Neustrelitz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Neustrelitz
Blazono
Neustrelitz (Germanio)
DMS
Red pog.svg
Neustrelitz in MBS.svg
Federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio
Distrikto distrikto Meklenburga Lagaro
Fondita en 1733
Urborajtoj jes
Koordinatoj 53°22′N 13°4′E  /  53.367°N, 13.067°O / 53.367; 13.067 (Neustrelitz)
Areo 138,06 km²
Loĝantaro 22364 (stato: 2005)
Loĝdenso 162/km²
Telefona antaŭkodo 03981
Aŭtomobila kodo MST (malnova NZ)
Partneraj urboj Szczecinek, Schwäbisch Hall, Ĉajkovskij, Rovaniemi
Komunuma retejo http://www.neustrelitz.de/
v  d  r
Information icon.svg

Neustrelitz (Nojŝtrélic) estas urbo en la nordoriento de Germanio kaj situas en la distrikto Meklenburga Lagaro de la federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio. Ĝis la 4-a de septembro 2011, la urbo estis la administra centro de antaŭa distrikto Mecklenburg-Strelitz.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La urbo situas meze de arbaro- kaj akvejoriĉa Meklenburga lagaro ĉe la lago "Zierker See", kiu estas ligita per la Kammerkanalo kaj la Voblica lago al la Supra Havelo-akvovojo. Ene aŭ apud la urbo situas kelkaj malgrandaj lagoj (Glambecker See, Zierker See, Langer See, Krebssee kaj Domjüchsee).

Al Neustrelitz apartenas la urbopartoj Drewin, Fürstensee (je la 22a de aprilo 1992 alligita), Groß Trebbow, Klein Trebbow (je la 22a de aprilo 1992 alligita), Langhagen, Obs, Rudow, Strelitz Alt, Tannenhof kaj Zierke.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbo estis fondita en 1733 kiel rezidejo de la duklando Meklenburg-Ŝtrelico kaj estis planita tiam kiel urboparto de nur iom sude situanta malnovmeklenburgia landurbo Ŝtrelico, sed ekde la mezo de la jarcento ĝi evoluis al limigite memstara rezideja urbo. Ĝi restis sensignifa kiel komunumo en la politika sistemo de la malnova Meklenburgio ĝis la fino de la monarkio 1918. Post la enkomunumigo de la urbo Strelitz [Alt] en 1931 ĝi mallonge estis nedisktrikta urbo. Neustrelitz apartenas apud Rostock kaj Greifswald al la tri meklenburgiaj urboj, en kiuj en 1933 okazis librobruligado; ĉi tiu okazis sur la hodiaŭa Buttelplatz. La 29an de aprilo 1945 enmarŝis la soveta armeo en la urbon Neustrelitz kaj restis ĝis la formarŝo de la sovetaj trupoj en la garnizono. Je militofino en 1945 sub neklaraj okazoj forbrulis la rezideja kastelo, la teatro, unu paviljono, la malnova palaco.

Modelo de la rezideja kastelo Neustrelitz (urba flanko)
Modelo de la rezideja kastelo Neustrelitz (parka flanko)

Post la milito[redakti | redakti fonton]

Ekde 1952 Neustrelitz estis administra urbo de samnoma subdistrikto de GDR. De 1951 ĝis 1975 Neustrelitz estis sidejo de la distrikta redaktejo de la gazeto Der Demokrat, kiu en 1975 estis translokigita al la urbo Neubrandenburg.

Post la germania reunuiĝo[redakti | redakti fonton]

En 1990 oni malfondis la gazeton Der Demokrat. Ekde la turniĝo en aŭtuno 1989 malkreskis la loĝantaro je ĉirkaŭ 5000, tio estas ĉirkaŭ 20 procentoj de la tiama loĝantaro. Post la admininstra reformo de 1994 ĝi denove fariĝis distrita urbo de nove fondita distrikto Meklenburg-Ŝtrelico, al kiu apartenas la kernaj partoj de la iama meklenburgia ŝtatero.

Ekde 1990 multaj urbaj firmaoj estis malfonditaj kiel ekzemple la polikliniko, Elektroanlagenbau (EAB), Landtechnischer Anlagenbau (LTA), maŝinfabriko Rogge aŭ ili estis malgrandigitaj kiel la Bahnbetriebswerk de 1500 al 70 laborantoj. Kelkaj lernejoj devis estis fermitaj pro malkresko de la lernantoj kaj estis malkonstruitaj kiel la iama supera lernejo VII (Jahwaharlal-Nehru-Oberschule) kaj la lernejo de la sovetunia garnizono.

La iama kinejo proksime al la ĉefa placo forbrulis en 1996.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Gravaj personoj[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Gimnazio Carolinum apud la lago Glambecker See
  • Laŭ baroka stilo arangita rezideja urbo ĉirkaŭ kvadrata foirejo kun urba kirko kaj urbodomo, de kiuj radie forkondukas la ok rektaj stratoj; urba kirko, katolika kirko, gimnazio Carolinum, kirko apud la urba tombejo
  • Oranĝerio, en kiu troviĝas freskoj, plastikoj kaj modelo de la iama kastelo nuntempe estas uzata kiel gastejo.
  • baroka urboparko kun Luisotemplo, oranĝerio kaj diversaj statuoj kaj bustoj; al la kastelo apartenintaj konstruaĵoj kiel rajdista stalo, Luisotemplo kun statuo de la reĝino Luise kaj la Carolinenstift (komence malsanulejo, post 1945 Erweiterte Oberschule EOS Clara Zetkin).
  • Bestoparko en la kastela parko
  • Urba muzeo
  • Nacia parko Müritz, 318 km² laŭ areo
  • Slava vilaĝo apud la lago Zierker See
  • Historia haveno
  • Memorejo por la viktimoj de la faŝismo (kolono kun memortabulo) apud la ĉefa stacidomo
  • Friedrich-Wolf-teatro, antaŭ tiu - Friedrich-Wolf-bronzoplastiko
  • sovetunia tombejo apud la teatro
  • Memorŝtono en Altstrelitz apud la tiea ĉefa placo Alex por la de la nazioj detruita sinagogo
  • Memorejo por la de la nazioj ekzekutita Neustrelitza pastro Dr. Bernhard Schwentner apud la katolika kirko
  • Iama domo de la laboristoj (HDW) proksime al la teatro
  • Satelita terstacio
  • Trajnoriparejo
  • Natura memorejo Heilige Hallen
  • Ŝtonega parko ĉe la vilaĝeto Prälank

Kulturo[redakti | redakti fonton]

  • la dum 1954 rekonstruita Friedrich-Wolf-teatro, germana danckompanio (en GDR: Folklora ensemblo).
  • kastelĝardenaj ĉiusomera opereta festivalo
  • ĉiujare okazanta rokfestivalo "Immergut"
  • urba arkivo
  • biblioteko
  • kulturdomo, ekde kelkaj jaroj vakanta
  • Insula teatro Helgoland
  • Baza kulturfabriko en la malnova Kahelfornofabriko ([1])
  • Danckompanio (pli frue: Folklora ensemblo)
  • tri urbaj korusoj
  • Hans-Fallada-Klubo
  • Urba muzeo
  • Bestoĝardeno

Ekonomio kaj infrastrukturo[redakti | redakti fonton]

Krom la enlanda haveno, la agrokulturo kaj la kreskanta turismobranĉo en Neustrelitz situas fabrikoj de la maŝino- kaj instalaĵokonstruado. La tutgermanie aganta firmao Deutsche Bahn AG laborigas ĉi tie trajnoriparejon.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

  • Neustrelitz formas markantan trafiknodon en la suda Meklenburgio-Antaŭpomerio.
  • Fervojaj konektoj ekzistas al Berlino, Rostock, Neubrandenburg kaj Mirow. La fervojo al Feldberg estis malfunkciigita en majo 2000.
  • En Neustrelitz kruciĝas la federaciaj stratoj 96, 193 kaj 198 - do per tio ekzistas bonaj konektoj en la ĉirkaŭantajn urbojn.
  • La aŭtostrado A 20 (Rostock - Stettin) distancas 36 km (konektejo Neubrandenburg), la aŭtostrado A 19 (Berlin - Rostock) 52 km (konektejo Röbel/Müritz).

Klerigado kaj esplorado[redakti | redakti fonton]

  • La inĝeniera faklernejo en Altstrelitz estis fermita post 1990.
  • Kleriga kaj kvalifikiga centro de la federacia germania polico

Libertempaj, kulturaj kaj sportaj instuticioj[redakti | redakti fonton]

  • Kinejo kaj diskoteko "DiFa-Palace" (plej granda diskoteko en Meklenburgio-Antaŭpomerio) en la iama fridigejo
  • Kinejo kaj eventocentro Kahelforna fabriko
  • Librobrokantejo en la iama EOS kun ĉirkaŭ 25.000 libroj grandparte de GDR-eldonejoj antaŭ 1990
  • Rudolf-Harbig-Stadiono kaj Parkstadiono
  • Hans-Fallada-Klubo
  • Muziklernejo

Societoj kaj organizaĵoj[redakti | redakti fonton]

Sportaj societoj[redakti | redakti fonton]

  • Sportsocieto "TSG Neustrelitz" (Futbalo: Oberliga Nordost (Staffel Nord))
  • Futbalsocieto "SpVgg Victoria Neustrelitz"
  • Futbalsocieto "Team-MOB"
  • Sportsocieto "PSV Neustrelitz"

Sociaj, komunutilaj, publikaj kaj medicinaj institucioj[redakti | redakti fonton]

  • Katolika infanhejmo
  • malsanulejo

Cetero[redakti | redakti fonton]

  • Rande de Neustrelitz - ĉe Kalkhorst - situas ekde jardekoj satelita terstacio. Ĝi estas uzata hodiaŭ de la Deutsches Zentrum für Luft- und Raumfahrt (DLR).
  • La helikoptero SAR 93, unu Bell UH-1D, estas lokigita por la traaera savado en Neustrelitz. La stacio estis ŝangita je 1996 de Schwerin ĉi tien.
  • La soveta bronza monumento en la centro de la foireja placo estis forigita en 1993 post la formarŝo de la soveta garnizono kaj nun troviĝas en deponejo - en Regiehof.
  • Gazetaro: la sola loka taggazeto nomiĝas Nordkurier - iama nomo Freie Erde
  • aŭtosigno: MST (ekde 1994), ekde 1990 provizore NZ, en GDR CT por motorcikloj, CM por kamionoj (ŝarĝaŭtoj), busoj kaj traktoroj, por personaj aŭtoj CL kaj CI, poste ankaŭ CZ

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]