Szczecin Gocław (ĝis 1945 germane: Stettin Gotzlow, ankaŭ pole: Szczecin Gocław Osobowy) estas fervoja haltejo en la pola urbo Szczecin. Ĝi estas lokita ĉe la strato Lipowa sur teritorio de la urba setlejo Gocław. Ĝi estas fermita al paŝagera servo, same kiel la tuta linio fervojlinio Szczecin Główny – Trzebież Szczeciński.
La haltejo situas 200 m de la odra bordo, proksime de la Turo de Bismarck. La vara haltejo lokitas 600 m norde de stacio, ĉe la strato Nad Odrą (vara stacio nomiĝas Szczecin Gocław Towarowy). La plej proksima haltejo de la urba transporto estas finhaltejo de tramoj kaj busoj "Gocław" (linioj 6, 58 kaj 102).