Klaipėda

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Klaipėda
blazono de Klaipėda situo en Litovio
Bazaj datumoj
ŝtato: Litovio
distrikto: Klaipėda
komunumo: Urba Komunumo Klaipėda
nombro de loĝantoj: 188.800 (stato 2005)
areo: 98,35 km²
internacia telefona prefikso: (+370) 46
koordinatoj: 55° 42′ norde, 21° 08′ oriente

Klaipėda estas la tria plej granda urbo de Litovio, situas ĉe la Balta Maro, enhavas 188 800 loĝantojn kaj estas la ĉefa haveno de la lando.
Ekde sia fondiĝo dum la 12-a jarcento ĝis la jaro 1923, la urbo estis germanlingva kaj nomiĝis Memel (vidu Memel-regiono).

[redakti] Geografio

Klaipėda situas 120 kilometrojn for de Kaliningrado (la ĝis 1945 germana urbo Königsberg) kaj 290 kilometroj for de Vilno. Plejparto de la urba teritorio situas sur la kontinento, nur la du fiŝistaj loĝlokoj Smiltynė (Sandkrug) kaj Kopgalis (Süderspitze) troveblas sur la Kurona duoninsulo, dividite de la Kurona laguno, kaj de la urbocentro nur atingeblas per pramo. En Kopgalis troviĝas la Nacia Mara Muzeo de Litovio, kiu estas la plej vizitata muzeo de la lando – granda ekspoziciejo en eksa fortikaĵo, delfinejo kaj subĉiela spaco kun historiaj ŝipoj kaj sesdoma etnografia fiŝista bieno.

[redakti] Partneraj urboj

Inter la partneraj urboj estas

la haveno de Klaipėda

[redakti] Retaj ligiloj

Ekstera ligilo  Retejo de la urbo


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj