Szczecin

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
 Ŝĉeĉino - Riveroj Odro kaj Dunczyca (legu: Dunĉica)
 Ŝĉeĉino - Riveroj Odro kaj Dunczyca (legu: Dunĉica)
Szczecin (legu: Ŝĉeĉin); Esperante: Ŝĉeĉino, germane kaj svede: Stettin; latine: Sedinum aŭ Stetinum
Flago Blazono
Devizo: "Kun vento en veloj"
Szczecin (Pollando)
DMS
Red pog.svg
Mapo
Genitivo de la nomo Szczecina
Provinco Okcidenta Pomerio
Distrikto-rajta Jes
Distrikto Distrikto-rajta urbo
Komunumo Komunumo Szczecin
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Aglomeraĵo 850000
Fondita en 9-a jarcento
Urborajtoj 1243
Koordinatoj 53°25′0″N 14°35′0″O  /  53.41667°N, 14.58333°O / 53.41667; 14.58333 (Szczecin)
Alto super la marnivelo Ĝis 149 m
Areo 300,83 km2
Loĝantaro 411125 (en 2006)
Loĝdenso 1293,8/km2
Poŝtkodo 70-018 do 71-871
Telefona antaŭkodo +48 91
Aŭtokodo ZS
TERYT 4324362000
Estro Piotr Krzystek
Titolo de estro Urbestro
Adreso de estraro pl. Armii Krajowej 1
Retpoŝto de estraro prezydent@um.szczecin.pl
Poŝtkodo de estraro 71-871
Telefono de estraro +(91) 42 45 931 - 933
Fakso de estraro +(91) 42 45 855
Poŝto de estraro boi@um.szczecin.pl
Ĝemelaj urboj vidu maldekstre
Komunuma retejo http://www.szczecin.pl
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Szczecin [prononcu: ŝĉeĉin] (Esperante: Ŝĉeĉino[1][2] ; germane kaj svede ĝis la jaro 1945 Stettin; latine: Sedinum aŭ Stetinum) estas urbo en Pollando, la ĉefurbo de la pola provinco Okcidenta Pomerio (Województwo zachodniopomorskie) kaj situas 120 km nordoriente de Berlino. La urbo ekestis ĉirkaŭ la jaro 1200 el du najbaraj germanlingvaj setlejoj kaj dum la jaro 1243 ekhavis urbajn rajtojn. Ekde tiam, dum la Mezepoko la urbo apartenis al la komerca ligo hanso kaj estis germanlingva dum sep jarcentoj, ĝis dum la jaro 1945, sekve de la decidoj faritaj post la Dua Mondmilito, la sovetaj aliancanoj cedis ĝin al Pollando.

Enhavo

[redakti] Esperanto

HISTORIO DE ESPERANTO-MOVADO EN ŜĈEĈINO

La plej frutempaj informoj ligitaj kun Esperanto-movado povas koncerni sole periodon post 1945 jaro t.e. ekde momento de oficiala transpreno de la urbo fare de polaj aŭtoritatoj. Malgraŭ tio en Ŝĉeĉina Biblioteko oni trovis pli frutempan informon koncernantan la UK-on, kia okazis en Lubeko dum 05-09.1911, kiam Esperanto Junulara Grupo el Stettin (Ŝĉeĉino) partoprenis Internacian Junularan Kongreson en Lubeko. Ĉi fakto estis priskribita fare de „UK en Lubeko”. Sekvaj informoj pri Esperanta movado en Ŝĉeĉino devenas el Jarlibroj kaj koncernas la jarojn 1922-1936. La delegitoj de Esperanto-Asocio el Stettin (Ŝĉeĉino) ĉiujare partoprenas UK-ojn. Aganta tiutempe Esperanto-Asocio sub nomo „Esperanto Verain Stettin” kun sia sidejo en Otto-Schule ĉe str. Klosterhof 23; (kunvenoj okazadis ĉiuĵaŭde en la horoj 20-22). El la trovitaj dokumentoj rezultas, ke en 1925 j. estis eldonita en germana lingvo „Statuto de Esperanto-Asocio Stettin servanta por loka grupo de „Germana Esperanto-Asocio” kaj registrita, kiel asocio sub la numero 340, la 12. 05. 1925 j. Asocio prilaboris kaj eldonis en Esperanto la gvidlibron tra urbo Stettin (Ŝĉeĉino)sub nomo: „Gvidfolio tra Stettin”, kiu enhavis vicon da uzeblaj informoj pri la urbo, ĝia situo, historiaj monumentoj, turismo, sporto, komercaj priservoj ktp. Kiel kuriozaĵon oni povas mencii, ke zorge al turistoj trapasantaj la urbon, preskaŭ en ĉiu n-ro de Jarlibro oni publikadis detalajn informojn pri aĉetebleco de diversspecaj varoj, lokoj de aĉetpovo ties kaj aĉetpovo de biletoj por diversaj kulturaranĝoj, urbaj trafikiloj, prospektoj, gvidlibroj k.s. Suprajn informojn la esperantistoj povis ricevi en stacidoma signita giĉeto. Tamen mankas informo pri Esperanto-movado koncerne la jarojn 1936-1948. Grandan influon al tiu situacio havis la Dua Mondmilito kaj ligitaj kun ĝi senteblaj detruoj de la urbo Ŝĉeĉino. Proprigo de Ŝĉeĉino fare de Pollando sekvis oficiale ĵus la 05.07.1945 j. Sekvaj fragmentaj informoj pri Esperanto rilatas al la 1948 j. En Vojevodia Arkivo de Ŝĉeĉino, en UW-dosiero sub nomo – Ŝĉeĉina Socipolitika Fako pri Asocisekcioj estis notitaj nur numeroj de aranĝataj aferoj fare de esperantista grupo pri permeso fondi Esperanto-Asocion. Dokumentita fondiĝo de Esperanta Rondo en Ŝĉeĉino datumas ekde la 1956-a jaro. Komence la Rondo estis subordigita al Vroclava Esperanto-Filio. La unua kunsido de Organiza Komitato okazis la 21-an de marto de 1956-a jaro. Filio de PEA estis registrita la 21.05.1956 en (PM) de Nacia Konsilantaro sub numero 17/56 pri sociorganizoj en Ŝĉeĉino. Plua agado kaj atingoj de PEA–Filio en Ŝĉeĉino el la jaroj 1956–2006 inkluzivas la speciala raporto okaze de 50 jara Jubileo de PEA–Filio en Ŝĉeĉino.


2006 j. „FESTO SUB PLATANOJ” - La 28-an de majo en Ŝĉeĉina bela, granda Parko de Jan KASPROWICZ (legu: Kasproviĉ) okazis la aranĝo de NRO-j (Ne-Registaraj Organizaĵoj) nomata „FESTO SUB PLATANOJ”, kiel ĉiujare aranĝita de Ŝĉeĉina Urba Oficejo. En ĝi partoprenis ĉirkaŭ 100 asocioj kaj ankaŭ Filio de PEA en Ŝĉeĉino. Esenca ideo de tiu ĉi aranĝoj por ĉiuj asocioj estas konstanta ebleco prezenti siajn atingojn kaj spertojn. Malgraŭ malbona vetero, esperantistoj de PEA kun lernantoj deĵoris ĉe la stando kaj fervore por ĉiuj vizitantoj prezentis nian riĉan literaturon kaj ekspozicion de klubaj kronikoj. La tuto vekis la grandan interesiĝon inter partoprenantoj de „FESTO SUB PLATANOJ”. Interesitoj ricevadis plenajn informojn pri la lingvo Esperanto kaj ankaŭ oni povis ekscii pri diversaj eventoj dum nia 50-jara agado por Esperanto. Ĉi tiuj renkontiĝoj i.a. donas al ni ŝancon popularigi la ideon de Ludoviko Zamenhof kaj eblecon akiri gejunulojn por venonta komuna laboro.

[redakti] Esperanto-rondo kaj Filio de PEA

Esperanto-rondo datiĝas de vintro de la 1956-a jaro /februaro/. Iniciatis ĝin Jan Maziakowski, la antikvaĵisto. Ĝi apartenis tiam komence al vroclava regiono kaj estis subordigita al Filio de PEA (Pola Esperanto-Asocio) en Vroclavo, kies la estraro /de tiama rondo/ estis: Jan Maziakowski, Jerzy Ogiński (legu: Georgo Oginjski), Kurt Prabucki kaj Bogdan Frankiewicz (legu: Frankjeviĉ). Inter membroj estis ankaŭ studentoj. Dum unuaj monatoj la laboro konsistis el varbado de membroj kaj konatigo ties kun Esperanto-movado, kiu en la 1956-a jaro komencis sin disvastigadi ĉiam pli kaj pli. Daŭris tiam zorgoj pri organizo de Ŝĉeĉina Filio. La unua kunsido de organiza komitato okazis la 21.03.1956 en Dom Książki /librejo/, ĉe la str. Wojska Polskiego n-ro 38. La Filio registriĝis en Urba Oficejo de Nacia Konsilantaro sub n-ro 17 de Sociaj Organizaĵoj. La Komitato konstituiĝis la 21-an de majo 1956. En majo 1957 okazis ĝenerala kunveno, dum kiu oni elektis novan estraron, jen ĝi: Jerzy Ogiński – prezidanto, Stefan Poślednik (legu: Stefano Poŝlednik) – vicprezidanto, Stefania Palica – sekretario, Stanisław Gończaruk (legu: Stanislao Gonjĉaruk) – kasisto. La Filio de komenco ne posedis propran ejon, do agis gasteme ekz. ĉe: “Dom Książki” /librejo/, Instrumetodika Centro de Fakinstruado, Junulara Palaco de Kulturo, kafejo “Esperanto”, ktp. La ĉefa tasko de Filio de PEA estas agadgvidado laŭ principoj de statuto de PEA kaj jenaj specifoj: 1/ propagando de ideo de internacia lingvo Esperanto, 2/ informado al socio pri esenco de lingvaj baroj, pri edukaj kaj utiligaj valoraj de esperantismo, 3/ instruado de la lingvo Esperanto, 4/ kontentigo de bezonoj por esperantistaj medioj en sfero de perfektigado de lingvokono, disvolvigo de Esperanto-kulturo kaj eksterlandaj kontaktoj, 5/ utiligo de Esperanto por popularigo de historio, pola kulturo kaj scio pri nia regiono en eksterlando. La unua informrenkontiĝo kun ŝĉeĉinaj loĝantoj okazis la 5-an de septembro de 1956 j. kaj evidentiĝis tre interesa. En la unua provizora ejo de la Filio, kiu situis en „Dom Książki” /librejo/ ĉe la str. Wojska Polskiego 38 inaŭguris sian komencon la unua kurso de Esperanto. De tiu momento la Ŝĉeĉina Filio de PEA organizadis kursojn, prelegojn kaj renkontojn kun reprezentantoj de PEA el Pollando kaj eksterlandanoj. En sekvontaj klubejoj de Ŝĉeĉina Filio plu okazadis ĉiumerkredaj kunvenoj, kiuj ebligis ankaŭ sisteman kontinuadon de Esperanto-kursoj. Oni organizis la kursojn por komencantoj kaj progresintoj, konversaciojn kaj renkontojn por partoprenantoj de korespondkursoj. Oni organizis ankaŭ kursojn por blinduloj kaj instruistoj. Instruista sekcio organizis adeptojn por kursoj kaj sur bazo de kleriga permeso de Kuratoreco eldonadis atestilojn de kursofiniĝoj. Oni organizis la Ekzamenan Komisionon kaj gvidadon de la kursoj fare de veraj instruistoj esperantistoj danke al tio kelkaj niaj membroj ricevis ŝtatajn kvalifikojn por Esperanto-instruado. Tiel nomatan „Lingvan Angulon” oni popularigis en urba gazeto „Kurier Szczeciński” (Ŝĉeĉina Kuriero). Ĝi enhavis bazon de Esperanto-gramatiko. Plue aperas Esperanto-rondoj kiel: Esperanto Rondo ĉe PTTK /Pola Societo de Turisma Landkono/, Fervojista Rondo, Esperanto Rondoj en Świnoujście (legu: Ŝvinoujŝĉje) kaj Stargard, Esperanto-sekcio en la Junulara Palaco. Fare de instruado de la ingvo Esperanto oni ampleksis Ŝĉeĉinan Vojevodion: Międzyzdroje (legu: Mjendzizdroje), Maszewo (legu: Maŝevo), Łobez (legu: Ŭobes), Goleniów (legu: Golenjuf), Stargard Szczeciński (legu: Ŝĉecjinjski), Nowogard, Pyrzyce (legu: Piĵice). En kadroj de internacia kunlaboro niaj esperantistoj gvidis kursojn en: Stralsund, Dresdeno, Finnlando, Svedio, Novbrandenburgo. Sur la kampo de esperantlingva instruado tre grandajn meritojn havas: Jerzy Ogiński, Edward Jaśkiewicz (legu: Edvard Jaŝkjeviĉ), Stefania Palica, Miłosława Kolińska (legu: Miŭosŭava Kolinjska), Janina Czeraszkiewicz (legu: Ĉeraŝkjeviĉ), Alfred Wojnowski, Ireneusz Wilczyński (legu: Ireneuŝ Vilĉinjski), Jan Karwik, Kurt Prabucki, Stanisław Gończaruk (legu: Stanislao Gonjĉaruk), Henryk Barański (legu: Henriko Baranjsji), Sławomir Lenczewski (legu: Sŭavomir Lenĉevski), Wiesław Dyduch (legu: Vjesŭav Diduĥ), Ryszard Kamiński (legu: Rikardo Kaminjski), Janina Szymczyk (legu: Ŝimĉik), Henryk Grabowski, Józefa Dołgowska (legu: Juzefa Doŭgovska) kaj aliaj. Por popularigo de la lingvo internacia kontribuis propagando en formo de sistemaj anoncoj en ĉiutaga gazetaro: Kurier Szczeciński (Ŝĉeĉina Kuriero), Głos Szczeciński (Voĉo de Ŝĉeĉino), Dziennik Bałtycki (Balta Ĵurnalo) kaj Radio Szczecin (legu: Ŝĉeĉin), kiuj publikis kaj sukcese elsendadis plurajn intervjuojn kaj anoncojn pri kursoj, klubagadoj, pri ĉiuj esperantistaj datrevenoj, sociaj agadoj de Esperanto-aktivuloj kaj notis informojn pri merkredaj kunvenoj kun ilia temaro. Oni informis ankaŭ pri Esperanto-feriadoj samtempe invitante al partopreno en ties renkontoj simpatiulojn de internacia lingvo. En la jaro 1961 Jan Karwik konata esperantisto iĝas la radiokorespondanto en la lingvo Esperanto ĉe Pola Radio Gdańsk (Gdansko) kaj ĉiulunde disaudigataj estis jenaj radioelsendoj: „El Ŝĉeĉino parolas Jan Karwik“, en kiuj li informis pri gravaj klubaj eventoj. La alia formo de popularigo de Esperanto estis ĉiujare organizado kaj funkciado de Esperanto–literaturo - standoj okaze de la Libro kaj Gazetaro-Tagoj kun ebleco de aĉetado ties. Dum multaj jaroj estis organizitaj ekspozicioj je Esperanto-temaro en la vitrinoj: librejo „Światowid“ (legu: Ŝvjatovit), antikvaĵejo „Dom Książki“ (librejo), klubejo de Internacia Libro kaj Gazetaro kaj konstantaj ekspozicioj ĉe fenestroj de PTTK-Klubejo, en ekspoziciejo ĉe str. Jagiellońska, reklamkonstruaĵo kun informo pri Esperanto ĉe PKP (Pola Fervoj-Kompanio) en la Stacidomo Dąbie (legu: Dombje) kaj Sportstadiono de Pogoń-Klubo (legu: Pogonj). Plua, grava festena evento estis inaŭguro de ZEO (Zamenhof/Esperanto/Objekto) t.e. malkovro de memortabulo en Kikorze (legu: Kikoĵe), en la pola kaj Esperanta lingvoj okaze de 500-jara datreveno de naskiĝo de Nikolao Koperniko /1473–1543/. Sur la tabulo oni metis surskribon, ke en tiu ĉi loko trapasas la 15-a meridiano. Laŭ iniciatoj de ŝĉeĉinaj esperantistoj unu el urboplacoj ricevis nomon Zamenhof (la dua ZEO) kaj ĉe la str. Monte Cassino 13/14 ŝĉeĉinaj esperantistoj okaze de 100-jara datreveno de Esperanto inaŭguris ŝtonegon kun bronza tabulo kies subskribo tekstas: "100 jaroj de Esperanto" (la tria ZEO). En la jaroj 1973 danke al penoj de Ŝĉeĉinaj esperantistoj ekestis kafejo „Esperanto“ (la kvara ZEO), kie okazadis diversaj asociaj solenaĵoj kaj renkontiĝoj kun eksterlandaj esperantistoj prezentataj prelegojn en Esperanto kun pollingvaj interpretadoj. Ili vekis grandan interesiĝon de aŭskultantoj, ne eblas nomi ĉiujn meritajn personojn. Precipe meritplena por nia Ŝĉeĉina Filio estis aŭstro Hugo Kraus (legu: Kraŭs), kiu faris multe da prelegoj kun belegaj diapozitivoj (lumbildoj). La temaro estis diversspeca, kiel ekz. „Venko de la reĝo Johano la Tria Sobieski ĉe Vieno“, „Vojaĝo laŭ rivero Danubo“, „Muzeoj de Florenco“ ktp. Interalie prelegantoj estis jenaj: japano – Teruo Kawanishi (legu: Kavaniŝi) , usonano – Henry B. Milsted, greko – G. Griniastas, germano el Berlino – Rudi Graetz (legu: Grec), Werner Bormann el Hamburgo kaj aliaj. La signifoplena atingo de Ŝĉeĉina Filio estas disvolvigo de kulturkleriga kunlaboro inter landaj kaj eksterlandaj Esperanto–organizaĵoj. Oni ligis individuajn kaj grupajn kontaktojn kun esperantistoj el: Bulgario kaj el Rostoko / Rostock (legu: Rostok), Schwerin (legu: Ŝverin), Stralsund, Rigo / Riga, Talino / Tallin, Gyula, Vápalota /Hungario/, Turkuo / Turku /Finnlando/, Vieno, Gotenburgo, Nov-Zelando, Litovio, Anglio, Novbrandenburgo k.a. La grandaj eventoj por nia Ŝĉeĉina Filio estis solene organizitaj du Tutpollandaj E-Kongresoj; la 19-a en la jaro 1976 kaj la 22-a en 1984. Ekde la 1972 jaro dum kelkaj jaroj oni organizis Printempajn Renkontiĝojn de esperantistoj el la Ŝĉeĉina Regiono t.n. /“El Ŝĉeĉina Tero“/ kuneksterlandaj gastpartoprenantoj. La jubileoj de datrevenoj de nia filio estis festataj eksterordinare solene kun ĉeesto de aktoroj el ŝĉeĉinaj teatroj kaj kun akompano de invititaj gastoj. Ŝĉeĉinaj esperantistoj partoprenis naciajn festojn kiel: datrevenoj de liberigo de Ŝĉeĉino fare de Sovetia Armeo – ĉi okaze la membroj de nia filio partoprenis marŝojn organizitajn fare de PTTK (Landkona Societo) laŭ t.n. „vojo de liberigo“. Dum unuamajaj paradoj la ŝĉeĉinaj esperantistoj marŝantaj laŭ urbaj stratoj portadis panelojn kun surskribo „Esperanto“. Post politikaj ŝanĝoj – kaŭze de strikoj – oni metadis la florkronojn ĉe la tabulo dediĉita memore al mortpafitaj ŝipfaristoj. Oni aktivadis ankaŭ kolektojn da mono - en esperantista medio – por noblaj sociaj celoj: Centro por Infansano, konstruado de Hospitalo-Monumento, rekonstruado de la Reĝa Kastelo en Varsovio. La datrevenojn de naskiĝo kaj morto de Ludoviko Zamenhof, ankaŭ datreveno de la lingvo Esperanto oni festis tre solene. Dum la 49-a datreveno de morto de L. Zamenhof en la Kastelo de Pomeriaj Princoj la Ŝĉeĉina Koruso el Politekniko kantis en la lingvo internacia Esperanto himnon „La Espero“. Ŝĉeĉinaj esperantistoj ekde 1971 ĝis 1977 kaj de 1992 dum multaj jaroj kun granda sukceso organizis Internaciajn Esperanto-Feriadojn en Międzyzdroje (legu: Miendzizdroje) kunlabore kun Turisma Oficejo „Gromada“ (komunumo) kiuj ĝuis aprobon precipe inter eksterlandaj gastoj. Estis organizataj ankaŭ karnavalaj baloj kun kotiljonoj kaj dancgvidantoj. Tiuj baloj ĝuis grandan sukceson. La esperantistoj de PEA – Filio en Ŝĉeĉino partoprenis en dekoj da landaj kaj eksterlandaj solenaĵoj kaj esperantistaj aranĝoj en landaj kaj Universalaj Kongresoj de Esperanto. Ankaŭ dum multaj jaroj partoprenis la internaciajn Esperanto-feriadojn organizitajn en Pollando kaj en eksterlando. Omaĝe al la 44-a UK en Varsovio en la jaro 1959 oni eldonis informlibreton sub titolo “Nia Belega Ŝĉeĉino”, en kiu W. Myślenicki (legu: Miŝlenicki) priskribis atingojn de nia regiono kaj Jerzy Ogiński tradukis en Esperanton. La libretojn oni disdonis al partoprenantoj de la 44-a UK en Varsovio. El nia medio devenas du poetoj verkantaj poeziaĵojn originale en Esperanto. Unu el ili tradukas /esperantigas/ ankaŭ el la naciaj: pola, rusa kaj ukraina lingvoj. Jan Karwik eldonis volumeton da poeziaĵoj sub titolo „Eroj”, enhavanta komikpoemetojn, satirojn, pripensojn, lirikon kaj aliajn. Monatrevuo la „Verda Ŝĉeĉino” redaktita kaj eldonita de kol. J. Karwik ĝuis grandan aprobon kaj mendadon el inter enlandaj kaj eksterlandaj esperantistoj. Ĝi enhavis esperantistajn raportaĵojn, lingvan anguleton, kuriozaĵojn el kluba vivo, anoncojn, skizoplanojn de asociaj agadoj, humuraĵojn, intervjuojn kun personoj de esperantista movado k.a. Edward Jaśkiewicz (legu: Edvard Jaŝkjeviĉ) eldonis tri Esperanto-volumetojn da poeziaĵoj originale verkitajn kaj esperantigitajn el lingvoj: pola, rusa kaj ukraina. La unua kaj la dua estis en Esperanto kaj la tria estas en Esperanto kaj pola lingvo. Krom tio li verkis kelkajn tekstojn de Esperanto-kantoj kaj esperantigis pli ol 40 kantojn el supre menciitaj naciaj lingvoj. Li verkis t.n. Esperanto-Feriadan Himnon, kiun kantis partoprenantoj de Esperanto-Feriadoj en Międzyzdroje – devenantaj el pli ol dek landoj – dum sep jaroj t.e. ekde 1971 ĝis la 1977. De 1976 ĝis 1979 mag. Irena Kozyra (legu: Kozira) en urbo Pyrzyce (legu: Piĵice), 40 km suden de Ŝĉeĉino instruis oficiale en la loka liceo Esperanton kiel fakultativan lingvon. Bedaŭrinde ŝi translokighis al Malborko en la jaro 1979 (tie ankaŭ ŝi daŭre instruis Esperanton fakultative en la loka mezlernejo krome la francan kaj la rusan lingvojn). Dum 50 jara agado de Filio en Ŝĉeĉino multe da membroj ricevis titolon de Honora Membro de PEA, Insignon de Merita Esperantisto, Insignon de Pomeria Grifo, medalon de 40-a jaraĝo de Pola Popola Respubliko, Oran Meritkrucon de Honora Kulturaganto, Oran turisman Insignon de Kavalira Kruco kaj multajn aliajn insignojn kaj diplomojn. Eksprezidantino de Ŝĉeĉina Filio de PEA Miłosława Kolińska (legu: Miŭosŭava Kolinjska) nuntempe loĝanta en Nederlando estiĝis Honora Membro de UEA. Jena skizo ne pretendas al kompleta ilustrado de Ŝĉeĉina Filio-aktivado de PEA kaj ties atingoj, sed pli ĝuste vekas kontemplacion pro multaj notoj de Filia Kroniko danke al persistaj klubaj kronikistoj, precipe al Stefania Palica, Józefa Dołgowska (legu: Juzefa Doŭgovska), Honorata Dejneka k.a.

[redakti] Faktoj

  • Loĝantaro: ĉ. 411.900 (2004)
  • Situo: 53° 26' NO, 14° 32' OR
  • Areo: 301,3 km2

[redakti] Partneraj urboj

[redakti] Komparu kun:

Marko sur bildo Kvartaloj de la urbo Ŝĉeĉino

Nordo de
Ŝĉeĉino
Okcidento de
Ŝĉeĉino
Urbocentro de
Ŝĉeĉino
Dekstra Bordkvartalo
Lago Dąbie
La Preĝejo de la Senmakula Koncipiĝo de la Plej Sankta Maria
La Kastelo de la Pomeriaj Princoj, vido el la kastelturo
La Malnovurba Urbodomo en la Fojn-foirejo
La Nacia Muzeo kaj la Vojevodia Oficejo
La Baziliko Arkikatedrala de S-ta Jakobo
La hansa flago de Ŝĉeĉino
La mapo de Ŝĉeĉino de 1879
Tramo



[redakti] Referencoj

  1. http://www.gdynia.pl/esp/the/city/hall/5597_52976.html
  2. http://www.polskieradio.pl/zagranica/de/news/print.aspx?id=45272
Ŝĉeĉino, Panoramo de la urbo


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj