Meklenburgo-Antaŭpomerio
| Meklenburgo-Antaŭpomerio | |||
| germane: Mecklenburg-Vorpommern | |||
| Federacia lando | |||
|
La urbodomo de Greifswald
|
|||
|
|||
| Lando | |||
|---|---|---|---|
| Lagaro | Meklenburga lag-plataĵo | ||
| Eksterdistriktoj | Rostock, Schwerin | ||
| Distriktoj |
6
|
||
| Historiaj regionoj |
6
|
||
| Najbaras kun |
5
|
||
| Kelkaj gravaj urboj |
7
|
||
| Insuloj |
4
|
||
| Riveroj |
5
|
||
| Situo | Schwerin | ||
| Ĉefurbo | Schwerin | ||
| - koordinatoj | 53°38′N 11°25′E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 53.633 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">53.633°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Areo | 23 174,17 km² (2 317 417 ha) | ||
| Loĝantaro | 1 715 642 | ||
| Denseco | 74,03 loĝ./km² | ||
| Refondita | 1990 | ||
| Regantaj partioj | SPD / CDU | ||
| Mandatoj | SPD 27 / CDU 18 / Die Linke 14 / Bündnis 90/Die Grünen 7 / NPD 5 | ||
| Ĉefministro | Erwin Sellering (SPD) | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MEST (UTC+2) | ||
| ISO 3166 | DE-MV | ||
| Aŭtokodoj | Listo de aŭtokodoj | ||
| Lasta baloto | 4-a de septembro 2011 | ||
| Sekvanta baloto | 2016 | ||
| Voĉoj en Federacia Konsilio | 3 | ||
| Retpaĝo: www.m-v.de | |||
Meklenburgo-Antaŭpomerio aŭ Meklenburgo-Antaŭpomerujo aŭ Meklenburgio-Antaŭpomerio (MA) estas federacia lando, t.e. subŝtato, en nordoriento de Germanio. Ĝia germana nomo estas Mecklenburg-Vorpommern (IFA: /ˈmeːklənbʊrk ˈfoːrpɔmərn/] - la unua e kaj la unua o estas longaj.).
Meklenburgo-Antaŭpomerio limas al la Balta maro (norde), Pollando (oriente), la federaciaj landoj Brandenburgio (sude), Malsupra Saksio (sudokcidente) kaj Ŝlesvigo-Holstinio (okcidente).
Al Meklenburgo-Antaŭpomerio limas la germanaj federaciaj landoj Brandenburgio (sude) kaj Malsupra Saksio (okcidente) najbaras Pollando kaj trans Balta maro Danio kaj Svedio
Meklenburgo-Antaŭpomerio estis refondita en 1990.
Enhavo |
[redakti] Geografio
Ĉefurbo: Schwerin
Aliaj gravaj urboj: Greifswald, Rostock, Sassnitz, Stralsund, Wismar, Neubrandenburg, Neustrelitz
Insuloj: Hiddensee, Poel, Rügen, Usedom
[redakti] Reliefo
Meklenburgio-Antaŭpomerio ne havas montojn, sed kelkajn montetojn. La marbordo longas ĉirkaŭ 1700 km kaj tial ĝi havas el ĉiuj federaciaj landoj la plej longan marbordon. La plej grandaj insuloj estas Rugeno, Usedomo, Poelo kaj Hidenzeo.
La pejzaĝo de Meklenburgo-Antaŭpomerio estis formita dum la glaciepoko. La plej altaj altaĵoj estas Helpter Berge (179m), Ruhner Berge (176,6 m), Stubbenkammer sur Rugeno (161 m) kaj Brohmer Berge (153 m).
[redakti] Akvaĵoj
Meklenburgo-Antaŭpomerio havas multajn lagojn kaj riverojn.
[redakti] Riveroj
La ĉefaj riveroj estas Elbo, Eldo, Peno (Peene), Havelo (germane: Havel) kaj Varnovo (Warnow).
[redakti] Lagoj
La plej grandaj lagoj germane nomiĝas Müritz (el la polaba lingvo: morica) kaj Schweriner See.
[redakti] Urboj
La plej gravaj urboj en Meklenburgio-Antaŭpomerio estas: Schwerin, Rostock, Greifswald, Wismar, Neubrandenburg kaj Stralsund.
[redakti] Lingvoj
Krom la germana lingvo la loĝantoj parte parolas la malaltgermanan lingvon (platdiĉa lingvo, propralingve: Plattdüütsch). Meklenburgio-Antaŭpomerio nomiĝas platdiĉe Mäkelborg-Vörpommern.
Tipa trajto de la platdiĉo en Meklenburgio-Antaŭpomerio estas, ke la pluralaj formoj de la verboj havas en prezenco la komunan finaĵon -en, ekz. wi maken "ni faras", ji maken "vi faras", se/sei maken "ili faras". En la iama Meklenburgio-Ŝverino praa longa o fariĝis au, ekz. Brauder "frato", en la aliaj partoj (Meklenburgio-Ŝtrelico, Antaŭpomerio) de la lando restis o, ekz. Broder "frato".
[redakti] Administra disdivido
Meklenburgo-Antaŭpomerio post administra reformo de la 4-a de septembro 2011 konsistas el 6 regionaj distriktoj (Landkreise) kaj 2 urboj sen aparteno al distrikto:
[redakti] Distriktoj (Landkreise)
- Antaŭpomerio-Greifswald (germane Vorpommern-Greifswald)
- Antaŭpomerio-Rügen (germane Vorpommern-Rügen)
- Ludwigslust-Parchim
- Meklenburga Lagaro (germane Mecklenburgische Seenplatte)
- Nordokcidenta Meklenburgo (germane Nordwestmecklenburg)
- Rostock (germane Landkreis Rostock)
[redakti] Eksterdistriktaj urboj
[redakti] Komunumoj
Meklenburgo-Antaŭpomerio konsistas el 805 politike sendependaj komunumoj. Inter ili estas 2 eksterdistriktaj urboj kaj 803 komunumoj apartenantaj al distrikto. El inter ili 765 fondis 78 komunumarojn (kiuj en M-A nomiĝas Ämter, singularo: Amt) por pli efika plenumado de administraj taskoj.
[redakti] Esperanto-movado
|
Jen la mapo kun markiloj por la kluboj
|
La Esperanto-movado en Meklenburgio-Antaŭpomerio festis en 2005 sian 100jariĝon. La unua esperantisto en Ŝverino estis Marie Hankel. Okaze de ĉi tiu jubileo estis eldonita 100paĝa libreto en Ŝverino, kies aŭtoro estas Ralf Kuse.
Nuntempe ekzistas Esperantosocietoj en la jenaj urboj:
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Eksteraj ligiloj
http://www.vorpommern.de
http://www.esperanto-nb.de Pri la societo en la urbo Neubrandenburg (germane, esperante)
http://www.esperanto-sn.de/ Pri la klubo en Schwerin (germane, esperante)
|
||||||
