Kuronoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
proksimumaj setloteritorioj de la baltaj popoloj dum al 12-a jarcento. La kuronoj en helverda koloro sube maldekstre.

La kuronoj (en la kurona lingvo Kursi, latve kurši kaj litove kuršiai) estis balta popolo, kiuj origine vivis en la okcidento de Latvio, la hodiaŭa Kurlando, (latve Kurzeme, litove Kuršas, germane Kurland) kaj en la nordokcidento de Litovio. Norde vivis livonoj, oriente kaj sudoriente zemgaloj kaj ĵemajtoj, kaj sude la skalvoj.

La kuronoj siaepoke estis konataj fortaj batalistoj, talendaj velistoj kaj piratoj. Inter la 7-a kaj 12-a jarcentoj la kuronoj batalis kontraŭ la ripete atakantaj vikingoj. Ĉapitro 46 de la Sagao de Egil priskribas vikingan ekspedicion el Kuronio. La svedaj reĝoj Ivar Vidfamne kaj Harald Hildetand estis la unuaj, kies armeoj sukcesis venki la kuronojn kaj do la lando dumtempe iĝis sveda - tamen la kuronoj tuj post la morto de Hildetand denove atingis sendependecon. Pli postaj atakoj de la mezepokaj reĝlandoj Danio kaj Svedio en Kuronio restis sensukcesaj. Aliflanke la kuronoj mem partoprenis en la atako al la tiam plej grava sveda urbo Sigtuna dum la jaro 1187.

La plej sudaj kuronaj pejzaĝoj Lamotina (ĉirkaŭ la urbo Šilutė), Pilsaten (ĉirkaŭ la urbo Klaipėda), Megove (ĉirkaŭ la urbo Palanga), Duvzare (ĝis la limo al Latvio) sowie Ceclis (en la hodiaŭa Ĵemajtio) situas en Litovio. La nomo "kuronoj" signifas "rapidaj sur la maro".

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekde proksimume la jaro 2500 antaŭ Kristo la regiono ĉirkaŭ la delto de la rivero Nemunas kaj la pli norda bordo de la Balta Maro estis loĝita fare de kuronoj, kiuj apartenas al la hindeŭropaj baltoj. La periodon de la 2-a ĝis la 5-a jarcento post Kristo oni nomas la "oran epokon de la baltoj", ĉar laŭ la arkeologiaj trovoj la lokuloj vivis senĝene de militaj atakoj, de foriroj aŭ almigro de popoloj, kaj kulturaj kutimoj kiel ekzemple la entombigaj ritoj dum tiuj jarcentoj restis senŝanĝaj. Dum la meza ferepoko, inter la 5-a kaj la 9-a jarcentoj, ŝanĝiĝis la vivkondiĉoj de la baltaj triboj: de oriento kaj sudo premis ekspansiemaj slavoj, kaj de la Balta Maro svedoj kaj vikingoj penis konkeri la landon. La praprusaj kaj kuronaj triboj dum tiu tempo estis gvidaj en la defendado de la balta vivoteritorio. Ekde la 5-a jarcento la kuronoj konstruis montetajn fortikaĵojn, ofte ĉe terlangoj, kie kunfluis du riveroj, kiuj estis fortikigitaj per remparoj kun palisaroj el arbotrunkoj kaj argilo. La unua skriba dokumento pri la kuronoj estas el la 9-a jarcento.

Inter la 11-a kaj 13-a jarcentoj la kuronoj iĝis la "vikingoj inter la baltoj". Kvankam tre riĉaj, ili ekiris kaj kuraĝe provis prirabi la najbarajn regionojn. Ekzemple la reĝlando Danio devis ĉiusezone protekti siajn marbordojn de la kuronoj, kaj en danlingva kristana preĝo de la epoko estas la deziro "ho potenca dio, protektu nin de la kuronoj". Kronikoj el la 13-a jarcento raportas, ke la kuronoj plurfoje detruis kaj prirabis la marbordajn regionojn de Danio kaj Svedio, kunprenis monon kaj juvelojn, sed ankaŭ preĝejajn sonorilojn kaj aliajn pezajn valoraĵojn. Eĉ la islanda sagao Egil raportas detalojn el la vivo de kurona nobelo. La germana kronikisto Adam von Bremen konsilis al ĉiuj kristanoj eviti la marbordon de Kuronio. Kuronaj iloj tipaj por la regionoj de Klaipėda kaj Kretinga ankaŭ trovatis en Skandinavio.

Inter la 7-a kaj la 12-a jarcentoj la kuronoj batalis kontraŭ la vikingoj. La svedaj reĝoj Ivar Vidfamne kaj Harald Hildetand estis la unuaj, kiuj povis venkigi la kuronojn kaj dumtempe konkeri Kuronion. Post la morto de Hildetand la kuronoj tamen baldaŭ reliberiĝis. Pli postaj konkero- aŭ nur priraboprovoj de danoj svedoj en Kuronio restis sensukcesaj.

Dum la 12-a jarcento tamen okazis iom-post-ioma ŝanĝo, ĉar kiam la konkeremaj germanlingvaj armeanoj de la Ordeno de germanaj kavaliroj kaj la Livonia ordeno enmarŝis Kuronion, la sudo de la teritorio estis preskaŭ senhoma. Plejparto de la kuronoj estis formigrintaj al la nordo, pro fortegaj pluvoj dum pluraj jaroj en la sudo, kiuj ŝanĝis la regionan klimaton kaj malfaciligis kaj la kultivadon de plantoj kaj la bestobredadon. Nur sur la Kurona Duoninsulo estis restintaj iuj kuronaj familiaroj. La sudo de la kurona teritorio iĝis tereno de la Ordeno de germanaj kavaliroj, la nordo de la Livonia ordeno. Sed ankoraŭ dum la 16-a jarcento latvaj kuronaj fiŝkaptistoj venis fiŝkapti en la kurona laguno apartenanta al la germanlingva Orienta Prusio, kaj pagis fiŝkaptan imposton al la germanoj. Kun la lokaj kuronoj, kiuj daŭre loĝis ĉirkaŭ la laguno, ili senprobleme povis komuniki.

Ekde proksimume la jaro 1400 unuaj kuronoj remigris el la nordo, la latva regiono Kurzeme, al la teritorio ĉirkaŭ la kurona laguno, aparte dum la jaroj 1409, 1439, 1445 kaj 1481. Kuronaj loĝlokoj (re)fondiĝis ĉirkaŭ la tiam germanaj urboj Memel, Ragnit, Windenburg, Rossitten, Tilsit kaj Insterburg. Eĉ en la pleja sudo de la germanlingva Orienta Prusio troveblas kuronaj loknomoj.

Kiam la germanaj regantoj de Orienta Prusio pli kaj pli ankaŭ akceptas kamparanojn el Ĵemajtio kaj aliaj partoj de Litovio kiel novaj setlantoj, la kuronoj kaj praprusoj jam havas privilegitajn jurajn poziciojn. La patroflankaj prauloj de Immanuel Kant estas tiaj remigrintaj latviaj kuronoj, kiuj resetlis en la regiono ĉirkaŭ la delto de la rivero Nemunas kaj ĉirkaŭ la kurona laguno.

Lingvo[redakti | redakti fonton]

Intertempe la kurona lingvo adaptiĝis al al latva lingvo, tiel ke la origina kurona lingvo nur estis parolata de malmultaj maljunuloj. En miksiĝo kun la praprusa lingvo de la skalvoj (sude de la rivereto Minija) kaj la latvigita eks-kurona lingvo ekestis nova lingvaĵo, kiun oni nomas "nova kurona lingvo" (germane Nehrungskurisch, "duoninsula kurona lingvo"). Ekde la 15-a jarcento en la antaŭaj sudkuronaj pejzaĝoj ankaŭ vivis germanlingvanoj, praprusoj, Jemajtianoj kaj aliaj litovoj, tiel ke inter la kamparanoj ekestis lingvo, kiu havas latvajn, praprusajn, nov-kuronajn, platgermanajn kaj precipe litovajn vortojn, sed en la vortaro tamen signife malsamis de la "norma" litova lingvo.

La kampara loĝantaro ĝenerale estis plurlingva, sed nur tre malmultaj loĝantoj regis la norman germanan lingvon, kiu laŭ la regantoj de Orienta Prusio estis la lingvo de la eklezio, de la lernejoj kaj de la administro. Tiel la kristana eklezio adaptiĝis oferti diservojn jen en la germana, jen en la litova lingvo. La litova lingvo estis kompromiso, ĉar temis pri la lingvo kiun pli-malpli ĉiuj komprenis kaj kiun la pastroj povis lerni, ĉar ekzistis signife pli da skribaj dokumentoj en tiu ol en la aliaj baltaj lingvoj. Tamen multaj kristanaj paroĥoj restis sen pastro. Germanaj instruistoj kun konoj de la litova aŭ nov-kurona lingvoj ricevis aparte altajn salajrojn, por plenumi almenaŭ la instruistajn postenojn. La disvastiĝo de la germana lingvo en la teritorio formale klare apartenanta al Germanio do estis tre malgranda. La lingvo de la regantoj nur disvastiĝis fine de la 19-a jarcento, kiam la kampara loĝantaro pli interesiĝis pri klerigo, ekaprezis la vastan germanlingvan literaturon kaj gazetaron, kaj krome ekdisvastiĝis la turismo kun ĉiam pli da germanaj gastoj en la regiono.

La kurona lingvo iĝis pura vira respektive marista sublingvo.

Lingvaj dokumentoj[redakti | redakti fonton]

tombotabuloj en formo de ranoj en (Nida)

La Patro nia[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
« Teve mūses, kur tu es danguj,

Garbiets ir taue vards.
Lai nāke taue karelīste.
Taue vale nuoase duoade ka is dange, ta ir us zeme.
Mūse diene maize duoade mums šuoadiene.
Ir paduoade mums mūse kalte,
Ka ir mes paduoadame mūsams kaltejams.
Ir nevede mums is pajundijuma,
Islidze mums nu piktume.
Tad taue ir ta kareliste un ta sile un ta šviesibe

Nu amžu lidz amžu. Amen »

Kuoa tie laužes ede (manĝokutimoj)[redakti | redakti fonton]

  • Kad tie zvejes par labes saguvumes juoa dauge āspelnij, tap pirages cepte, tas jau pussvete tap uoazgrieste un duoate. (Kiam la fiŝistoj pro bonaj kaptoj pli multe enspezis, oni ankaŭ bakis kukojn, kiu jam sabate vespere estis tranĉita kaj donita.)
  • Svedienes deve tad sāles rāpučes ar pečānes brādes, apvirtes gribes, tie rudina tap ielikte, va ieliktes bruklines lasete is kāpe meze. (Dimanĉe oni donis tiam salitajn terpomojn kun porka rostaĵo, kuiritajn fungojn, kiuj aŭtune estis marinitaj, aŭ konservitajn vakciniojn el la arbaro de la duoninsulo.)
  • Ieliktes melines, kracines va aviečes deve nu kāde reze va us svediene pa edine. (Konservitajn mirtelojn, rubusojnframbojn oni donis nur je specialaj eventoj aŭ sur la dimanĉa pudingo.)

Religio[redakti | redakti fonton]

La kuronoj kultivis la baltan prakristanan religion ĝis la 16-a kaj 17-a jarcento (vidu la artikolon pri litova mitologio). Sur la malnova tombejo de Nida ankoraŭ ekzistas tomboj kun prakristanaj simboloj, kies lignaj tombotabuloj ĝenerale havis la formon de rano, simbolo de la tera diino kaj de ŝiaj vivodonaj fortoj. Apude estis bildigataj birdetoj, sed ankaŭ floroj, serpentoj, arboj kaj ĉielosignoj. Kiam post la perforta kristanigo la nekristanaj simboloj estis malplermesitaj, oni ruze aldonis al la nekristanaj tombotabuloj kromajn krucojn kaj plejparte atingis ne devi detrui ilin.

Por la kurona loĝantaro de Orienta Prusio dum la jaro 1541 en Sarkau kaj Rossitten, (la paroĥo "Kunzen", al kiu ankaŭ apartenis la loko Nida sur la Kurona Duoninsulo) konstruiĝis kapeloj. Dum 1609 la pastro de la paroĥo "Kunzen" skribas, ke "plejparto de la kuronoj kaj litovoj ne scipovas kristane preĝi". Post episkopa vizito de la jaro 1670 estas notate, ke abunde ekzistas auĝuristoj kaj alispecaj konservantoj de la prakristanaj tradicioj. La kritikataj lokuloj defendis sin ke ili ne regis la germanan lingvon kaj tial ne komprenis la kristanajn predikojn, kaj sekve la luterana eklezio provis parte traduki la diservon per instruistoj al almenaŭ la litova lingvo. Pro tio, ke neniuj administraj aŭ ekleziaj oficialuloj parolis la kuronan lingvon, la lokuloj aparte tenis siajn nekristanajn kutimojn kaj kredojn, kiuj donis al ili sekurecon kaj kulturan identecon. Multaj germanlingvaj loĝantoj de Orienta Prusio superstiĉe timis la kuronajn loĝantojn, kaj suspektis ke ili povus esti en rilato al magio aŭ sorĉado.