Szczecin

El Vikipedio
(Alidirektita el Stettin)
Saltu al: navigado, serĉo
Szczecin
pole: Szczecin
urbo
Collage of Szczecin.png
POL Szczecin flag.svg
Flago
POL Szczecin COA.svg
Blazono
Oficiala nomo: Szczecin
Moto: Szczecin jest otwarty (pl)
Urbo Flago de Pollando  Pollando
Provinco Okcidentpomeria Provinco
Situo Szczecin
 - koordinatoj 53°26′17″N 14°32′32″E  /  <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 53.43806 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">53.43806°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < / 53.43806; Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo * (Szczecin)
Areo 300,83 km² (30 083 ha)
Loĝantaro 411 125 (2006)
Denseco 1 366,64 loĝ./km²
Estiĝo 9-a jarcento
Urbestro Piotr Krzystek
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 80-008 - 80-958
aŭtokodo ZS
tel. antaŭkodo (+48) 91
Situo de Szczecin enkadre de Pollando
ButtonRed.svg
Situo de Szczecin enkadre de Pollando
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Szczecin
Retpaĝo: www.szczecin.eu

Szczecin [prononcu: ŝĉeĉin]; (kaŝube: Szczecëno; esperante Ŝĉeĉino [1][2] ; germane kaj svede: Stettin ĝis la jaro 1945; latine Sedinum aŭ Stetinum) estas urbo en Pollando, la ĉefurbo de la pola provinco Okcidenta Pomerio (Województwo zachodniopomorskie) kaj situas 120 km nordoriente de Berlino. La urbo ekestis ĉirkaŭ la jaro 1200 el du najbaraj germanlingvaj setlejoj kaj dum la jaro 1243 ekhavis urbajn rajtojn. Ekde tiam, dum la Mezepoko la urbo apartenis al la komerca ligo hanso kaj estis germanlingva dum sep jarcentoj, ĝis dum la jaro 1945, sekve de la decidoj faritaj post la Dua Mondmilito, la sovetaj aliancanoj cedis ĝin al Pollando.

Enhavo

Prahistorio kaj historio [redakti]

Ŝĉeĉino estas tre malnova urbo. La unua setlejo ekzistis jam en la 7a–6a jarcento antaŭ nia erao (t.e. a.K.) kaj ĝi apertenis al la Kulturo de Luzacio, sur la antikva mapo el la jaroj 142-147 p.K. farita de Ptolomeo ĝi havas nomon Susudata. Sur la loko, kie hodiaŭ estas la kastelo, staris defenda murzonita urbo. En la 9a jarcento de nia erao (t.e. p.K.) havis Szczecin lignoteran fortifikaĵon. Al Pollando Ŝĉeĉino estis enigita en la jaro 965a fare de princo Mjeŝko la 1-a (Pollando) / Mieszko I (legu: Mjeŝko). Koneksoj de la urbo kun Pollando pli fortigis poste pola princo Bolesław Krzywousty /Boleslao la Tria la Kurbobuŝa/. Li alte pritaksis gravecon de la maro por sia ŝtato. Tial princo Bolesław Krzywousty (legu: Bolesŭav Kĵivousti) sendis baptomision, kiu en la jaro 1124 baptis la Okcidentan Pomerion. En Ŝĉeĉino loĝis tiam proksimume 5 mil loĝantoj. En la 11a–12a jc estis daŭra evoluo de la urbo kaj ĝia haveno. En la jaro 1243 ĝi ricevis urborajtojn. De la 12a jc komenciĝis la germana enmigrado. En la fino de la 14a jc Ŝĉeĉino produktadis eĉ propran monon. La urbo estis fama pro riĉeco kaj bonstato. En ĝi ekloĝadis ĉiam pli kaj pli multe da fiŝkaptistoj, maristoj kaj vendistoj. En la komenco de la 17a jc en la urbo loĝis jam 18 mil loĝantoj. En la 1630 j. apud muroj de la urbo aperis armeo de la sveda reĝo Gustavo la 2-a Adolfo. En la jaroj 1648-1678 ĝi troviĝis sub la sveda regado, dum t.n. Sveda diluvo. La urbo estis detranĉita de Pollando kaj tiam falis ŝĉeĉina komerco. Ŝĉeĉino perdis iom post iom sian gravecon. Post longa t.n. Granda Nordia Milito, en la 1720 j. Szczecin ricevis Prusio (verdire Prusio aĉetis Ŝĉeĉinon kontraŭ 2 milionoj da talaroj). Tie naskiĝis la 2-an de majo 1729 Sofia Frederika Aŭgusta. Ŝia patro Christian August, princo de Anhalt-Zerbst estis ĉefmarŝalo de prusa reĝo kaj urboestro de Stettin. Ŝia patrino Johanna Elizabeta estis princino de Schleswig-Holstein-Gottorf. La 13-an de septembro 1762 en Moskvo okazis ŝia kronado kaj oni proklamis ŝin imperiestrino de Rusio Katerina la 2-a. Post la unua dispartigo de Pollando (en la 1772a j.) Ŝĉeĉino reaktivis sian naturan bazon, kio kazis denovan evoluon de la urbo kaj de la haveno. En komenco de la 19a jc, en jaroj 1808 – 1813 Ŝĉecinon okupadis francoj. Post la milito komencis denove la evoluo. La urbon enloĝadis 21 mil da loĝantoj. En la mezo de la 19a jc Ŝĉeĉino ricevis fervojan kunligon kun Berlino kaj Poznań / Poznano. En la 1870a jaro oni ruinigis murojn de la urbo. Komenciĝis periodo de la rapida plukonstruo de la urbo kaj de la haveno. En la komenco de la 19a jc Ŝĉeĉino havis jam 200 mil da loĝantoj. Dum la Unua Mondmilito la urbo travivis krizon. Dum la regado de Hitlero tuj antaŭ la Dua Mondmilito hitleranoj intensigis la armigadan industrion. Tial dum la mondmilito Ŝĉeĉino estis celo de aviadilaj bombardadoj (speciale en la 1944 j.) Ĉio tio kaŭzis preskaŭ tutan detruon de la centro kaj de la haveno. Ĉefaj memor-restaĵoj estas la ruinoj de la malnova urbo, fragmentoj de defendaj muroj, gotikaj preĝejoj el la 12 jc, ankaŭ detruita estis la gotika urbodomo, katedralo, renesanca kastelo de princoj de Pomerio (nun la scienca arkeologia laborejo). La antaŭ-urbo Dąbie (legu: Dombje) havas gravan fervojan centron.

Historiaj antikvaĵoj [redakti]

Longa Ponto kaj vido al la centro de la urbo
Iluminitaj la Malnova Urbo kaj la kastelo de Princoj de Pomerio
Palaco sub Globuso / Grumbkow-Palaco (baroko)

La plej vizitinda parto de la urbo estas la Remparoj de Boleslao la Brava kiuj kreas ĉe la rivero Odro perspektivaj terasoj longaj 500 m. Ili najbaras kun Mara Muzeo, Domego de Mara Akademio, kaj Domego de Vojevodia Oficejo (konstruitaj post la jaro 1901, en la stilo modernismo). En Ŝĉeĉino troviĝas multaj antikvaĵoj. La plej granda el ili estas Kastelo de Princoj de Pomerio el la 13a jc en kiu nun troviĝas Vojevodia Kulturdomo kaj Muzeo pri la Regado de la Pomeriaj Princoj.

- Havena kaj Reĝa Pordego (baroko) el la 18a jc.

- Malnova urbodomo ĉe la Fojna Urboplaco (Plac Sienny) (el la 15a jc, malfrua gotiko) kiun nun oni rekonstruas, troviĝos tie la Nacia Muzeo pri Historio de la urbo Ŝĉeĉino.

- Katedralo de Sankta Jakobo el la 12a jc (gotiko) (nun Baziliko Arkikatedrala de Sankta Jakobo).

- Preĝejo de la Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo el la 12a jc (gotiko).

- Preĝejo de la Johano Evangeliisto el la 13a jc (gotiko).

- Domego de Bankistoj de la familio Loitz el la 14a jc (malfrua gotiko).

- Palaco sub Globuso (baroko) konstruita en la jaroj 1723-26. Ĉi tie naskiĝis en la jaro 1759 la posta “patrino de carojMaria Fiedorow, edzino de caro Petro la 1-a. Nune lernejo.

- Domego ĉe la strato Farna n-ro 1, en la sama loko antaŭe staris domego en kiu la 2an de majo 1729 naskiĝis Sofia Aŭgusta Frederika von Anhalt Zerbst, la posta imperiestrino de Rusujo, la carino Katerina la Granda.

- Ruĝa Nova Urbodomo, neogotika domego el la jaroj 1875-79 por la urba konsilantaro kaj urba administracio.

- Garnizona preĝejo de Sankta Adalberto (novgotika historiismo) 1906-1909 kun la 65,5m alta turo.

- Profesoraj Dometoj el la 14a jc por instruistoj de Maria Kolegio (gotiko).

- monumentoj: de Adamo Mickjeviĉo / Adam Mickiewicz (legu: Mickjeviĉ) 1960 kaj de Kornel Ujejski 1901 (poetoj), de princo Boguslao la 10a kaj de princino Anna (princino Anna estis pola reĝidino el la dinastio de Jagelonoj).

Urba verdaĵo [redakti]

Platano-aleo
Urbaj verdaĵoj Jasne Błonia / herbejo

En la urbosurfaco okupas la verdaĵoj prizorgitaj en la Parko de Stefan Żeromski (legu: ĵeromski) la surfacon da 24 hektaroj, Centra Tombejo kun unika kreskaĵo la surfacon da 182,6 hektaroj kaj en Parko de Jan Kasprowicz (legu: Kasproviĉ) la surfacon da 49 hektaroj, aŭ la situanta en la dekstraborda urbkvartalo Faga Arbarego, ankaŭ skvaroj kaj strataj verdaĵoj. Sume la surfaco de urba verdaĵo havas 605,3 hektarojn. En Ŝĉeĉino kreskas 1400 specioj de plantoj, kiuj estas tipaj por la lando, kaj 800 specioj de arboj kaj arbetoj, kiuj ne kreskas normale en Pollando kaj tie ornamas parkojn kaj ĝardenojn. Estas specioj de Ekstrema Oriento, Sud-Ameriko, Afriko kaj Aŭstralio. Al la plej interesaj plantoj apartenas sekvojoj, tilioj, forsitioj, magnolioj, platanoj, ruĝaj kverkoj, kaŝtanarboj kaj aliaj pluraj arbustoj kaj plantoj.

La arkitekturo kaj urboplanismo [redakti]

La ĉestrata pumpilo en Ŝĉeĉino

Pli granda parto de la urbocentro estis konstruita laŭ la radiara sistemo kun placoj en formo de rondoj kaj larĝaj aleoj plantitaj ambaŭflanke de arboj, kiuj vualas kontraŭ fortaj ventoj, bruoj kaj plenumas estetikan funkcion en urboplanisma komponaĵo de la urbo. Ŝĉeĉino estas la ununura urbo projektita laŭ ĉi maniero en Pollando. Ŝĉeĉino havas ses tiajn placojn al kiuj radioforme konverĝas 8,6, kaj 5 vojoj. La Grunvaldplaco estas ĉirkaŭplantita de tiliaj arboj kaj ene de ĝi oni aranĝis florajn bedojn.

La urbocentro de Ŝĉeĉino karakterizas sin per grandaj rondoj kaj stratoj, laŭlonge de kiuj staras kelketaĝaj, brikdomoj en la stilo eklektikismo (arto). Tiu ĉi radiara urboplanisma sistemo estas ofte komparata kun ties tipa la plej famkonata en Parizo. Pli granda parto de la urbocentro estis konstruita kun placoj laŭ radiara formo de rondoj kaj larĝaj aleoj kun ambaŭflanke plantitaj arboj. La vojlinioj de tramtrafiko plej parte direktas per apartigitaj strioj aŭ meze de aleo.

La karakteriza elemento de ŝĉeĉinaj stratoj estas la gisferaj pumpiloj el dua duono de la 19 jc. Oni produktis ilin en loka firmao de F. Poepcki. Ili plenumadis rolon de rezervaj akvoliveriloj por loĝantoj de la urbo. Ili ankaŭ evidentiĝis tre taŭgaj dum la Dua Mondmilito kaj la unuaj postmilitaj jaroj, kiam la akvokonduka reto ne estis plene produktiva. Ĝis nun transdaŭris ĉirkaŭ 30 pumpiloj (el 70). La pumpiloj estas riĉe ornamitaj (la kanelita kolono, la blazonoj de la urboj, la krono sur la pinto), kaj elfluo de la akvo sekvas el la stiligita faŭko de la drako.

Komerco [redakti]

La komerca centro CHR Galaxy
La Kastelo de la Princoj de Pomerio, la suda parto konstruita de la Princo de Pomerio Boguslao la 10a


La plej grandaj komercaj centroj en Ŝĉeĉino estas “CHR Galaxy”, kiu havas 170 vendejojn kun diversaj varoj, ankaŭ havas 1300 lokoj por parki aŭtoj, ene estas elegantaj restoracioj, kafejoj, kinejo “Multikino” kiu havas naŭ spektantejojn, la dua moderna estas supermarkto / superbazaro “CH Kaskada”, ĝi havas 140 vendejojn kun 35 tute novajn firmaojn. Precipe oni vendas vestaĵojn. La supermarkto havas tri etaĝvendejojn kaj tri etaĝan aŭtoparkejon. Ene troviĝas lokoj por sociaj servoj, por la sano kaj gastronomio. La tria “Galeria Nowy Turzyn” (Galerio de Nova Tuĵin) posedas ankaŭ multajn vendejojn, restoraciojn kaj specialajn lokojn por diversaj servoj. Tre interesa estas ĉi tie la kinejo “5d”, ege moderna, malfermita en la aprilo 2011. Sume en Ŝĉeĉino ekzistas 13 grandaj supermarktoj / superbazaroj havantaj de 20 ĝis 100 vendejoj dislokitaj en diversaj partoj de la urbo. Ankaŭ ekzistas multaj lokaj foirejoj, bazaroj.

Turismo [redakti]

La Kastelo de la Princoj de Pomerio, vido el la kastelturo

Laŭ statistiko de la 2009 jaro Ŝĉeĉino posedis 19 hotelojn por 3608 gastoj. Eblas bicikli laŭ biciklaj vojoj ene kaj ekster la urbo. Ankaŭ oni povas viziti havenon per ŝipo dum unu aŭ du horoj, promeni tra belaj parkoj, tombejoj, arbaroj kaj viziti ĉirkaŭaĵojn, kurac-lokojn ktp. Ankaŭ tre interesa estas la „Ora Trako” (la unua en Pollando) pieda aŭ bicikla ekskurso, kiu gvidas de la Kastelo de Princoj de Pomerio tra la Aleo de Johano Paŭlo la 2-a, tra la parko, ĉe la lago Głębokie (legu: Gŭembokje) (Profunda), ĉi tie oni povas ŝanĝi biciklon por kajako, aŭ plue viziti surterajn turismajn trakojn, ĝis la arbarego Wkrzańska (legu: Vkĵanjska)… Pluajn informojn vi trovos en la Turisma Oficejo ĉe la Kastelo de Pomeriaj Princoj, str. Korsarzy 34 , 70-540 Szczecin, telefone + 48 91 489-16-30, fakso +48 91 434-02-86, aŭ ttt-ejoj: www.zamek.szczecin.pl; www.szpak.szczecin.pl; www.turystyka.szczecin.pl; ret-adreso: cikit @zamek.szczecin.pl

La sporto en Ŝĉeĉino [redakti]

La plej grandaj sportobjektoj en Ŝĉeĉino estas: la urbstadiono nome de Florian Krygier –(legu: Krigjer) kaj Leĝeratletika Stadiono nome de Wiesław Maniak - (legu: Vjesŭav Manjak), same ankaŭ unu el plej malnovaj objektoj, konstruitaj antaŭ la Dua Mondmilito – la bicikla kurejo nome de Zbysław Zając – (legu: Zbisŭav Zajonc) lokita en la urbkvartalo Pogodno. La objektoj apartenas al urbo, kaj administras ilin MOSiR Ŝĉeĉino (la Urba Centro de Sporto kaj Rekraado). La plej famkonata ŝĉeĉina futbalteamo estas Pogoń Szczecin – (legu: Pogonj Ŝĉeĉin) kaj vira teamo de volejbalo. Plue la teamo plursekcia direktiĝanta antaŭ ĉio por instruado de junularo estas Arkonia Ŝĉeĉino. En la urbo agas ankaŭ Ŝĉeĉina Aeroklubo, kiu kunigas ĉirkaŭ 250 membrojn grupiĝintajn en 6 sekcioj, kaj gvidas la instruadojn: aviadilajn, glisilajn, paraŝutismajn, motorparaŝutaj aviadiloj, la okazajn kursojn mikroflugajn. En Ŝĉeĉino ekzistas la kluboj: Karateo Bodaikan Ŝĉeĉino, naĝista MPK Ŝĉeĉino, kaj multaj aliaj.

Kulturo [redakti]

La Nacia Muzeo en Ŝĉeĉino en la iama Palaco de Sejmo de Pomerio ĉe la str. Staromłyńska
Novtempa Teatro en Ŝĉeĉino
La teamo Grodzki / Koszuta dum la 32. Ralio de Magnolioj

La plej multaj artaj aranĝoj de la kulturo okazadas en la Kastelo de la Princoj de Pomerio. Tie oni povas, rigardi, viziti aŭ ĉeesti multajn diversajn artajn aranĝoj. Viziti salonojn de princoj, kie prezentitaj estas ofte diversaj muzeaj kolektoj de: mebloj, vestaĵoj, familiaj portretoj, gobelinoj, juvelaĵoj, ktp. Tre vizitindaj estas ekspozicioj de diversaj famaj pentristoj, artofotografistoj kaj skulptistoj. De tempo al tempo, junuloj kaj maturaj neprofesiaj pentristoj prezentas proprajn bildojn pentritaj ekster la urbo, subĉiele. Vespere aranĝitaj estas koncertoj ĉe la kandeloj kun la kafo, volonte vizitindaj. Por viziti la kastelon, ni komencu de interesaj kastelaj kortoj, poste tra la kastela sonorila turo kun platforma vidaĵo, la Kastelan Muzeon, kun konstantaj aŭ portempaj diversaj ekspozicioj, kaj ĝis la princaj kriptoj kaj sarkofagoj. Spertuloj de bona muziko povas ĉeesti dimanĉajn koncertojn je la 12:00 horo. Tiu ĉi kutimo datiĝas de la jaro 1985. Repertuaro estas tre abunda kaj ankaŭ koncertas tre famaj muzikistoj, kansistoj kaj kapelestroj. Anstatŭ tio somere en la Parko Różanka (legu: Ruĵanka) (la Roza Parko) oni povas ĉeesti dimanĉan koncertojn je la 12:00 horo. Koncertas filharmoniaj muzikistoj aŭ studentoj de Alta Muzika Lernejo. Ciklaj aranĝoj okazads ĉiujare kaj ĉiumonate. Ĉiujaraj aranĝoj estas la Festivaloj de Strataj Artistoj, Tagoj de la Maro, Ralio de la Magnolioj, la plej prestiĵa estas la aŭtomobilista aranĝo kiu okazadis unuan fojon en nia Okcidentpomeria Vojevodio kiel Pola Pokalo de aŭtomobilistoj kaj klubanoj; kaj multaj, multaj aliaj.

Indas viziti la urbon Ŝĉeĉinon [redakti]

Ĉu vi scias ke: tie interkruciĝas la stratoj de la Reĝino de Pola Krono kun la strato de Ruĝa Armeo (antaŭe, kaj nun la strato de Monte Cassino). Ĉi tie naskiĝis kaj loĝis du postaj rusaj carinoj kaj ĉi tie loĝis kaj nun nur estas la fantomo de la fama fisorĉistino Sedina de la 17a jc kaj nun la fantomo suprenleviĝas inter la brikodomoj, ankaŭ oni devas kaj povas rigardi filmon en la plej malnova kinejo en la mondo !

Lernejoj [redakti]

Mara Akademio en Pomerio
Mara Akademio en Pomerio (enirej)

En la jaro 2007 en la ŝĉeĉinaj 56 bazaj lernejoj lernis 20739 infanoj, kaj en 51 gimnazioj 12504gelernantoj. En la mezlernejoj lernis 13467 personoj. La urbo havis en la jaro 2007 31 ĝeneralklerigajn liceojn, 22 teknikumojn por junularo, 14 fundamentajn profesiajn lernejojn por junularo, 5 postliceajn lernejojn, 11 altlernejojn. En la urbo troviĝas unu el la du en la lando la Ŝtata Baletcentro. En Ŝĉeĉino ekzistas sekvaj lernejoj: la Marakademio en Ŝĉeĉino, Arkiepiskopa Spirita Altseminario en Ŝĉeĉino, Pomeria Medicina Universitato, Ŝĉeĉina Universitato, Akademio de Arto, Humanista Altlernejo, Pedagogia Altlernejo, Altlernejo de Eŭropa Ingegriĝo, Altlernejo de Fremdaj Lingvoj, Altlernejo de Uz-artoj, Ekonomi-Teknika Altlernejo, Agrokultura Akademio kaj aliaj.

La Rektorejo de la Medicina Universitato de Pomerio

Kinejoj [redakti]

En Ŝĉeĉino funkcias 6 kinejoj, kun la plej malnova en la mondo kinejo “Pionier” ("Pioniro") de la 1907 j., kiu senĉese funkcias en la sama loko de la 1909 jaro. Aliaj kinejoj estas tre modernaj kaj oportunaj, kie oni povas rigardi ne nur normalajn filmajn seancojn sed ankaŭ spektaklojn de la operetoj kaj operoj. Unu la plej moderna kinejo nomata kinejo „5d”.Eksterordinare, kie spektantoj krome de normalaj filmaj bildoj kaj sonoj, travivadas pliajn filmajn akustikajn emociojn pere de la tuta korpo kaj ĉiuj sencoj.

Teatroj [redakti]

Enirejo de filharmonio (parto de la domego de Urba Administrejo de Ŝĉeĉino)
La Opero en la Kastelo de Princoj de Pomerio - La 12a Granda Koncerto de Tenoruloj
Amfiteatro / La Somera Teatro en la Parko de Jan Kasprowicz
La Pupteatro "Pleciuga" / "Babilulo"

Ŝĉeĉino havas kelkajn teatrojn, operetejon, operejon, filharmonion, pupteatron kaj belegan amfiteatron en la Parko de Jan Kasprowicz (la Somera Teatro) por 5.000 spektantoj. "Pola Teatro" (Teatr Polski) surscenigas klasikajn artojn, "Novtempa Teatro" (Teatr Współczesny) surscenigas klasikajn sed modernitaj artverkojn. Pupteatro zorgas pri geinfanoj, ofte surscenigas por ili multajn fabelojn. Ŝĉeĉinaj kinejoj kaj teatroj zorgas prezenti aktualajn kaj interesajn spektaklojn por plenkreskuloj, junularo kaj infanoj.

Trumpetsignalo [redakti]

Trumpetsignalo estas de la jaro 1995 kaj en la jaro 1966 ricevis la urban statuson kaj estas aŭdebla ĉiutage je la 12:00 horo de la urbodomo kaj ankaŭ de la kastela turo.

La lokaj komunikiloj (mediatoj) [redakti]

Nuntempe en Ŝĉeĉino funkcias du televidstacioj TVP Ŝĉeĉino kaj Pomerio TV ankaŭ la lokaj radiostacioj Pola Radio Ŝĉeĉino, Radio Plus Ŝĉeĉino, Ŝĉeĉino fm, Radio Eska Ŝĉeĉino, kaj Złote Przeboje (Oraj Ŝlagroj), Radio RMF MAXXX. La plej grandaj, lokaj gazetoj estas: Kurier Szczeciński – (Kuriero Ŝĉeĉina) kaj Głos Szczeciński – ( Ŝĉeĉina Voĉo), regiona eldono de Gazeta Wyborcza – (Elekta Gazeto) kaj senpaga semajna gazeto MM Moje Miasto – (Mia Urbo). Ekde la jaro 2007 en Ŝĉeĉino estas eldonata ankaŭ senpaga monatrevuo – Prestiż Magazyn Szczeciński – (Prestiĝo Magazino Ŝĉeĉina) la vivstila ĵurnalo opinianta homojn.

La mara mastrumado en Ŝĉeĉino [redakti]

Ŝĉeĉino estas la signifoplena centro de la mara mastrumado. Ĝi priservas ŝipekipistojn de la tuta mondo. La marhaveno kaj la riverhaveno en la Okcidentpomeria Vojevodio en Ŝĉeĉino, situanta sur rivero Odro kaj ĝia dekstra flanko Regalica, en la Valo de Malsupra Odro, sur tiu inter-riverbranĉa tereno. La baza funkcio de la haveno Ŝĉeĉino estas la importo de greno, ercoj, petrolo, papero, celulozo, granitoblokoj, diversaĵoj, eksporto de karbo kaj ŝtalo. Kune kun haveno Świnoujście (legu: ŝvinoujŝcje) ĝi konsistigas la grupon de havenoj, kiu estas la plej proksima. La fragmento de Odro inter Ŝĉeĉina Golfo kaj akvaroj de la haveno Ŝĉeĉino havas statuson de la mara haveno de Ŝĉeĉino nomita fare de Ministro de Marnavigado en la jaro 1957. Al haveno Ŝĉeĉino en la jaro 2007 albordiĝis 2895 ŝipoj, kies kuna tunaro neta sumiĝas je 4408,2. Funkcias tie la Renoviga Ŝipfarejo „Gryfia” kaj Grupo de Riveraj Havenoj-Odro Kooperativo. La firmao Fosfan A.K. (Akcia Kompanio) fabrikas artefaritajn sterkojn por agrokulturo.

La urbtrafiko [redakti]

La tramoj kaj autobusoj en Ŝĉeĉino [redakti]

Nuntempe en Ŝĉeĉino funkcias 12 tramlinioj kaj 66 aŭtobusaj (el tiuj 7 rapidaj kaj 14 noktaj). La tramreto formas bazan publikan transportilon en la urbocentro. Radiare disiĝante el la urbocentro la tramlinioj certigas grandajn transportkapablojn el kaj al malkdekstraborda Ŝĉeĉino.

Vojtransporto [redakti]

Ŝĉeĉino estas la trafiknodo sur la transeŭropa vojlinia transporta koridoro nordo-sudo kuniganta sudan Skandinavion, Ĉeĥion kaj Aŭstrion kun havenoj de Mediteraneo.

La fervoja trafiko [redakti]

La Ĉefa Stacidomo en Ŝĉeĉino [redakti]

Ĉefa Stacidomo


En Ŝĉeĉino konverĝas 6 diversdirektaj fervojlinioj, kiuj formas kune la ŝĉeĉinan fervojan nodon. Nuntempe en Ŝĉeĉino estas funkciantaj en pasaĝera movo 8 stacioj kaj fervojhaltejoj kaj du frajtaĵstacidomoj. Ŝĉeĉino estas kunigita kun landa fervoja strukturo fare de antaŭurbaj fervojlinioj, kunigantaj kun proksimaj urboj, la longdistancaj kaj fervojaj linioj kunigantaj Ŝĉeĉinon kun Berlino kaj Hamburgo.

La akvara transporto [redakti]

El la Pasaĝera Kajo ĉe la Chrobry-Remparo debordiĝas la ekskursaj ŝipoj Odra Queen kaj Peene Queen flosantaj sur Odro-rivero kaj akvaroj de ŝĉeĉina haveno. En aprilo de la 2008 jaro estis funkciigita apogflugila boato (akvofluga ŝipeto) al Świnoujście (legu: ŝvinoujŝcje). Estas planata la organizado de akvotrako.

Berlino – Ŝĉeĉino – Balta Maro [redakti]

La aviadila transporto [redakti]

Flughaveno – Ŝĉeĉino - Goleniów

Flughaveno – Ŝĉeĉino - Goleniów – (legu: golenjuw) La aviadilan trafikon priservas la situanta ĉirkaŭ 47 km distance ekde urbocentro internacia Flughaveno – Ŝĉeĉino – Goleniów je la nomo de NSZZ “Solidarność” / Solidareco, kiu havas konstantan aviadilan kunigon kun: Varsovio, Londono, Liverpolo, Dublino, Oslo, Kopenhago (ekde majo 2012). En la oferto estas ankaŭ ĉartitaj kaj sezonaj flugoj. La unujara tralaso de la aviadila terminalo sumas je 1 miliono da pasaĝeroj. La terminalo estas adaptita al la postuloj de EU. Nuntempe la aerhaveno en Ŝĉeĉino klopodas pri lokigo de bazo de la kompanio Ryanair. Ĝia ŝanco por tio grave kreskis post finkonstruo de la nova pasaĝera terminalo kaj la plej moderna en Pollando turo de flugregado.

La flughavenan rolon de la Ŝĉeĉina Aeroklubo plenumas herba Flughaveno Ŝĉeĉino – Dąbie – (Dombje), kiu ĝis la 1960-aj jaroj plenumis funkcion de la urba flughaveno. La flughaveno posedas nuntempe du herbajn startzonojn.

Esperanto [redakti]

HISTORIO DE ESPERANTO-MOVADO EN ŜĈEĈINO [redakti]

La plej frutempaj informoj ligitaj kun Esperanto-movado povas koncerni sole la periodon post la jaro 1945, t.e. ekde la momento de la oficiala transpreno de la urbo fare de polaj aŭtoritatoj. Malgraŭ tio en Ŝĉeĉina Biblioteko oni trovis pli frutempan informon koncernantan la UK-on, kia okazis en Lubeko dum la 05-09.1911, kiam Esperantista Junulara Grupo el Stettin (Ŝĉeĉino) partoprenis Internacian Junularan Kongreson en Lubeko. Ĉi tiu fakto estis priskribita fare de „UK en Lubeko”. Sekvaj informoj pri Esperanta movado en Ŝĉeĉino devenas el Jarlibroj kaj koncernas la jarojn 1922–1936. La delegitoj de Esperanto-Asocio el Stettin (Ŝĉeĉino) ĉiujare partoprenas UK-ojn. Aganta tiutempe Esperanto-Asocio sub la nomo „Esperanto-Verain Stettin” kun sia sidejo en Otto-Schule ĉe strato Klosterhof 23; (kunvenoj okazadis ĉiuĵaŭde dum la horoj 20–22). El la trovitaj dokumentoj rezultas, ke en la jaro 1925 estis eldonita en germana lingvo „Statuto de Esperanto-Asocio Stettin” servanta por loka grupo de „Germana Esperanto-Asocio” kaj registrita, kiel asocio sub la numero 340, la 12-an de majo 1925. La asocio prilaboris kaj eldonis en Esperanto la gvidlibron tra urbo Stettin (Ŝĉeĉino) sub la nomo: „Gvidfolio tra Stettin”, kiu enhavis vicon da uzeblaj informoj pri la urbo, ĝia situo, historiaj monumentoj, turismo, sporto, komercaj priservoj ktp. Kiel kuriozaĵon oni povas mencii, ke zorge al turistoj trapasantaj la urbon, preskaŭ en ĉiu n-ro de la UEA-jarlibro oni publikigis detalajn informojn pri aĉetebleco de diversspecaj varoj, lokoj de ties aĉeteblo kaj aĉeteblo de biletoj por diversaj kulturaranĝoj, urbaj trafikiloj, prospektoj, gvidlibroj k.s. Suprajn informojn la esperantistoj povis ricevi en stacidoma signita giĉeto. Tamen mankas informo pri Esperanto-movado koncerne la jarojn 1936–1948. Grandan influon al tiu situacio havis la Dua Mondmilito kaj ligitaj kun ĝi senteblaj detruoj de la urbo Ŝĉeĉino. Proprigo de Ŝĉeĉino fare de Pollando sekvis oficiale la 5an de julio 1945. Sekvaj fragmentaj informoj pri Esperanto rilatas al la jaro 1948. En Vojevodia Arkivo de Ŝĉeĉino, en UW-dosiero sub la nomo – Ŝĉeĉina Socipolitika Fako pri Asocisekcioj estis notitaj nur numeroj de aranĝataj aferoj fare de esperantista grupo pri permeso fondi Esperanto-Asocion. Dokumentita fondo de Esperanta Rondo en Ŝĉeĉino datumas ekde la 1956-a jaro. Komence la Rondo estis subordigita al Vroclava Esperanto-Filio. La unua kunsido de Organiza Komitato okazis la 21-an de marto de 1956-a jaro. Filio de PEA estis registrita la 21-an de majo 1956 en (PM) de Nacia Konsilantaro sub la numero 17/56 pri sociorganizoj en Ŝĉeĉino. Plua agado kaj atingoj de PEA–Filio en Ŝĉeĉino el la jaroj 1956–2006 inkluzivas la specialan raporton okaze de 50-jara Jubileo de PEA–Filio en Ŝĉeĉino.

2006-a jaro. „Festo sub Platanoj” – La 28-an de majo en Ŝĉeĉina bela, granda Parko de Jan Kasprowicz (legu: Kasproviĉ) okazis la aranĝo de NRO-j (Ne-Registara Organizaĵo) nomata „FESTO SUB PLATANOJ”, kiel ĉiujare aranĝita de Ŝĉeĉina Urba Oficejo. En ĝi partoprenis ĉirkaŭ 100 asocioj kaj ankaŭ Filio de PEA en Ŝĉeĉino. Esenca ideo de tiu ĉi aranĝoj por ĉiuj asocioj estas konstanta ebleco prezenti siajn atingojn kaj spertojn. Malgraŭ malbona vetero, esperantistoj de PEA kun lernantoj deĵoris ĉe la stando kaj fervore por ĉiuj vizitantoj prezentis la riĉan literaturon kaj ekspozicion de klubaj kronikoj. La tuto vekis la grandan interesiĝon inter partoprenantoj de „FESTO SUB PLATANOJ”. Interesitoj ricevadis plenajn informojn pri la lingvo Esperanto kaj ankaŭ oni povis ekscii pri diversaj eventoj dum la 50-jara agado por Esperanto. Ĉi tiuj renkontiĝoj i.a. donas al la asocio ŝancon popularigi la ideon de Ludoviko Zamenhof kaj eblon allogi gejunulojn por venonta komuna laboro.

2007-a jaro. „Festo sub Platanoj” - 2007 La 2-an de junio de la 2007-a jaro okazis de la 4-a Regiona Konferenco nomita „Komune en mezo de Eŭropo” organizita de Pola – Germana Sendependaj Asocioj. La temo de la konferenco estis diskuto pri la Eŭropa Integriĝo kaj plua estonteca kunlaboro sur ĉiuj niveloj de asocia vivo de du ĉelimaj regionoj de Pomerio. Dimanĉe la 3-an junio de la 2007-a jaro ekde mateno preskaŭ 100 Sendependaj Asocioj partoprenis „Feston sub Platanoj”, i.a. gesamideanoj de PEA en Ŝĉeĉino /Szczecin /legu: Ŝĉeĉin/, deĵoris dum multaj horoj prezentante al vizitantoj la ideon de Ludoviko Zamenhof kaj instigis ilin al la asocia Esperanto-rondo.

Internacia kunlaboro [redakti]

Pola PEA-Filio en Ŝĉeĉino /Szczecin – Germana GEK en Novbrandenburgo / Neubrandenburg datiĝas de la jaro 1998. Landa Asocio Meklenburgo-Antaŭpomerio / LAMA/ administrita de s-ro Werner Pfennig ligis kontakton kun PEA-Filio en Ŝĉeĉino /Szczecin kaj la kunlaboro konstante daŭras de la jaro 1988 ĝis nun. Novembre 1988 Germana Asocio invitis s-ron Jerzy Ogiński (Georgo Oginjski) por ke li gvidu Esperantan kurson por Novbrandenburgaj samideanoj. Sub la nomo de „Semajnfinaj Seminarioj” okazadis Esperantaj kursoj gviditaj de J. Ogiński ĝis la jaro 2002. Ĉiujaraj reciprokaj vizitadoj pro diversaj kaŭzoj kaj ĉelimaj renkontoj ricevis la nomon “Pomeriaj Esperanto-Renkontoj“ kaj daŭras ĝis nun. Tio ĉi ekfruktis per ebleco de profundigo de klubaj kaj personaj kontaktoj, pliriĉigis kluban korespondadon, ebligis interŝanĝon de spertoj pere de reciprokaj vizitadoj, faciligis prezenti urbajn antikvaĵojn kaj ĉirkaŭaĵon.

La aliaj E-organizaĵoj: – Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-PL) [redakti]

De la jaro 2011 en Ŝĉecino / Szczecin (legu: Ŝĉecin) tre aktivas ano de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-PL) kol. Edward Jaśkiewicz (legu: Jaŝkjeviĉ) (pseŭdonomo: Edo) kaj 4 simpatiantoj de EDE-PL, tri el ili aktive partoprenis en la Grandpolia Esperanta Somero en Wągrowiec (legu: Vongrovjec) – la ĉiujara Esperanto-aranĝo de tiu tutpollanda asocio (tiu grupo preparis tiujn materialojn en Esperanto pri Ŝĉeĉino). Por honori Eduardon Jaśkiewicz pro lia Esperanta agado la Estraro de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-PL) elpaŝis aŭtune 2011 al la Urbestro de Ŝĉeĉino kun iniciato, por ke la Prezidento de Pollando distingu lin per grava ŝtata ordeno. Komence de majo 2012 la Prezidento de Pollando Bronisław Komorowski subskribis dekreton pri la atribuado de la ora merit-kruco por s-ano Eduardo Jaśkiewicz. La 25-an de julio 2012 en la Kavalira Salonego de Vojevodiejo la Vojevodo de Okcidenta Pomerio dekoris s-ron Jaśkiewicz per la Ora Kruco de Merito kun partopreno en la solenaĵo de multaj esperantistoj de Szczecin, Wągrowiec, Gdynia, Malbork, Gliwice kaj Sosnowiec, i.a. Prezidanto de EDE-PL Franciszek Witucki, Vic-Prezidanto de EDE-PL Edward Kozyra, Estrarano de EDE-PL Kazimierz Krzyżak, Prezidantino de Filio de PEA en Szczecin Irena Tomaszewska, krome: Vic-Prezidantino de Filio de PEA en Szczecin Lidia Bogusz, Daniela Ziółkowska, Jerzy Ogiński k.a.

Kontakt-adreso kun la loka reprezentanto de EDE-PL en Ŝĉeĉino kol. Eduardo Jaśkiewicz: edward.jaskiewicz@wp.pl;

Sidejo de Estraro de EDE-PL: 62-100 Wągrowiec, str. Kościuszki 49, tel. 0607 659 404

Pliajn informojn kaj aktualaĵojn (novaĵojn) pri EDE-PL legu en la ttt-ejo: www.ede.esperanto.info.pl

Esperanto-rondo kaj Filio de PEA [redakti]

Esperanto-rondo datiĝas de vintro de la 1956-a jaro (februaro). Iniciatis ĝin Jan Maziakowski, antikvaĵisto. Ĝi apartenis tiam komence al la vroclava regiono kaj estis subordigita al Filio de PEA (Pola Esperanto-Asocio) en Vroclavo, kies la estraro (de tiama rondo) estis: Jan Maziakowski, Jerzy Ogiński (legu: Georgo Oginjski), Kurt Prabucki kaj Bogdan Frankiewicz (legu: Frankjeviĉ). Inter membroj estis ankaŭ studentoj. Dum la unuaj monatoj la laboro konsistis el varbado de membroj kaj ilia konatigo kun Esperanto-movado, kiu en la 1956-a jaro komencis sin disvastigadi ĉiam pli kaj pli. Daŭris tiam zorgoj pri organizo de Ŝĉeĉina Filio. La unua kunsido de organiza komitato okazis la 21an de marto 1956 en Dom Książki (librejo), ĉe la str. Wojska Polskiego n-ro 38. La Filio registriĝis en Urba Oficejo de Nacia Konsilantaro sub n-ro 17 de Sociaj Organizaĵoj. La Komitato konstituiĝis la 21an de majo 1956. En majo 1957 okazis ĝenerala kunveno, dum kiu oni elektis novan estraron, jen ĝi: Jerzy Ogiński – prezidanto, Stefan Poślednik (legu: Stefano Poŝlednik) – vicprezidanto, Stefania Palica – sekretario, Stanisław Gończaruk (legu: Stanislao Gonjĉaruk) – kasisto. La Filio de komenco ne posedis propran ejon, do agis gaste ekz. ĉe: “Dom Książki” (librejo), Instrumetodika Centro de Fakinstruado, Junulara Palaco de Kulturo, kafejo “Esperanto”, ktp. La ĉefa tasko de Filio de PEA estas agadgvidado laŭ principoj de statuto de PEA kaj jenaj specifoj: 1/ propagando de ideo de internacia lingvo Esperanto, 2/ informado al socio pri esenco de lingvaj baroj, pri edukaj kaj utiligaj valoraj de esperantismo, 3/ instruado de la lingvo Esperanto, 4/ kontentigo de bezonoj por esperantistaj medioj en sfero de perfektigado de lingvokono, disvolvigo de Esperanto-kulturo kaj eksterlandaj kontaktoj, 5/ utiligo de Esperanto por popularigo de historio, pola kulturo kaj scio pri nia regiono en eksterlando. La unua informrenkontiĝo kun ŝĉeĉinaj loĝantoj okazis la 5an de septembro de 1956 j. kaj evidentiĝis tre interesa. En la unua provizora ejo de la filio, kiu situis en „Dom Książki” (librejo) ĉe la str. Wojska Polskiego n-ro 38 inaŭguris sian komencon la unua kurso de Esperanto. De tiu momento la Ŝĉeĉina Filio de PEA organizadis kursojn, prelegojn kaj renkontojn kun reprezentantoj de PEA el Pollando kaj eksterlandanoj. En sekvontaj klubejoj de Ŝĉeĉina Filio plu okazadis ĉiumerkredaj kunvenoj, kiuj ebligis ankaŭ sisteman kontinuadon de Esperanto-kursoj. Oni organizis la kursojn por komencantoj kaj progresintoj, konversaciojn kaj renkontojn por partoprenantoj de korespondkursoj. Oni organizis ankaŭ kursojn por blinduloj kaj instruistoj. Instruista sekcio organizis adeptojn por kursoj kaj sur bazo de kleriga permeso de Kuratoreco eldonadis atestilojn de kursofiniĝoj. Oni organizis la Ekzamenan Komisionon kaj gvidadon de la kursoj fare de veraj instruistoj esperantistoj danke al tio kelkaj niaj membroj ricevis ŝtatajn kvalifikojn por Esperanto-instruado. Tiel nomatan „Lingvan Angulon” oni popularigis en urba gazeto „Kurier Szczeciński” (Ŝĉeĉina Kuriero). Ĝi enhavis bazon de Esperanto-gramatiko. Plue aperas Esperanto-rondoj kiel: Esperanto Rondo ĉe PTTK (Pola Societo de Turisma Landkono), Fervojista Rondo, Esperanto Rondoj en Świnoujście (legu: Ŝvinoujŝĉje) kaj Stargard, Esperanto-sekcio en la Junulara Palaco. Fare de instruado de la ingvo Esperanto oni ampleksis Ŝĉeĉinan Vojevodion: Międzyzdroje (legu: Mjendzizdroje), Maszewo (legu: Maŝevo), Łobez (legu: Ŭobes), Goleniów (legu: Golenjuf), Stargard Szczeciński (legu: Ŝĉecjinjski), Nowogard, Pyrzyce (legu: Piĵice). En kadroj de internacia kunlaboro niaj esperantistoj gvidis kursojn en: Stralsund, Dresdeno, Finnlando, Svedio, Novbrandenburgo / Neubrandenburg. Sur la kampo de esperantlingva instruado tre grandajn meritojn havas: Jerzy Ogiński, Edward Jaśkiewicz (legu: Edvard Jaŝkjeviĉ), Stefania Palica, Miłosława Kolińska (legu: Miŭosŭava Kolinjska), Janina Czeraszkiewicz (legu: Ĉeraŝkjeviĉ), Alfred Wojnowski, Ireneusz Wilczyński (legu: Ireneuŝ Vilĉinjski), Jan Karwik, Kurt Prabucki, Stanisław Gończaruk (legu: Stanislao Gonjĉaruk), Henryk Barański (legu: Henriko Baranjsji), Sławomir Lenczewski (legu: Sŭavomir Lenĉevski), Wiesław Dyduch (legu: Vjesŭav Diduĥ), Ryszard Kamiński (legu: Rikardo Kaminjski), Janina Szymczyk (legu: Ŝimĉik), Henryk Grabowski, Józefa Dołgowska (legu: Juzefa Doŭgovska) kaj aliaj. Por popularigo de la lingvo internacia kontribuis propagando en formo de sistemaj anoncoj en ĉiutaga gazetaro: Kurier Szczeciński (Ŝĉeĉina Kuriero), Głos Szczeciński (Voĉo de Ŝĉeĉino), Dziennik Bałtycki (Balta Ĵurnalo) kaj Radio Szczecin (legu: Ŝĉeĉin), kiuj publikis kaj sukcese elsendadis plurajn intervjuojn kaj anoncojn pri kursoj, klubagadoj, pri ĉiuj esperantistaj datrevenoj, sociaj agadoj de Esperanto-aktivuloj kaj notis informojn pri merkredaj kunvenoj kun ilia temaro. Oni informis ankaŭ pri Esperanto-feriadoj samtempe invitante al partopreno en ties renkontoj simpatiulojn de internacia lingvo. En la jaro 1961 Jan Karwik konata esperantisto iĝas la radiokorespondanto en la lingvo Esperanto ĉe Pola Radio Gdańsk (Gdansko) kaj ĉiulunde disaudigataj estis jenaj radioelsendoj: „El Ŝĉeĉino parolas Jan Karwik“, en kiuj li informis pri gravaj klubaj eventoj. La alia formo de popularigo de Esperanto estis ĉiujare organizado kaj funkciado de Esperanto–literaturo – standoj okaze de la Libro kaj Gazetaro-Tagoj kun ebleco de aĉetado ties. Dum multaj jaroj estis organizitaj ekspozicioj je Esperanto-temaro en la vitrinoj: librejo „Światowid“ (legu: Ŝvjatovit), antikvaĵejo „Dom Książki“ (librejo), klubejo de Internacia Libro kaj Gazetaro kaj konstantaj ekspozicioj ĉe fenestroj de PTTK-Klubejo, en ekspoziciejo ĉe str. Jagiellońska, reklamkonstruaĵo kun informo pri Esperanto ĉe PKP (Pola Fervoj-Kompanio) en la Stacidomo Dąbie (legu: Dombje) kaj Sportstadiono de Pogoń-Klubo (legu: Pogonj). Plua, grava festa evento estis inaŭguro de ZEO (Zamenhof-Esperanto-Objekto), t.e. malkovro de memortabulo en Kikorze (legu: Kikoĵe), en la pola kaj Esperanta lingvoj okaze de la 500-jara datreveno de la naskiĝo de Nikolao Koperniko (1473–1543). Sur la tabulo oni metis surskribon, ke en tiu ĉi loko trapasas la 15-a meridiano. Laŭ iniciatoj de ŝĉeĉinaj esperantistoj unu el urboplacoj ricevis nomon Zamenhof (la dua ZEO) kaj ĉe la str. Monte Cassino n-ro 13/14 ŝĉeĉinaj esperantistoj okaze de 100-jara datreveno de Esperanto inaŭguris ŝtonegon kun bronza tabulo, kies subskribo tekstas: "100 jaroj de Esperanto" (la tria ZEO). En la jaroj 1973 danke al penoj de Ŝĉeĉinaj esperantistoj ekestis kafejo „Esperanto“ (la kvara ZEO), kie okazadis diversaj asociaj solenaĵoj kaj renkontiĝoj kun eksterlandaj esperantistoj prezentataj prelegojn en Esperanto kun pollingvaj interpretadoj. Ili vekis grandan interesiĝon de aŭskultantoj, ne eblas nomi ĉiujn meritajn personojn. Precipe meritplena por nia Ŝĉeĉina Filio estis aŭstro Hugo Kraus (legu: Kraŭs), kiu faris multe da prelegoj kun belegaj diapozitivoj (lumbildoj). La temaro estis diversspeca, kiel ekz. „Venko de la reĝo Johano la Tria Sobieski ĉe Vieno“, „Vojaĝo laŭ rivero Danubo“, „Muzeoj de Florenco“ ktp. Interalie prelegantoj estis jenaj: japano – Teruo Kawanishi (legu: Kavaniŝi), usonano – Henry B. Milsted, greko – G. Griniastas, germano el BerlinoRudi Graetz (legu: Grec), Werner Bormann el Hamburgo kaj aliaj. La signifoplena atingo de Ŝĉeĉina Filio estas disvolvigo de kulturkleriga kunlaboro inter landaj kaj eksterlandaj Esperanto–organizaĵoj. Oni ligis individuajn kaj grupajn kontaktojn kun esperantistoj el: Bulgario kaj el Rostoko / Rostock (legu: Rostok), Schwerin (legu: Ŝverin), Stralsund, Rigo / Riga, Talino / Tallin, Gyula, Vápalota /Hungario/, Turku / Turkuo /Finnlando/, Vieno, Gotenburgo, Nov-Zelando, Litovio, Anglio, Novbrandenburgo / Neubrandenburg k.a. La grandaj eventoj por nia Ŝĉeĉina Filio estis solene organizitaj du Tutpollandaj E-Kongresoj; la 19a en la jaro 1976 kaj la 22a en la jaro 1984. Ekde la 1972 jaro dum kelkaj jaroj oni organizis Printempajn Renkontiĝojn de esperantistoj el la Ŝĉeĉina Regiono t.n. (“El Ŝĉeĉina Tero“) kuneksterlandaj gastpartoprenantoj. La jubileoj de datrevenoj de nia filio estis festataj eksterordinare solene kun ĉeesto de aktoroj el ŝĉeĉinaj teatroj kaj kun akompano de invititaj gastoj. Ŝĉeĉinaj esperantistoj partoprenis naciajn festojn kiel: datrevenoj de liberigo de Ŝĉeĉino fare de sovetia Armeo – ĉi okaze la membroj de nia filio partoprenis marŝojn organizitajn fare de PTTK (Landkona Societo) laŭ t.n. „vojo de liberigo“. Dum unuamajaj paradoj la ŝĉeĉinaj esperantistoj marŝantaj laŭ urbaj stratoj portadis panelojn kun surskribo „Esperanto“. Post politikaj ŝanĝoj – kaŭze de strikoj – oni metadis la florkronojn ĉe la tabulo dediĉita memore al mortpafitaj ŝipfaristoj. Oni aktivadis ankaŭ kolektojn da mono - en esperantista medio – por noblaj sociaj celoj: Centro por Infansano, konstruado de Hospitalo-Monumento, rekonstruado de la Reĝa Kastelo en Varsovio. La datrevenojn de naskiĝo kaj morto de Ludoviko Zamenhof, ankaŭ datrevenon de la lingvo Esperanto oni festis tre solene. Dum la 49a datreveno de la morto de L. Zamenhof en la Kastelo de Pomeriaj Princoj la Ŝĉeĉina Koruso el Politekniko kantis en la lingvo internacia Esperanto himnon „La Espero“. Ŝĉeĉinaj esperantistoj ekde la 1971 ĝis la 1977 j. kaj de la 1992 j. dum multaj jaroj kun granda sukceso organizis Internaciajn Esperanto-Feriadojn en Międzyzdroje (legu: Miendzizdroje) kunlabore kun Turisma Oficejo „Gromada“ (komunumo) kiuj ĝuis aprobon precipe inter eksterlandaj gastoj. Estis organizataj ankaŭ karnavalaj baloj kun kotiljonoj kaj dancgvidantoj. Tiuj baloj ĝuis grandan sukceson. La esperantistoj de PEA – Filio en Ŝĉeĉino partoprenis en dekoj da landaj kaj eksterlandaj solenaĵoj kaj esperantistaj aranĝoj en landaj kaj Universalaj Kongresoj de Esperanto. Ankaŭ dum multaj jaroj partoprenis la internaciajn Esperanto-feriadojn organizitajn en Pollando kaj en eksterlando. Omaĝe al la 44-a UK en Varsovio en la jaro 1959 oni eldonis informlibreton sub titolo “Nia Belega Ŝĉeĉino”, en kiu W. Myślenicki (legu: Miŝlenicki) priskribis atingojn de nia regiono kaj Jerzy Ogiński tradukis en Esperanton. La libretojn oni disdonis al partoprenantoj de la 44-a UK en Varsovio. El nia medio devenas du poetoj verkantaj poeziaĵojn originale en Esperanto. Unu el ili tradukas /esperantigas/ ankaŭ el la naciaj: pola, rusa kaj ukraina lingvoj. Jan Karwik eldonis volumeton da poeziaĵoj sub titolo „Eroj”, enhavanta komikpoemetojn, satirojn, pripensojn, lirikon kaj aliajn. Monatrevuo la „Verda Ŝĉeĉino” redaktita kaj eldonita de kol. J. Karwik ĝuis grandan aprobon kaj mendadon el inter enlandaj kaj eksterlandaj esperantistoj. Ĝi enhavis esperantistajn raportaĵojn, lingvan anguleton, kuriozaĵojn el kluba vivo, anoncojn, skizoplanojn de asociaj agadoj, humuraĵojn, intervjuojn kun personoj de esperantista movado k.a. Edward Jaśkiewicz (legu: Edvard Jaŝkjeviĉ) eldonis tri Esperanto-volumetojn da poeziaĵoj originale verkitajn kaj esperantigitajn el la lingvoj: pola, rusa kaj ukraina. La unua kaj la dua estis en Esperanto kaj la tria estas en Esperanto kaj pola lingvo. Krom tio li verkis kelkajn tekstojn de Esperanto-kantoj kaj esperantigis pli ol 40 kantojn el la supre menciitaj naciaj lingvoj. Li verkis t.n. Esperanto-Feriadan Himnon, kiun kantis partoprenantoj de Esperanto-Feriadoj en Międzyzdroje (legu: Mjendzizdroje) – devenantaj el pli ol dek landoj – dum sep jaroj, t.e. ekde 1971 ĝis 1977. De la jaro 1976 ĝis la jaro 1979 mag. Irena Kozyra (legu: Kozira) en urbo Pyrzyce (legu: Piĵice), 40 km sude de Ŝĉeĉino instruis oficiale en la loka liceo Esperanton kiel fakultativan lingvon. Ŝi translokiĝis al Malborko / Malbork en la jaro 1979 (tie ankaŭ ŝi daŭre instruis Esperanton fakultative en la loka mezlernejo, krome la francan kaj la rusan lingvojn). Dum 50-jara agado de Filio en Ŝĉeĉino multe da membroj ricevis la titolon de Honora Membro de PEA, Insignon de Merita Esperantisto, Insignon de Pomeria Grifo, medalon de 40a jaraĝo de Pola Popola Respubliko, Oran Meritkrucon de Honora Kulturaganto, Oran turisman Insignon de Kavalira Kruco kaj multajn aliajn insignojn kaj diplomojn. Eksprezidantino de Ŝĉeĉina Filio de PEA Miłosława Kolińska / Mila van der Horst-Kolińska (legu: Miŭosŭava van der Horst-Kolinjska) nuntempe loĝanta en Nederlando iĝis Honora Membro de UEA. KONTAKTU NIN:

La sidejo de la PEA-Filio: Szczecińskie Centrum Wspierania Organizacji Pozarządowych (Centro de la Ne-Registraj Organizaĵoj - NRO), sektor 3 (sektoro n-ro 3) Szczecin, str. Al. Wojska Polskiego 63 (dawny bud. PCK). Niaj kunvenoj ĉiu-ĵaŭde: je la 16:00-17:30 aŭ ĉiutage telefone kun la prezidantino Irena 0 502 327 701; Ret-adreso: irena-tomaszewska@o2.pl ; aŭ kun la vic-prezidantino Lidia Bogusz Tel.: 0 501 016 523; Ret-adreso: koramiga@gmail.com

Faktoj [redakti]

  • Loĝantaro: ĉ. 411.900 (2004)
  • Situo: 53° 26' NO, 14° 32' OR
  • Areo: 301,3 km2

Partneraj urboj [redakti]

Komparu kun [redakti]

Marko sur bildo Kvartaloj de la urbo Ŝĉeĉino

Nordo de
Ŝĉeĉino
Okcidento de
Ŝĉeĉino
Urbocentro de
Ŝĉeĉino
Dekstra Bordkvartalo
Lago Dąbie
La Preĝejo de la Senmakula Koncipiĝo de la Plej Sankta Maria
La Malnovurba Urbodomo en la Fojn-foirejo
La Nacia Muzeo kaj la Vojevodia Oficejo
La Baziliko Arkikatedrala de Sankta Jakobo
Tramo
La mapo de Ŝĉeĉino de 1879
La flago de hanso de Ŝĉeĉino



Referencoj [redakti]

  1. http://www.gdynia.pl/esp/the/city/hall/5597_52976.html
  2. http://www.polskieradio.pl/zagranica/de/news/print.aspx?id=45272
Ŝĉeĉino, Panoramo de la urbo