭaj ondoj de elmigroj ekde la komenco de la 20-a jarcentoj granda nombro da latvoj translokiĝis okcidenten.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Livländische Chronik de Henricus Lettus. - Darmstadt: Wissenschaftliche Buchgesellschaft, 1975, dua eldono, senŝanĝa represo de la unua eldono de 1959.
  2. Neue vollständigere lettische Grammatik, nebst einem hinlänglichen Lexico, wie auch einigen Gedichten, verfasset von ("nova pli kompleta gramatiko de la latva lingvo, kun sufiĉe kompleta vortaro, verkita de") Gotthard Friedrich Stender. Braunschweig, 1761. - 400 paĝoj