Livona lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Livona lingvo
līvõ kēļ
Parolata en Latvio
Parolantoj 10 - 40
Lingvistika klasifiko
Urala
Finn-Ugra
Finna-samea
Baltmara finna
Livona
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Nenie
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 -
  ISO 639-2 fiu
  SIL LIV
v  d  r
Information icon.svg
Regionoj loĝataj de livonoj en 12-a jarcento (griza) kaj komence de 20-a jarcento (nigra).

La livona lingvo (līvõ kēļ, ankaŭ rāndakēļ) estas ano de la finna branĉo de la Finn-ugra lingvaro. Laŭ ĝi la historia regiono Livonio ricevis sian nomon. Nuntempe, la livona estas parolata de nur 10-40 personoj en Latvio kaj ĝin minacas malapero. La lastaj parolantoj de la livona lingvo loĝas en marbordaj vilaĝoj, norde de Kuronio, proksime al la urbo Ventspils.

Laŭ esploroj pri loknomoj la livona estis pli frue parolata en pli vasta areo, kiu kovris ĉ. duonon el la teritorio de nuntempa Latvio. La latva lingvo havas multe da influo de la livona lingvo kaj la diferencoj inter la latva kaj la litova estas parte pro la influo de la livona lingvo. Ankaŭ la latva lingvo influis multe al la livona kaj kaŭzis diversajn malsimilecojn inter la livona kaj aliaj finnaj lingvoj.

La livona lingvo dividiĝis al du dialektoj, la orienta kaj la okcidenta. La orienta livona lingvo estis parolata oriente de la Riga golfo kaj ĝi malaperis en la 19-a jarcento.

Alfabeto[redakti | redakti fonton]

La livona estas skribita per latina alfabeto kun kromaj literoj:

A/a, Ā/ā, Ä/ä, Ǟ/ǟ, B/b, D/d, Ḑ/ḑ, E/e, Ē/ē, F/f, G/g, H/h, I/i, Ī/ī, J/j, K/k, L/l, Ļ/ļ, M/m, N/n, Ņ/ņ, O/o, Ō/ō, Ȯ/ȯ, Ȱ/ȱ, Õ/õ, Ȭ/ȭ, P/p, R/r, Ŗ/ŗ, S/s, Š/š, T/t, Ț/ț, U/u, Ū/ū, V/v, Z/z, Ž,ž.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la 13-a jarcento troviĝis 30 000 parolantoj de la livona kaj dum la 19-a jarcento ankoraŭ 2 000. Post la sendependiĝo de Latvio la livona kulturo ekfloris. Dum la 1930-aj jaroj la livona estis uzata en literaturo. La Sovetunia epoko, kun i.a. limigoj por la loĝantoj de marbordaj regionoj, kaŭzis fortajn batojn al la livonaj vilaĝoj. Parto el la parolantoj ekloĝis en urboj, inter alie en Rigo.

Bazaj frazoj[redakti | redakti fonton]

Tulgid mäd jūrõ! 
Venu al ni!
Esperanto um nei lǟlam! 
Esperanto estas tiel malfacila!
Jõvīst, ku rõkāndõd līvõ kīeldõ. 
Bone, ke vi parolas livone.
Set veitõ. 
Nur iom.
Nēmizpǟl! 
ĝis revido!
Tēriņtš 
Saluton!
Jõvā ūomõg! / Jõvvõ ūomõgt! 
Bonan matenon!
Jõvā pǟva! / Jõvvõ päuvõ! 
Bonan tagon
Pōlaks! 
Bonvolu!
Tienū! 
Dankon!
Vȯndzist Ūdtāigastõ! 
Bonan novan jaron
ikš, kakš, kuolm, nēļa, vīž, kūž, seis, kōdõks, īdõks, kim 
unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naŭ, dek

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • la artikolon pri la historia regiono Livonio.